| Xi Jinping renkontiĝis kun Vladimir Putin en Biŝkeko, Kirgizio |
| 2026-09-01 |
La 31-an de aŭgusto ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin okaze de la Pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) 2026 en Biŝkeko, Kirgizio. Xi Jinping diris, ke dum la sukcesa ŝtata vizito de Putin al Ĉinio en majo, li kaj Putin faris aranĝojn por konduki duflankajn rilatojn al pli altkvalita kaj pli altnivela disvolviĝo el strategia kaj longtempa perspektivo, kaj atingis komunan konsenton pri profundigo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio en diversaj sektoroj sub la novaj cirkonstancoj. Xi Jinping rimarkis, ke la internacia situacio prezentas rimarkindan kreskon de necertaj kaj neantaŭvideblaj faktoroj, kontraŭ la fono de akcelitaj profundaj ŝanĝiĝoj neviditaj en jarcento. Sed la strebado de homoj tra la mondo al paco, disvolviĝo, kunlaboro kaj kungajnaj rezultoj restas senŝanĝa. ŜKO portas la gravan respondecon protekti regionan stabilecon kaj antaŭenigi regionan disvolviĝon. Ĉinio volas labori kun Rusio kaj aliaj partioj por kune plani la vojon por la disvolviĝo de ŜKO, helpi certigi ĝian stabilan kaj daŭran progreson, kaj plifortigi la movforton por reformado de tutmonda administrado kaj la antaŭenigo de egala kaj enorda multpolusa mondo. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|