Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Amikeco inter usonano Ronald Sakolsky kaj ĉinino Yin Yuzhen
2026-08-28

En 1999, usona instruisto Ronald Sakolsky vizitis ĉinan urbon Luoyang kaj faris instruadon de la angla en tiu ĉi urbo, kadre de interŝanĝa programo de instruistoj inter Ĉinio kaj Usono. Iutage, li hazarde spektis televidan novaĵraporton pri la senlaca laboro de Yin Yuzhen, kaj li profunde kortuŝiĝis, sekve li kolektis 5 000 usonajn dolarojn por helpi Yin kaj ŝian edzon por forstigi kontraŭ dezertiĝo.


En 2000, Ronald Sakolsky iris al la dezerto Maowusu kaj vizitis Yin Yuzhen. Ili kune plantis arbon. Tiam Sakolsky sentis, ke la arbidoj eble ne povus daŭre vivi, li diris ke tio estas "ne ebla". Sed, post pli ol 20 jaroj, la "ne ebla" fariĝis "ebla" -- la arbidoj, aĉetitaj per liaj 5 000 usonaj dolaroj kaj plantitaj de Yin Yuzhen, jam fariĝis 50 000 arbegoj.




En majo 2026 Yin Yuzhen provis serĉi Ronald Sakolsky interrete, por ne nur danki lin, sed ankaŭ sciigi lin, ke la dolaroj jam fariĝis arbaro, kaj 80% de Maowusu-dezerto jam verdiĝis.




La 23-an de aŭgusto, en la flughaveno Ejin Horo de Ordos en la Interna Mongolio, Yin Yuzhen arde atendis ĉe la rulŝtuparo. Kiam ŝi vidis Sakolsky malsupreniri la rulŝtuparon, ŝia larmo elfluis. Post kelkaj minutoj, la du amikoj brakumis unu la alian forte, plorante de ĝojo.




La 24-an de aŭgusto, reveninte al Maowusu, Sakolsky kaj Yin Yuzhen kune plantis tri novajn arbidojn simbolante amikecon. La du amikoj brakumis kaj ridis.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio