Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping ĉeestis pintkunvenon de ŜKO
2026-09-02

La 1-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis al la pintkunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Biŝkeko, Kirgizio, kaj faris gravan paroladon.



Xi Jinping diris en sia parolado, ke la jaro 2026 markas la 25-an datrevenon de la establo de ŜKO. Antaŭ 25 jaroj, fronte al la profundaj lecionoj de la malvarma milito, la reala minaco de la "tri fortoj", kaj la fervoraj atendoj de la popoloj de diversaj landoj pri paco kaj disvolviĝo, protekti suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn fariĝis universalaj konsentoj inter regionaj landoj. ŜKO naskiĝis ĝuste en tia situacio, kaj ĝi montris ĉiam pli fortan viglecon. Dum la pasintaj 25 jaroj, la organizo trairis eksterordinaran vojon. La plej grava disvolva atingo estas, ke ĝi iom post iom fariĝis la nova modelo de regiona kunlabora organizo kun la plej vasta teritorio, plej grandnombra loĝantaro kaj grandega disvolva potencialo en la mondo.


Xi Jinping diris, ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por daŭre alte teni la flagon de la "ŝanhaja spirito", efektivigi la disvolvan strategion de ŜKO por la venontaj 10 jaroj, atingi pli altkvalitan disvolviĝon, kaj fari pli grandajn kontribuojn al konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio