| Shaanxi: Antaŭplanado estas la "balast-ŝtono" de elektroprovizo |
| 2026-09-14 |
de Qin Dian Jaro-post-jare kreskas somera elektrokonsumo, la Shaanxi-a Elektrokompanio persistis anticipe efektivigi ŝlosilajn projektojn por la elektroreto en somera pintperiodo.
Ekde la fino de la pintperiodo de 2025, la kompanio tuj aranĝis kaj ekefektivigis la laboron por la sekvjara somera pintperiodo per 80 ŝlosilaj projektoj. Inter ĉiuj ŝlosilaj projektoj, la 750-kilovata transmisia kaj transforma projekto de la Tria Kanalo de norda Shaanxi al centra Shaanxi povas esti la "superprojekto" de la kompanio, kaj eĉ la unua projekto por garantii provizadon en ĉi-jara somero. Ĉi tiu projekto estas la plej grandinvesta, la plej longdistanca, la plej teknike malfacila kaj kun la plej grandnombro da konstruantoj en la historio de la kompanio. La konstru-teamo strebis tage kaj nokte, kaj finis la tutan konstruadon en 22 monatoj. Ĉi tiu elektra "granda arterio" ege pliigis la elektrotransmisian kapablon de nordo al sudo en Shaanxi. La novenergia bazo de norda Shaanxi povas ĉiujare pli multe elsendi elektron je 18 miliardojn da kilovathoroj, anstataŭigante sep milionojn da tunoj da konsumado de kruda karbo kaj redukti 14 milionojn da tunoj da karbondioksidaj emisioj. Jen la rimarkindaj ekologiaj, ekonomiaj kaj sociaj profitoj. Krom la kernaj projektoj, la kompanio glate finis du ŝlosilajn projektojn: la optimumigon de la elektroreto de suda Baoji kaj la ĉiuflankan transformon de centra Shaanxi. La optimumo al la strukturoj de la regiona elektroreto forte subtenas la provizadon dum la somero. La kompanio konstante konstruas fidindajn, verdajn, efikajn, reg-facilajn elektroretojn, kiuj ne nur subtenas la provizadon dum somero, sed ankaŭ firmigas longperspektivan fundamenton por la altkvalita evoluo de la provinca elektroreto kaj la tutlanda energiproviza strategio. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|