Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nacia Akrobata Trupo de KPDR
2026-09-08

La Nacia Akrobata Trupo de la Korea Popol-Demokratia Respubliko estas prestiĝa arta trupo kun pli ol 70-jara historio, mondkonata pro sia teknika rafiniteco kaj kapablo en multnombraj tipoj de akrobataĵoj.




Dum la lastaj jaroj, la trupo gajnis la plej altajn premiojn en pli ol 20 internaciaj cirkaj festivaloj en Eŭropo kaj Azio. Inter siaj plej famaj verkoj, la akrobataĵo "Flugu pli alten" gajnis la Oran Premion ĉe la 14-a Internacia Cirkofestivalo de Monte Carlo en 1989, kaj poste ricevis la Oran Premion "Idolo" ĉe la Monda Cirkarta Festivalo "Idol-2024". En 2025 la trupo kolektis tri ĉefajn premiojn: la Oran Premion Idolo por "Flugantaj viroj" ĉe "Idol-2025", la Grandan Premion por "Flugo sur ferbaraĵo" ĉe la 4-a Internacia Cirkofestivalo Bez Granits, kaj la Orleonan Premion por "Flugu pli alten" ĉe la 20-a Internacia Cirkofestivalo de Wuqiao en Ĉinio. En 2026 la akrobataĵo "Marŝado sur ŝnuro" ricevis la Grandan Premion, la Oran Premion de la Publiko kaj la Oran Premion de la Amaskomunikiloj ĉe la festivalo "Idol-2026".




Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio