| Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun uzbeka prezidento Shavkat Mirziyoyev |
| 2026-09-01 |
La 31-an de aŭgusto ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun uzbeka prezidento Shavkat Mirziyoyev okaze de la Pintkunveno de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) 2026 en Biŝkeko, Kirgizio. Xi Jinping diris, ke sub gvidado de la du ŝtatestroj, la dulandaj rilatoj daŭre pliboniĝas kaj leviĝas kun fruktodona kunlaboro en diversaj kampoj kaj rimarkinda progreso en konstruado de ĉin-uzbeka komunumo de komuna estonteco.
Xi Jinping diris, ke Ĉinio pretas labori kun Uzbekio por solidigi strategian reciprokan fidon kaj profundigi reciprok-profitan kunlaboron. Ĉinio kaj Uzbekio devas labori kune por plene efektivigi rezultojn de la pintkunveno en Tianjin kaj akceli disvolvon kaj progreson de la regiono. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|