| KPDR akceptis akademian viziton de brazila delegacio |
| 2026-09-15 |
Inter la 22-a kaj la 29-a de aŭgusto, delegacio de la Centro de Studoj pri la Ĵuĉe-Ideo – Brazilo (CEIJ-BR) faris akademian viziton al la Korea Popol-Demokratia Respubliko (KPDR), laŭ invito de la Korea Asocio de Sociaj Sciencistoj (KASS), institucio dediĉita al esplorado kaj interŝanĝoj en la kampo de sociaj sciencoj. Dum la restado, la membroj de la delegacio partoprenis kurson gvidatan de profesoroj ligitaj al KASS pri la idearo kaj politika vizio de la gvidanto de la lando, Kim Jong Un, kun emfazo sur la nova kvinjara plano.
Granda Popola Studdomo kaj placo Kim Il Sung en Pjongjango La kurso ebligis al la brazila grupo profundigi sian scion pri la ideologia vizio malantaŭ la politikoj kaj strategoj alprenataj por regado de la lando, precipe la koncepton de supereco de la amasoj, kiu konsideras la plenumon de la popolaj postuloj kiel la kernan celon de publikaj politikoj. La teoria klarigo estis kompletigita per la prezento de politikoj lastatempe evoluigitaj en KPDR, kiel la konstruado kaj renovigado de loĝejoj por la popolanoj kaj la konstruado, pligrandigo kaj modernigo de hospitaloj, lernejoj, kaj akademiaj kaj kulturaj institucioj. La brazilanoj ankaŭ konatiĝis kun la politiko de kampara revolucio en la nova epoko, kiu celas kaj plibonigi agrikulturan produktadon kaj certigi manĝaĵan sekurecon de la lando, kaj redukti la malegalecojn inter urbo kaj kamparo, kaj ankaŭ altigi kaj la bonfarton kaj materiajn kondiĉojn kaj la kulturan nivelon de la kampara loĝantaro.
Sceno de ĉiutaga vivo en la kamparo La politiko de regiona disvolvado 20×10, lanĉita en 2024, origine antaŭvidis la ĉiujaran konstruadon de fabrikoj de loka industrio en 20 urboj kaj distriktoj, dum periodo de dek jaroj, tiel ke post jardeko ĉiuj loĝantoj de la 200 distriktoj ekster la ĉefurbo Pjongjango havos pli komfortan kaj altkvalitan vivon. En la sekvantaj jaroj, la amplekso de tiu politiko estis plivastigita, inkluzivante ankaŭ projektojn orientitajn al socia infrastrukturo, loĝejoj kaj urba modernigo, kiel parto de nacia lukto por redukti regionajn malegalecojn kaj antaŭenigi pli ekvilibran evoluon. Krom la klasĉambraj aktivecoj, la brazilanoj faris vizitojn por konatiĝi surloke kun diversaj ekonomiaj, urbaj kaj sociaj evoluprojektoj nuntempe okazantaj en la lando. Inter la ĉefaj lokoj vizititaj estas la areo Hwasong en Pjongjango, unu el la ĉefaj polusoj de la nuna ekspansio de la ĉefurbo, kiu koncentras la konstruadon de grandaj loĝkompleksoj, publikaj konstruaĵoj, komercaj establaĵoj kaj servaj unuoj, integrigante la planon levi 50 mil novajn loĝejojn en la urbo, establitajn de la 8-a Kongreso de la Laborista Partio de Koreio (LPK). La projekto estas plenumita laŭ stadioj kaj jam ŝanĝis la urban pejzaĝon de la ĉefurbo.
Kluzon de la Okcidenta Maro, proksime de la urbo Nampo For de Pjongjango, la delegacio vizitis la Kluzon de la Okcidenta Maro, proksime de la urbo Nampo, la Enboteligejon de Mineralakvo de Kangso, kaj la Forcejan Bienon de Kangdong, ekzemplojn de la modernigo de produktada infrastrukturo ekster la politika centro de la lando. La brazilanoj ankaŭ vizitis la Ĝeneralan Hospitalon de Pjongjango kaj la Hospitalon de la Distrikto Kangdong -- du modernajn hospitalojn lastatempe inaŭguritajn kaj ekipitajn per pintnivelaj rimedoj, kiel telemedicino kaj altkompleksaj ekzamenoj. Ĉe la Internacia Futbala Lernejo en Pjongjango, la brazilanoj konatiĝis kun la trejnadprogramo por junaj talentuloj venintaj el la tuta lando. Nepridubinda pruvo de la sukceso de la sporta programo de KPDR estas ĝia dufoja mondĉampioneco de ĝia nacia futbalteamo de virinoj en la kategorio sub-17-jaraĝa. Dum la restado, la brazilanoj spektis prezenton de la Nacia Akrobata Trupo, kompanio tutmonde aklamita kaj premiita en internaciaj konkursoj pro sia kapablo fari ampleksan aron da akrobataĵoj kaj rafinita tekniko en multnombraj stiloj de akrobatartoj.
Akrobatoj de Nacia Akrobata Trupo dum prezentaĵo Dum la vizito, CEIJ-BR streĉis ligojn kun profesoroj kaj esploristoj de KASS, akirante ĝisdatigitajn informojn pri la novaj politikaj kaj ekonomiaj direktivoj alprenitaj lastatempe. La sperto, laŭ CEIJ-BR, estas fundamenta por la plifortigo de la studaj kaj esploraj aktivecoj en Brazilo, same kiel por la disvastigo de ĝisdatigitaj informoj pri la nuntempa realeco de KPDR en Brazilo. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|