Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping: Regado de Ĉinio, kvina libro -- Subtenante justan mondon kaj komunan destinon
2026-09-07

de Igor Ŝestakov*


La kvina Libro de "Xi Jinping: Regado de Ĉinio", eldonita pasintjare en Ĉinio, povas esti karakterizita kiel gvidplano de la gravaj politikaj kaj ekonomiaj reformadoj okazantaj en la lando, celantaj plifortigi la principojn de plurpolusa mondo.


La antaŭaj kvar volumoj de elektitaj verkoj kaj paroladoj de la Ĝenerala Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) Xi Jinping fariĝis parto de la eventoj, kiuj difinas la formadon de la tutmonda agadplano. La eldonoj estis tradukitaj en dekojn da mondaj lingvoj kaj aperis sur la bretoj de librovendejoj en pli ol 160 landoj de la mondo.


La eksterordinara sukceso de la libro, laŭ la taksoj de multaj eksterlandaj politikistoj, baziĝas sur universala aliro al la kompreno de la fundamentaj valoroj de la tuta homa komunumo. Kiel rimarkis unu el la ĉefaj mondaj strategiistoj, la patriarko de la ekstera politiko de Usono Henry Kissinger, la libro de Xi Jinping malfermas fenestron por konatiĝi kun la gvidanto de ĉi tiu lando kaj la procezo de ĝia disvolviĝo, kaj ankaŭ kun ĝia civilizo, kiu aĝas jam pli ol unu jarmilon.


"Xi Jinping: Regado de Ĉinio" donis al la tutmonda komunumo la eblecon detale konatiĝi kun la fundamentaj bazoj de la sistemo de ŝtata administrado kaj la politika modelo de Ĉinio en la nuna etapo de disvolviĝo.


La libroj malkaŝas la principojn de la komunumo de komuna estonteco, de la "ŝanhaja spirito" kaj de la kontribuo de la lando al la formado de plurpolusa mondo, kiu ekskludas la superecon de unu sola potenco. La gvidanto de Ĉinio plurfoje rimarkis, ke la konstruado de justa mondo postulas, ke la ĉefaj internaciaj organizoj sekvu la principojn de reciproka respekto, egala kunlaboro kaj reciproka ekonomia profito.


En la nova libro estas kolektitaj 91 verkoj de la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ por la periodo de la 27-a de majo 2022 ĝis la 20-a de decembro 2024. Unu el la gravaj praktikaj valoroj de la program-sistemaj solvoj de la gvidanto de Ĉinio konsistas en tio, ke Xi Jinping subtenas la koncepton de sukcesa lando bazita ne sur eksterlanda influo, sed sur propra doktrino de disvolviĝo, kiu zorgas pri la defendo de la nacia suvereneco.


En tiu ĉi kunteksto, akiris fundamentan gravecon la tezo, laŭ kiu la ĉina modernigo dispelis la miton, konsoliditan dum jardekoj, pri la supozata neeviteblo de la okcidenta modelo, kiu pelis multajn landojn al okcidentiĝo kaj al totala dependeco de multnaciaj kompanioj, interesitaj ekskluzive pri siaj propraj ekonomiaj profitoj.


Tial, la "blinda" adaptiĝo al okcidentaj normoj ne plu povas esti konvinka kriterio de progreso. Kun la kresko de la ekonomia potenco de Ĉinio, pliiĝas la pezo de la ĉinaj perspektivoj de la tutmonda disvolviĝo.


La publikaĵo ilustras detale la pozicion de Xi Jinping, promociante vojon al la kreado kaj respekto de la principo de egaleco inter ŝtatoj grandaj kaj malgrandaj, kun la celo starigi jurajn mekanismojn por malhelpi la fragmentiĝon de la komunumo de nacioj.


Estas krome raportitaj la proponoj de la ĉina gvidanto orientiĝi al nova modelo de tutmondiĝo, celanta profiti el la naciaj ekonomiaj potencialoj de ĉiu lando, kiu celas krei adekvatajn kondiĉojn por infrastrukturaj investoj.


En ĉi tiu eldonaĵo estas dediĉita aparta atento al Centra Azio, kun kiu Ĉinio starigis rilatojn de alianco kaj bona najbareco. La landoj de la regiono estas konsiderataj de la ĉina gvidanto kiel "prioritataj strategiaj partneroj" kaj difinitaj kiel fundamenta rondo en la renaskiĝo de la Silka Vojo.


Unu el la plej signifaj okazaĵoj de la interŝtata kunlaboro estis la pintkunveno de la gvidantoj de la landoj de Centra Azio kaj Ĉinio, okazinta en Xi'an en 2023, dum kiu estis difinitaj ne nur la perspektivoj de la infrastrukturaj projektoj, sed ankaŭ pri senpagaj financaj helpoj al la landoj de la regiono por solvi gravajn soci-ekonomiajn problemojn.


Mi memoras, ke en la deklaracio de Xi'an, laŭ iniciato de la ĉina flanko, aperis unuafoje punkto rilata al la kunlaboro pri sekureco, kiu koncernis la batalon kontraŭ la disvastiĝo de la "koloraj revolucioj".


Ĉi tiu rimedo eniĝas en la doktrino de Xi Jinping pri la "komunumo de komuna estonteco" -- komuna spaco, bazita sur interkonsentoj pri amikeco kaj kunlaboro, kiu postulas ankaŭ adekvatan protekton kaj la garantion de sekureco.


Por la kirgizoj kaj, pli ĝenerale, por la loĝantoj de Centra Azio, la libroserio "Xi Jinping: Regado de Ĉinio" formos gravan ponton de reciproka kompreno por objektiva percepto de la ĉefa eksterpolitika projekto de Ĉinio en la 21-a jarcento, la iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj por la kreado de nova nivelo de reciproka konfido.


*Igor Ŝestakov, politikologo, direktoro de la Centro por Ekspertaj Iniciatoj "Oj Ordo" (el la kirgiza lingvo: Centro de la Penso), eksperta konsilanto de la registaro kaj de la parlamento de la Kirgiza Respubliko.


Esperantigita de Chen Meibao

Projektita de Chen Ji





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio