Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La domo, kie Mao Zedong loĝis en Xuanwo
2026-09-09

La vilaĝo Xuanwo en montara regiono de la ĉina provinco Gansu ludis gravan rolon en la historio de la Longa Marŝo, ĉar la vilaĝo situas inter la loko de la historia Batalo de Lazikou – kiu rompis la armean ĉirkaŭadon de la Ruĝa Armeo -- kaj Hadapu, kie norda Shaanxi estis difinita kiel celloko de la marŝo.


Korto de la domo, kie Mao Zedong gastiĝis en Xuanwo


Servante kiel portempa ripozejo por la Ruĝa Armeo post malfacila marŝo trans la borda regiono inter la provincoj Sichuan kaj Gansu kaj unu el ĝiaj plej malfacilaj kaj sangaj bataloj, la vilaĝo helpis revigligi la fortojn de la soldatoj.


La sendorma nokto de Mao Zedong en Xuanwo


Mao Zedong estis gastigita en la domo de la familio de Han Qiming, unu el la vilaĝanoj. La malnova loĝejo estis modesta kampara domo laŭ la tipa stilo de nordokcidenta Ĉinio, kun la fasado turnita al sudo kaj areo de proksimume 394 kvadrataj metroj, adobaj muroj kaj lignaj pordoj. Post kiam la Ruĝa Armeo konkeris Lazikou la 17-an de septembro 1936, la gvidantoj, inkluzive de Mao Zedong, daŭrigis sian vojon antaŭen kaj atingis la vilaĝon Xuanwo tiun saman nokton.


En la vilaĝo la trupoj fine povis iom ripozi, sed la gvidantoj ankoraŭ devis decidi plurajn urĝajn aferojn, interalie la difinon de la sekva direkto de la marŝo kaj strategion, ekzemple, kiel trakti la lokan loĝantaron, precipe la islamanojn, kies valoroj kaj tradicioj devus esti respektataj. Pro tiu kialo, tiu nokto estis decida por la strategia turnopunkto de la Longa Marŝo en Gansu. La vilaĝo Xuanwo kaj la regiono de la monto Minshan tiel profunde restis en la memoro de la Longa Marŝo, ke ili aperis en la fama poemo "La Longa Marŝo" de Mao Zedong.


La Longa Marŝo


Ruĝa Arme' ne timas provojn de la Longa Marŝo,

Por ĝi nur bagatelo dek mil montoj kaj riveroj.

La kvin montĉenoj serpentumaj dancas ondetare;

Ruliĝas grandioza Wumeng kiel ter-globetoj.

La akv' de Jinsha batas bole, klif' nubtuŝa varmas,

Riveron Dadu spanas pont', la feraj ĉenoj fridas.

Plie ŝatinda estas la mil-lia neĝ' sur Minshan,

De l' tri armeoj l' anoj ĝojradias post transiro.

红军不怕远征难,

万水千山只等闲。

五岭逶迤腾细浪,

乌蒙磅礴走泥丸。

金沙水拍云崖暖,

大渡桥横铁索寒。

更喜岷山千里雪,

三军过后尽开颜。


La fama frazo "Plie ŝatinda estas la mil-lia neĝ' sur Minshan, /De l' tri armeoj l' anoj ĝojradias post transiro" estas rekte ligita al ĉi tiu loko, esprimante la ĝojon de la ruĝarmeanoj, kiam ili vidis novajn esperojn post grimpo de la monto Minshan.


"La Kodo por la Islamaj Regionoj" kaj la etna politiko


Xuanwo estis miksita vilaĝo de la huja etno, islamanoj, kaj de la han-a etno. Tie la Ruĝa Armeo ellaboris la "Kodon por la Islamaj Regionoj", postulante respekton al moskeoj kaj al la sanktaj tekstoj de tiu religio, malpermesante la konsumadon de porkaĵo en hujaj regionoj, certigante religian liberecon kaj antaŭenigante etnan egalecon. La kodo montras, kiel la prihomamasa laboro de la Ruĝa Armeo tradukiĝis en detalojn de la ĉiutaga vivo anstataŭ limigi sin al abstraktaj sloganoj. La loka imamo, Ding Zhenbang, post kiam li komprenis la disciplinon kaj la proponojn de la Ruĝa Armeo, esprimis sian subtenon nome de la loka loĝantaro.


Moskeo troviĝas je mallonga distanco de la domo, kie Mao gastiĝis en Xuanwo-vilaĝo


Mao Zedong profitis sian tempon en Xuanwo por detale konatiĝi kun la kutimoj de la huja etno per dialogo. La konstruado de tiu reciproka fido estis fundamenta por certigi la antaŭeniron de la Ruĝa Armeo en regiono forte markita de la huja etno kaj islamaj kutimoj.


La domo transformita en muzeon


Vizitante la domon, kie Mao Zedong gastis en Xuanwo, tri aspektoj de ĝi estas aparte atentokaptaj. La unua estas la malgranda spaco de la korto kaj la simpleco de la konstruaĵo, kiuj reflektas la malfacilajn vivkondiĉojn en tiu regiono en tiu epoko.


Alia aspekto estas la eksponaĵoj rilataj al la poemo "La Longa Marŝo", klarigante la rolon de Xuanwo en la Longa Marŝo kaj kiel ĝi aperas en la poemo.


Fine, la klarigoj pri la "Kodo por la Islamaj Regionoj" kaj pri la rilato inter la armeo kaj la loĝantaro montras, ke la Ruĝa Armeo ne nur batalis, sed ankaŭ valorigis disciplinon kaj respekton al ĉiuj etnoj.


La domo, kie Mao Zedong gastis en Xuanwo, nuntempe funkcias kiel grava loko por ruĝa edukado kaj kampara turismo, kunigante revolucian historion, nacian unuecon kaj kamparan disvolvadon.


La malnova domo montras al ni, ke historio okazas ne nur en urboj kaj sur grandaj batalkampoj, sed ankaŭ en malgrandaj vilaĝoj. Disciplino, respekto al religiaj kaj etnaj grupoj, rilatoj kun la lokanoj, sendorma nokto, poemo... ĉiuj tiuj ŝajne malgravaj aferoj estas la decidaj fortoj, kiuj determinis la progreson kaj venkon de la Longa Marŝo.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio