Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Egipta aktoro Sherif Sobhy: Kino estas ponto por plifortigi kulturajn interŝanĝojn inter Egiptio kaj Ĉinio
2026-09-02

Egipta aktoro Sherif Sobhy lastatempe estis intervjuita de ĉina amaskomunikilo. Li diris, ke lia sperto aktori en la ĉina filmo "Iam en Mezoriento" (angle: Once Upon a Time in the Middle East; ĉine kaj arabe: Bonvenon al restoracio Loong) montris, kiel kino povas servi kiel ponto por plifortigi kulturajn interŝanĝojn inter Egiptio kaj Ĉinio.



Sobhy diris, ke la rolo Zayd, kiun li ludis, "estas tre humana". Li ploris dum legado de la scenaro de tiu ĉi ĉina kontraŭmilita filmo, kiu altiris atenton pro rakonto de mezorienta milita historio tra la okuloj de ĉina kuiristo.


En la filmo, Zayd komence estis trankvilema viro, amema edzo kaj sindonema patro. Sed post kiam eksplodo mortigis lian edzinon kaj filinon, li droniĝis en malĝojo kaj soifo je venĝo, kio pelis lin en terorisman grupon.


Sobhy diris, ke li ne rigardis Zayd kiel esence perfortan homon. "Li ne kreskis en terorisma grupo, nek li estis origine perfortema. Li fakte estis kompatema," li diris.


La defio do estis portreti la dolorigan transformiĝon de ordinara homo, kies malĝojo iom post iom superfortas lian antaŭan homecon. Por prepari por la rolo, Sobhy imagis sin kiel patron subite rabitan.


"Post la morto de liaj familianoj, li komencis vivi kaj konduti preskaŭ kiel roboto, sen emocioj," diris Sobhy, aldonante, ke multaj el la sentoj de Zayd estis transdonitaj per liaj okuloj.


Pri la internacia kunlaboro dum la filmado, li diris, ke labori kun la ĉina teamo estis alia memorinda parto de la sperto.


Li rimarkis diferencojn inter ĉinaj kaj egiptaj kinfaraj stiloj, dirante, ke ĉinaj teamoj povas pasigi multajn horojn perfektigante ununuran scenon, la reĝisoro atente observas ĉiun filmadon, angulon kaj agadon.


Iufoje, la reĝisoro aperigis la filmajn sonojn antaŭ la sceno por helpi lin mergi sin en la malĝojo de Zayd, Sobhy diris, "Kiel aktoro, mi tre aprezas klarajn instrukciojn kaj direktojn."


Tio, kio plej tuŝis Sobhy, tamen, venis post kiam la filmo atingis ĉinajn kinejojn.


"Mi neniam povus imagi la varmegan reagon de la ĉina publiko," li diris.


Li estis kortuŝita de mesaĝoj de ĉinaj spektantoj, kiuj simpatiis kun Zayd kaj komprenis la diferencon inter la viro, kiu li estis, kaj la persono, kiu li fariĝis.


"Ili komprenis, ke tio ne estis vera Zayd. La morto de lia edzino kaj filino ŝanĝis lin," diris Sobhy.


Por li, tiaj reagoj montris, ke publiko el malsamaj kulturaj kaj lingvaj fonoj povas alproksimiĝi per universalaj homaj emocioj.


Sobhy ankaŭ vidas simbolan signifon en la restoracia medio de la filmo. Komence, Zayd diras al la ĉina kuiristo, ke la rizo estas sala, parte por aserti sian aŭtoritaton. Tamen, laŭ tempopaso, li komprenas, ke homoj dividas la saman amaran guston de milito, eĉ kiam ili havas malsamajn kulturajn fonojn kaj manĝkutimojn.


"Ĝi fariĝis simbolo de renkonto inter malsamaj kulturoj kaj de harmonio inter homoj el malsamaj landoj," li diris.


La mesaĝo de la filmo ankaŭ resonis kun Sobhy kiel egipta aktoro el regiono, kiu spertis longdaŭrajn konfliktojn.


"Por iu ajn vivanta en la araba mondo, kie ni estas ĉirkaŭitaj de multaj konfliktoj, la revo estas tre simpla: ĉiuj volas vivi en paco kaj ne perdi la homojn, kiujn ili amas," li diris.


"Malgraŭ niaj malsamaj kulturoj aŭ naciecoj, ni ĉiuj dividas la saman deziron vivi en paco," li aldonis.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio