Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina filmo Vaganta Tero 2 premieris en Brazilo
2026-08-28

Imagu mondon, kie la Suno baldaŭ eksplodos, kaj la homaro en malespero unuiĝas por movi la tutan planedon ekster la sunsistemon. Jen la rakonto de Vaganta Tero 2, fama ĉina sciencfikcia filmo, kiu premieris en brazilaj kinejoj la 20-an de aŭgusto. La furorfilmo, kun mirigaj vidaj efektoj, enspezis pli ol 500 milionojn da usonaj dolaroj en Ĉinio en nur 16 tagoj kaj sekve ankaŭ sukcesis en kinejoj de aliaj landoj, fariĝinte unu el la plej grandaj sukcesoj de kaj publiko kaj kritiko en la ĉina kinarto.



Traktante temon, kiu forte resonas nian epokon plenan je tutmondaj krizoj, la filmo reĝisorita de Frant Gwo restas pli aktuala ol iam ajn. Ĝia mesaĝo estas klara: fronte al komunaj kaj urĝaj minacoj — ekzemple la klimatŝanĝiĝo — la homaro devas unuiĝi kaj kunlabori.


Vojaĝego kaj la forto de kunlaboro


Bazita sur la verko de la fama ĉina sciencfikcia verkisto Liu Cixin, la filmo estas la antaŭaĵo de Vaganta Tero, lanĉita en 2019. La rakonto temas pri la komenco de la ambicia "Projekto Migranta Tero", vojaĝo, kiu daŭros 2 500 jarojn ĝis la teranoj atingos sian novan hejmon en Alpha Centauri. Por realigi tiun ambician projekton, la homaro konstruas gigantajn planedajn motorojn, sed la vojaĝo estas plena je danĝeroj, sabotoj kaj etikaj dilemoj.


La filmo evitas la kliŝojn de nuntempa okcidenta kinarto kaj rifuzas glori la individuismon de sola heroo, kiu savas la mondon. Anstataŭe, ĝi celebras kunlaboron inter landoj kaj tiujn homojn, kiuj oferas la propran vivon por la bono de estontaj generacioj, alportante klaran mesaĝon: "Aŭ ni unuiĝos, aŭ ni pereos".


La filmo ankaŭ portas al la ekranego la ĉinan koncepton de komunumo kun komuna estonteco por la homaro, vizio, kiu eĥas la bezonon de tutmonda kunagado reage al defioj, kiuj tuŝas ĉiujn landojn.


Brazilano en la frontlinio


Estas tiu spirito de kunlaboro, kiu alportas brilon al la rolo de la brazila aktorino Daniela Tassy — naskiĝinta en la urbo Andradina de la subŝtato San-Paŭlio — la astronaŭtino Emilia Soares. Loĝanta en Ĉinio ekde 2014, Daniela Tassy fariĝis viva ponto inter la du kulturoj, kaj ŝia rolo en la filmo ne estas nur ornamaĵo: Emilia ludas gravan rlon en la rakonto, reprezentante Brazilon en la misio savi la Teron.


Por tiuj, kiuj akompanas la ĉinan kinarton, vidi brazilan vizaĝon en tia rolo povas esti granda surprizo. Daniela transloĝiĝis al Ĉinio por studi la ĉinan lingvon kaj fine konstruis karieron en la azia lando, fariĝinte ekzemplo de persisto kaj talento.


Ŝia partopreno en Vaganta Tero 2 estas pruvo, ke arto ja povas unuigi la homaron. Kiel ŝi mem diris en intervjuo, ŝia espero estas, ke Brazilo kaj Ĉinio rekonu la gravecon de tiu partnereco. Interese, tiu punkto tute ne estas fikcia: Brazilo kaj Ĉinio jam kunlaboras en satelitaj projektoj, ekzemple kadre de la programo CBERS.


Mesaĝo, kiu transpasas la ekranon


Vaganta Tero 2 invitas nin rigardi preter niaj limoj. Ĝi estas ja vidspektaklo, kun specialaj efektoj kompareblaj al tiuj de Holivudo, sed kun originaleco kaj filozofia profundeco, kiujn ni malofte vidas en nuntempaj usonaj filmoj. Kiel memorigas nin Liu Cixin, sciencfikcio permesas al ni revi kaj pripensi nian lokon en la universo.


La premiero de la filmo en Brazilo, tri jarojn post ĝia lanĉo en Ĉinio, donas al brazilanoj unikan ŝancon spekti en kinejoj tiun elstaraĵon de ĉina kinarto. Fine brazilanoj havas la ŝancon vidi brazilaninon brilantan en la centro de tutmonda epopeo kaj sorbi mesaĝon pri monda unuiĝo, kiu urĝe bezonas resoni en la reala vivo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio