Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La antikva urbo Xiakou en Gansu
2026-09-16

La antikva urbo Xiakou situas en la distrikto Shandan de la urbo Zhangye en la provinco Gansu, ĉe la "abela talio" de Hexi-koridoro, laŭlonge de la antikva Silka Vojo. Ĝi estis grava milita fortikaĵo ekde la Hun-nomada periodo, kaj dum la dinastio Han ĝi estis konata kiel "Zesu-valo", kie soldatoj estis lokigitaj kaj bienoj establitaj.


Pordego de la antikva urbo Xiakou


Rekonstruita antikva domo


Ruino de forlasita domo


Transstrata turo daŭre staras impona meze de la antikva urbo.


Dum la dinastio Ming, la muroj estis rekonstruitaj per koto, brikoj kaj ŝtonoj, kaj la urbaj pordegoj estis firmigitaj per fandita fero, pro kio ĝi ankaŭ estis nomita "fera urbo". La urbo funkciis kiel "gorĝo de Ganliang" kaj "kun unu homo gardanta la pasejon, dek mil homoj ne povas trapasi ĝin". Hodiaŭ restas en ruinoj la tuta urbo, inkluzive de la transstrata turo, tradiciaj loĝejoj el lokaj montaj ŝtonoj, kaj la impona vidaĵo de la paralelaj Han-dinastiaj kaj Ming-dinastiaj Grandaj Muroj, kiuj etendiĝas nur 10 ĝis 80 metrojn unu de la alia.


En lastaj jaroj, la loka registaro entreprenis signifajn klopodojn por konservi la ruinojn kaj disvolvi turismon. Oni efektivigis 14 projektojn por protekti la Ming-dinastian Grandan Muron ĉe Xiakou, inkluzive de tridimensia cifereca ekspozicio, kaj lokaj vilaĝanoj fariĝis aktivaj gardantoj de la heredaĵo. Por disvolvi turismon, oni konstruis 30-kilometran inspektan piedvojon laŭ la Granda Muro kun du ripozejoj ekipitaj per elektronikaj nomŝildoj, kaj lanĉis diversajn instalaĵojn kiel "Granda Muro + sporto", "Granda Muro + studado" kaj "Granda Muro + cifereca amaskomunikado", kun la celo kombini konservadon de tiu heredaĵo kun ekonomia disvolviĝo de la regiono.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio