| Finala taksado de ĉi-jara Orkide-premio okazis en Pekino |
| 2026-09-07 |
La 6-an de septembro, la finala taksado de ĉi-jara Orkide-premio okazis en Pekino. Ĉeestis 23 juĝistoj el dek landoj, inkluzive de Ĉinio, Aŭstralio, Barato, Italio, Kazaĥio, Libano, Malio, Tajlando, Britio kaj Usono, kaj ili elektis dek rekomenditajn kandidatojn por la premio, inter kiuj une por la Dumviva Honoro, tri por la Elstara Atingo kaj ses por la Amikeca Ambasadoro. La fina listo de la dek gajnintoj estos oficiale anoncita en la premidona ceremonio en la kuranta jaro.
Dum la taksado kaj interŝanĝo, la juĝistoj diris, ke la Tutmonda Civilizacia Iniciaton metita de ĉina prezidanto Xi Jinping provizas gravan direkton por antaŭenigi intercivilizaciajn interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon, kaj ankaŭ la progreson de homa civilizacio. La Orkide-premio estas grava platformo por efektivigi la Tutmondan Civilizacian Iniciaton, ĝi starigas gravan ponton por kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|