| Shaanxi: Geoparko de Zhongnan-monto brilas sur internacia scenejo |
| 2026-09-10 |
De la 4-a ĝis la 12-a de septembro okazis en Malajzio la 9-a Interreta Simpozio de Azia-Pacifikaj Geoparkoj. La Monda Geoparko Zhongnan-monto de la urbo Xi'an, la provinco Shaanxi, estis invitita ĉeesti kaj kune diskuti kun la reprezentantoj el aliaj 22 landoj kaj regionoj de la mondo.
La simpozio altiris fakulojn kaj sciencistojn de la kampo de mondaj geoparkoj. La delegacio de Zhongnan-monto partoprenis dum la tuta proceso en kunordaj konferencoj, fakaj seminarioj kaj la geoparka ekspozicio, kaj faris profundajn interŝanĝojn pri geoturismo, publika edukado, heredaĵa protektado, daŭripova evoluo kaj aliaj. En la prezentado por diskonigo, la delegacio faris paroladon, kaj la parolado ĉiuflanke montris la praktikojn de la urbo Xi'an en geologia protektado kaj ekologia evoluo. Per plurlingvaj informiloj kaj kulturaj kreivaj produktoj, la delegacio montris al la mondo la ekologian belecon kaj la ĉarman aspekton de la geoparko. Ĉi tiu partopreno estas grava praktiko por ke la geoparko integriĝu en tutmondan ekologian administradon kaj profundigu ĉi-flankan internacian kunlaboron. Sekve, la geoparko daŭre pliigos la protektadon de geologiaj restaĵoj, ĉiuflankan ekologian administradon, novigon de geologia diskonigo, profundigos praktikan kunlaboron kun geoparkoj tra la tuta mondo, kaj per internacia perspektivo antaŭenigos la ekologian protektadon de la monto kaj la regionan verdan evoluon al pli alta nivelo. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|