Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Qilian-montara cerva ekoturisma parko en Gansu
2026-09-16

En la centro de la norda parto de Qilian-montaro en la sunan-a yugu-a aŭtonoma distrikto sub la urbo Zhangye de la provinco Gansu de Ĉinio, troviĝas la Qilian-Montara Cervokultura kaj Ekoturisma Areo. Ĝi estas AAAA-nivela turismejo, fondita en oktobro 2023. La pejzaĝo enhavas neĝkovritajn montojn, senfinajn herbejojn kaj pli ol 600 sunan-aj ruĝajn cervojn, kiujn bredas yugu-etnaj paŝtistoj. Tiuj cervoj, ankaŭ konataj kiel blankpugaj cervoj, vivas en la herbejoj kaj ludas kun vizitantoj, kreante kvazaŭ fabelan mondon. La areo estas bela kaj vizitebla en ĉiuj sezonoj.






La plej granda specialaĵo de la areo estas la cerva kulturo. La fakto, ke en la ĉina kulturo, cervo estas simbolo de riĉeco, sano kaj beleco, kontribuas por allogi turistojn kaj ankaŭ por disvolvi kultur-turisman industrion, inkluzive de komerco de kulturaj produktoj kun la cervo kiel temo, ekzemple bildoj kaj pupoj. En 1958, yugu-etnaj paŝtistoj malsovaĝigis sovaĝajn cervojn, kaj nun ĉi tie troviĝas la plej granda cervobreda bazo en Gansu. Vizitantoj povas interagi kun cervoj, nutri ilin, viziti la bredbazon kaj lerni pri la prilaborado de sanproduktoj faritaj el cervoj.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio