| Shaanxi: Elektroreto sub pluvegoj |
| 2026-08-31 |
de Li Yang Ekde la komenco de somero ĉi-jare, en Shaanxi-provinco de Ĉinio ofte okazas lokaj inundoj pro pluvegoj, kaj la elektra reto alfrontas duoblan premon kontraŭ inundoj kaj familia uzado. De la 4-a ĝis la 7-a de aŭgusto, en tuta Shangluo-urbo sub la provinco daŭre okazis fortegaj pluvoj, kio kaŭzis montajn inundojn, vojajn disfalojn kaj damaĝojn al elektraj instalaĵoj. La ŝtormoj ekzamenas la respond-rapidecon kaj organizan rezistecon de la kriz-sistemo de Ŝtata Elektoreto de Shaanxi sub ekstremaj veterkazoj. La kompanio de Ŝtata Elektreto tuj aktivigis la Ⅳ-nivelan kriz-respondon – antaŭ naturaj katastrofoj, rapideco estas ĉio, kaj malantaŭ rapideco estas la efika funkciado de kriz-sistemo. 706 homfojoj, 182 veturiloj, 3 elektrogeneraj aŭtoj kaj 41 generatoroj estis senditaj al la katastrofaj ejoj laŭeble plej rapide… Malantaŭ la nombroj estas la "preciza atingo" de elektroretaj laboristoj. La urbo Shangluo havas kompleksan teraspekton, do riparveturiloj malfacile atingas la lokojn. La kompanio uzis senpilotajn aviadilojn kaj homforton por fari inspektadon kaj plene ekzameni elektrajn instalaĵojn en la areoj trafitaj de katastrofoj, celante plene garantii elektroprovizon al hospitaloj, lernejoj, kaj loĝejoj por evakuitoj. La kriz-sistemo de Ŝtata Elektreto progresas. Kiam la lumoj de miloj da hejmoj en la provinco rebrilas, tio estas la plej kontentiga repago por tiuj elektrolaboristoj, kiuj vadis en pluvego, trenis dratojn en koto kaj gardis en noktoj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|