| Ĉinio faras urĝan savadon en Gyirong |
| 2026-08-29 |
La 26-an de aŭgusto, debrifluo, kaŭzita de glacilavango en Nepalo, trafis la landliman havenon Gyirong en Xizang-a Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, kio kaŭzis grandan nombron da mortintoj kaj vunditoj. La 27-an de aŭgusto, Lin Jian, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la debrifluo okazinta en Gyirong de Xizang kaŭzis grandan nombron da mortoj kaj vundoj de ĉinaj kaj nepalaj popoloj. Nun la ĉina flanko kunlaboras kun la nepala flanko por kune plenumi sukuradon. La 28-an de aŭgusto, 2096 homoj partoprenis la savadon, kaj el ili 505 eniris la plej trafitan areon. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|