Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio plifortigas ligojn kun la Tutmonda Sudo
2026-09-03

Dum internaciaj konfliktoj kaj malamikecoj alprenas danĝerajn konturojn, kun ebleco de eskalado, Ĉinio, per la lastatempaj ŝtatvizitoj de prezidanto Xi Jinping al Kirgizio kaj Egiptio, klopodas antaŭenigi mesaĝon de paco kaj internacia kunlaboro.


Oficiala foto de ŜKO-pintkunveno 2026 en Biŝkeko


Male al la tipa mondkoncepto de Okcidento, kiu vidas la mondon kiel ŝaktabulon, en kiu regas la logiko de nulsuma ludo, tio estas, ke la venko de unu implicas la malvenkon de alia, Ĉinio antaŭenigas la vizion, ke eblas samtempe realigi la komunan disvolviĝon de ĉiuj landoj de la mondo surbaze de kunlaboro kaj interŝanĝoj de scioj.


Ŝtata vizito al Kirgizio


Xi vizitis la landon en Centra Azio laŭ invito de ĝia prezidento Sadyr Japarov, kun la celo plifortigi la duflankan kunlaboron inter la du landoj. Post la ŝtatvizito, la ĉina ŝtatestro partoprenis en la pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), okazinta en Biŝkeko.


La rilatoj inter Ĉinio kaj Kirgizio baziĝas sur kvar ĉefaj kolonoj: ekonomia kunlaboro, infrastrukturo, komerco kaj regiona integriĝo. La lando de Centra Azio estas strategia por Ĉinio pro sia geografia situo, enkorpigita en la surteraj itineroj de la iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj ĝi estas unu el la unuaj landoj aliĝintaj al tiu iniciato, proponita de Xi en 2013.


Dum la vizito, la du ŝtatestroj emfazis la plivastigon de kunlaboroj en kampoj kiel konektebleco, energio, transporto kaj ekonomia disvolvado. Xi deklaris, ke la rilatoj inter la du landoj eniris en fazon de pli granda disvolviĝo, dum la kirgiza registaro substrekis la gravecon de la partnereco kun Ĉinio por konstrui infrastrukturon kaj akceli ekonomian kreskon.


Unu el la strategiaj temoj en la duflankaj rilatoj estas la konstruado kaj plivastigo de transport-koridoroj ligantaj Ĉinion al Centra Azio, inkluzive de fervojaj projektoj, kiuj povas pliigi la regionan integriĝon kaj faciligi la komercon inter Ĉinio kaj diversaj landoj de Eŭrazio, alportante avantaĝojn al ĉiuj.


Pintkunveno de la ŜKO


La partopreno en la pintkunveno de ŜKO estis la ĉefa momento de la vizito de Xi al Biŝkeko. En tiu okazo, la ĉina ŝtatestro estis apud gravaj gvidantoj, kiel la rusa prezidanto Vladimir Putin, la barata ĉefministro Narendra Modi kaj la irana prezidento Masoud Pezeshkian.


En la pasintjara pintkunveno en Tianjin, Ĉinio, Xi lanĉis la Mondan Regadan Iniciaton (MRI), bazitan sur kvin principoj: suverena egaleco inter la landoj; unuforma aplikado de internaciaj reguloj, kiel la Ĉarto de UN; plurflankismo; homcentrita aliro; kaj praktika agado.


Lanĉita en momento, kiam la nuna mondordo estas troe dominata de la okcidentaj potencoj kaj karakterizata de duoblaj normoj, MRI proponas al la mondo pli justan kaj plurpolusan internacian ordon, kun pli granda decidopovo por la landoj de la Tutmonda Sudo. La lanĉo de MRI dum pintkunveno de ŜKO ne estis hazarda: ĝi estas unu el la plej gravaj neokcidentaj platformoj por politika, ekonomia kaj sekureca kunlaboroj, per kiu la ĉina gvidanto klopodas montri al la mondo, per praktiko, ke tutmonda regado povas esti organizita ĉirkaŭ pluraj centroj anstataŭ ununura.


La ĉi-jara pintkunveno okazis en momento de pli granda internacia atento pri la rolo de ŜKO kiel forumo por kunordigo inter aziaj landoj kaj eksteraj partneroj, pro ĝia kapablo konstrui konsentojn kaj praktikajn kunlaborojn inter landoj kun tre malsamaj interesoj kaj realaĵoj.


La parolado de Xi en la pintkunveno de ŜKO


En sia parolado ĉe la pintkunveno de Biŝkeko, Xi defendis pli grandan kunlaboron inter la membroj de ŜKO, emfazante la bezonon plifortigi plurflankismon, plivastigi ekonomian kunordigon kaj antaŭenigi pli egalecan internacian ordon.


En julio, dum la Monda Konferenco pri Artefarita Intelekto (AI) okazinta en Ŝanhajo, Xi defendis internacian kunlaboron por demokratia kaj malferma disvolviĝo de AI. Ĉi-foje li proponis, dum la pintkunveno de ŜKO, la estigon de internacia centro por aplikado de AI.


Li ankaŭ emfazis la gravecon fortigi kunlaboron inter la membroj de ŜKO en kampoj, kiuj iras de komerco kaj investoj ĝis energio kaj resursoj, kaj invitis la interesitajn landojn partopreni en la serio "Granda Merkato por Ĉiuj: Eksporti al Ĉinio", celanta plivastigi la aliron de la membrolandoj de ŜKO al la ĉina merkato.


Xi ankaŭ defendis pli egalecon partoprenon de landoj en la tutmonda regado, eĥigante MRI; la plifortigon de ekonomia kunlaboro kaj konektebleco inter la membroj de la organizo, eĥigante la inicitaton "La Zono kaj Vojo"; la plivastigon de kunlaboro pri regiona sekureco, eĥigante la Mondan Sekurecan Iniciaton; kaj la antaŭenigon de disvolviĝo kiel centra elemento de internaciaj rilatoj, eĥigante la Mondan Disvolvan Iniciaton.


Tiel, la ĉina prezidanto uzis la pintkunvenon de Biŝkeko por proponi vojon al kunlabora plurpolusa disvolviĝo, utiligante plurajn iniciatojn proponitajn de Ĉinio dum pli ol jardeko kaj montrante, ke ili ne estas izolitaj iniciatoj, sed aro da iniciatoj, kiuj kompletigas kaj interrilatas unuj kun la aliaj.


Vizito al Egiptio


Post la vizito al Kirgizio, Xi Jinping iris al Egiptio, en sia unua ŝtatvizito al la lando post dek jaroj. La vojaĝo okazis laŭ invito de la egipta prezidanto Abdel Fattah El-Sisi kaj koincidis kun la 70-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.


Egipta prezidento Abdel Fattah El-Sisi bonvenigas ĉinan prezidanton Xi Jinping.


Dum la vizito, Xi kaj El-Sisi diskutis pri la profundigo de la duflanka kunlaboro en diversaj kampoj. Egiptio plivastigis sian proksimiĝon al Ĉinio dum la lastaj jaroj, precipe per ĉinaj investoj en infrastrukturo, industrio, energio kaj projektoj rilataj al "La Zono kaj Vojo". La plivastigo de duflanka komerco, ĉinaj investoj en industriaj zonoj kaj infrastrukturo, teknologia kunlaboro kaj kunordigo pri regionaj aferoj, precipe en Mezoriento kaj pri la situacio en Palestino, estis la ĉefaj temoj diskutitaj inter la gvidantoj de la du landoj.


Egiptio, kiu ankaŭ estas membro de BRICS, havas grandegan strategian gravecon pro sia geografia situo, precipe pro sia kontrolo de la Sueza Kanalo, unu el la ĉefaj maraj itineroj de la tutmonda komerco. La kunlaboro kun Ĉinio laŭ la principo de reciproka gajno alportis investojn kaj ekonomian disvolviĝon al la lando.


Komunaj militaj ekzercoj


Antaŭ la vizito de Xi, aerarmeoj de Ĉinio kaj Egiptio sukcese okazigis komunajn ekzercojn. La agadoj inkluzivis la partoprenon de ĉinaj kaj egiptaj aviadiloj kaj estis prezentitaj de la du registaroj kiel parto de la profundigo de la defenda kunlaboro.


Ĉina fueltransporta aviadilo YU-20 transdonas fuelon al ĉasaviadilo Rafale de egipta aerarmeo.


La ekzercojn partoprenis ĉinaj J-16-ĉasaviadilojn kaj egiptaj aviadiloj, inkluzive de la franc-fabrikitaj Rafale-ĉasaviadiloj. La okazigo de tiuj manovroj altiris atenton pro la kombinado de ekipaĵoj de malsamaj devenoj kaj montris la kreskon de interagado inter la du landoj ankaŭ en tiu kampo. Unu fakto, kiu altiris la atenton de la mondo, estis la unua dumfluga fueltransdono al okcidentfabrikita ĉasaviadilo, nome la Rafale de la Egipta Aerarmeo, fare de ĉina aviadilo YU-20. Ambaŭ aviadiloj estas ekipitaj per sistemo por dumfluga fueltransdono per konusa sondilo, kio ebligis la transdonon.


En mondo markita de internacia streĉiteco, Ĉinio, kiel leviĝanta potenco, klopodas atingi memstarecon de sia armeo, ĉar la lando scias, ke ĝia suvereneco dependas de la kapablo konservi en siaj propraj manoj la tutan produktadĉenon de siaj armiloj, sen dependi de eksteraj provizantoj. Egiptio, aliflanke, estas malproksima de fariĝi mondpotenco, kaj industrie kaj milite. Konsiderante la nunan stadion de egiptia disvolvado, ĝia defenda strategio konsistas en diversigo de siaj armeaj kaj diplomatiaj partneroj por havi pli vastan gamon da elektebloj kaze de armita konflikto.


Ĉiukaze, la mesaĝo, kiu restas post ĉi tiuj eventoj estas, ke Ĉinio kaj ĝiaj partneroj de la Tutmonda Sudo serĉas kunlaboron kaj komunan disvolviĝon anstataŭ militon kaj detruadon. Sed fronte al la kreskantaj geopolitikaj minacoj, ili komprenas, ke ili devas esti pretaj por tuja reago kaze de minaco, ĉu milita, ĉu ekonomia, ĉu politika.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio