Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Triumfa Arko de Pjongjango
2026-09-14

Konstruita en 1982 okaze de la 70-a naskiĝdatreveno de la prezidanto Kim Il-sung, la Triumfa Arko de Pjongjango estas impona monumento ĉe la piedo de Monto Moran kaj simbolas la korean reziston kontraŭ la japana okupado, same kiel la "triumfan revenon" de Kim Il-sung en 1945.


Bildo de Monto Paektu ornamas la fasadon de la Triumfa Arko de Pjongjango.


Murpentraĵo reprezentas la historian paroladon de Kim Il Sung en oktobro 1945, tuj post la liberigo de Koreio el la japana kolonia regado.


La konstruaĵo estis starigita sur la Placo de la Triumfa Reveno, kie Kim Il Sung faris historian paroladon al la popolo de Pjongjango en oktobro 1945, tuj post la liberigo de Koreio el la japana kolonia regado. En tiu parolado, li vokis la nacion unuiĝi por rekonstrui sin kiel nova lando, do la arko simbolas tiun historian "triumfan revenon" kaj la komencon de la konstruado de nova Koreio.


Stadiono Kim Il Sung, vidita de la Triumfa Arko


La urbo rigardata el la pinto de la Triumfa Arko


La strukturo, farita el 25 mil blokoj el blanka granito, estas alta je 60 metroj, do pli alta ol sia pariza ekvivalento. Plena de politika simbolismo, la arko estas ornamita per reliefoj de 70 azaleoj, kiuj reprezentas la aĝon de la estro, kaj gravuritaj sur ĝi estas la datoj "1925" kaj "1945", markante la komencon de la lukto por liberigo kaj ĝian sukceson. La monumento ankaŭ prezentas versojn el la "Kanto de la Generalo Kim Il-sung", kaj ĝi estas unu el la ĉefaj vidindejoj de la urbo, el kie oni povas desupre rigardi la ĉefurbon.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio