| Sud-afrika ekonomikisto: Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj estas grava platformo por ekonomioj kaj entreprenoj |
| 2026-09-08 |
La Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj (mallongigo de la angla: CIFTIS) estas grava platformo por ekonomioj kaj entreprenoj por trovi novajn ŝancojn en la komerco de servoj, ĉar scio kaj datumoj fariĝis pli kaj pli gravaj motoroj de tutmonda kresko. "CIFTIS ne estas nur simpla ekspozicio, sed ankaŭ merkato por ideo, teknologio, investo kaj internacia partnereco," diris Simphiwe Madikizela, profesoro pri ekonomiko ĉe la Universitato de Sud-Afriko. "La komerco de servoj de Ĉinio ĉiam plie moviĝas al agadoj kun pli alta aldonita valoro," diris Madikizela, rimarkante, ke la komerco de sciointensaj servoj atingis 1.66 duilionojn da juanoj, konsistante 44% de la totala komerco de servoj, kaj kreskis je 6.7% en la unua duono de 2026, samtempe la eksporto de tiaj servoj pliiĝis je 12.8%. Tia evoluo estas signifa ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por la tutmonda ekonomio, ĉar la dua plej granda ekonomio de la mondo fariĝis ne nur grava produktanto de varoj, sed ankaŭ ĉiam grava merkato kaj provizanto de servoj, Simphiwe Madikizela diris. Emfazante la vastan enlandan merkaton kaj postulon de Ĉinio, la ekonomikisto diris: "Malferma ĉina ekonomio povas subteni tutmondan kreskon per komerco, investo, turismo, cifereca servo, profesia servo, teknologio kaj novigado." CIFTIS reflektas pli vastan transformadon en tutmondiĝo, ĉar internacia ekonomia integriĝo ne plu estas simple pri movado de fizikaj produktoj trans landlimoj, sed pri interŝanĝo de scio, teknologio, kapablo, datumo kaj servo, li diris. Por evoluantaj ekonomioj, precipe en Afriko, CIFTIS liveras ŝancojn konektiĝi kun ĉinaj kaj internaciaj partneroj en la kampoj de cifereca komerco, interreta komerco, financa servo, turismo, edukado, sanservo, loĝistiko kaj profesiaj servoj, li diris. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|