Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio volas antaŭeniri man-en-mane laŭ moderniga vojo kun Mongolio
2026-09-01


La 31-an de aŭgusto Xi Jinping renkontiĝis kun mongola prezidento Ukhnaa Khurelsukh okaze de la Pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo 2026 en Biŝkeko, Kirgizio. Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Mongolio estas proksimaj najbaroj ligitaj per montoj kaj riveroj, kaj paca kunekzistado, reciproka subteno, solidareco kaj reciprokprofita kunlaboro ĉiam estas la ĉefaj kaj difinaj trajtoj de duflankaj rilatoj. Ĉinio volas labori kun Mongolio por plie kreskigi reciprok-profitajn kunlaborojn kaj antaŭeniri man-en-mane laŭ la respektivaj vojoj de modernigo.


Xi Jinping diris, ke Ĉinio pretas plifortigi la kunagadon pri disvolvaj strategioj kun Mongolio, antaŭenigi tradician kunlaboron en komerco, konektebleco kaj energio, kaj mineralaj resursoj, kaj esplori potencialon por kunlaboroj en kampoj kiel verdaj mineraloj, artefarita intelekto kaj cifereca ekonomio. 


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio