Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun egipta prezidento Abdel Fattah El-Sisi
2026-09-03

La 2-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun egipta prezidento Abdel Fattah El-Sisi en Kairo, Egiptio.



Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Egiptio devas firme subteni unu la alian, konservi tendencon de altnivelaj interŝanĝoj, plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj je ĉiuj niveloj, kaj plibonigi la interŝanĝon kaj reciprokan lernadon de administraj spertoj. La du flankoj devas antaŭenigi reciprokprofitan kunlaboron, plifortigi la sinergion de disvolvaj strategioj, liberigi la potencialon por kunlabori en tradiciaj kampoj kiel infrastruktura konstruado, elektro, agrikulturo kaj komunika teknologio, kaj krei novigon en kunlaboro kiel verda energio, elektraj veturiloj, aerkosma teknologio, cifereca ekonomio kaj moderna agrikultura teknologio. Li diris, ke la du flankoj devas antaŭenigi kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn, ĉiuflanke vastigi kulturajn, edukajn, teknologiajn, sanzorgajn, sportajn kaj aliajn interŝanĝojn kaj kunlaboron, vastigi personarajn interŝanĝojn, kaj plibonigi interpopolan konekteblecon. La du flankoj devas plifortigi sekurecan kunlaboron, komune kontraŭbati transnaciajn krimojn, profundigi internacian kunlaboron en batalo kontraŭ korupto, firme subteni la reciprokan kontraŭterorisman klopodon, kaj protekti la komunan sekurecon de la du landoj. La du flankoj devas plifortigi internacian multflankan kunlaboron, plu kunordigi kaj kunlabori strikte sur multflankaj platformoj kiel la Unuiĝintaj Nacioj kaj BRICS-landoj, kune labori por antaŭenigi la konstruadon de la Ĉin-Araba Kunlabora Forumo kaj la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro, kune oponi unuflankismon kaj ĉikanadon, kaj antaŭenigi la konstruadon de pli justa kaj racia tutmonda administrado.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio