| Teknologio fariĝis parto de vojaĝo al Ĉinio |
| 2026-08-27 |
Iun nokton en afervojaĝo mi ne fartis bone. Estis jam malfrue, do mi mendis kelkajn medikamentojn per la apo Meituan. Post nelonge, la liveristo atingis la hotelon. Mi pensis, ke mi devus malsupreniri por preni ilin, sed tiam eksonis la telefono en mia ĉambro. La medikamentoj jam estis antaŭ la pordo. La liveristo estis transdoninta la pakaĵon al roboto en la vestiblo. Kaj la roboto mem prenis la lifton, trovis mian ĉambron kaj portis la medikamentojn ĝis mia pordo. Tio ne estis mia sola tia sperto en Ĉinio. En Hefei mi mendis kafon preparitan de roboto. En Wuhan mi veturis per robottaksio sen ŝoforo, ankaŭ tie mi vidis elektran vertikale startan kaj surteriĝan aviadilon (eVTOL).
Homforma roboto servas kafon en Hefei. Post iom da tempo en Ĉinio tiaj spertoj ne plu ŝajnas al mi tiel nekutimaj. Sed por multaj homoj, kiuj venas ĉi tien unuafoje, ili povas fariĝi memorinda parto de la vojaĝo. La Granda Muro kaj la Malpermesita Urbo daŭre estas gravaj celoj por eksterlandaj turistoj. Sed nun multaj homoj ankaŭ volas provi robottaksion, vidi homformajn robotojn, viziti fabrikon de elektraj aŭtoj aŭ konatiĝi kun AI-produktoj. Pro tio oni nun pli ofte parolas pri teknologia turismo. Kiam teknologio fariĝis parto de la ĉiutaga vivo Multaj el tiuj lokoj origine ne estis turismaj lokoj. Fabriko estas loko por produktado. Robottaksio estas transportilo. Roboto en hotelo simple liveras aĵojn. Sed ili komencas allogi homojn, kiuj volas vidi teknologion per siaj propraj okuloj kaj mem sperti ĝin. Laŭ datumoj de la turisma platformo Qunar, dum lastatempa monato la serĉintereso pri vortoj kiel "vizito al fabriko", "aŭtofabriko" kaj "scienca esplorado" kreskis 2.3-oble kompare kun la antaŭa monato. La intereso pri industriaj studvojaĝoj kreskis je pli ol 50% kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro. Sed kial turisto volus pasigi tempon en fabriko, veturi per senŝofora taksio aŭ rigardi roboton preparantan kafon?
La roboto alportis medikamentojn al mia hotelĉambro. La sperto kun la hotelroboto montris al mi ion alian. Mi ne bezonis scii, kiel la roboto funkcias. En tiu momento ĝi simple solvis praktikan problemon: mi bezonis medikamentojn, kaj ĝi portis ilin ĝis mia pordo. En Hefei mi iam mendis kafon faritan de roboto. Mi elektis la trinkaĵon sur ekrano kaj poste rigardis, kiel robota brako prenis tason kaj komencis labori. La tuta procezo daŭris ĉirkaŭ dek minutojn, kaj mi rigardis ĝin de la komenco ĝis la fino. Sed kiam la taso fine aperis antaŭ mi, ĝi estis simple taso da kafo, preskaŭ sama kiel tiuj, kiujn mi ĉiutage trinkas. Tio estas malsama ol rigardi roboton en ekspozicio. Ĉi tie teknologio jam faras tre ordinarajn aferojn: prepari kafon, liveri medikamentojn aŭ transporti pasaĝerojn. La strato fariĝis loko por sperti teknologion En Wuhan mi iam provis mendi robottaksion. De ekstere la aŭto ne aspektis tre malsama ol ordinara taksio. Sed kiam la pordo malfermiĝis, interne ne estis ŝoforo. Post konfirmo de la vojaĝo, la aŭto eniris la trafikon kaj mem veturigis min al la celloko. Komence mi atentis preskaŭ ĉiun movon: kiel ĝi ŝanĝis veturlinion, kiel ĝi haltis ĉe ruĝa lumo kaj kiel ĝi reagis, kiam alia veturilo proksimiĝis. Sed post iom da tempo mi komencis rigardi tra la fenestro same kiel dum ordinara taksiveturo. Mi ne estas la sola eksterlandano scivolema pri tia sperto. Brita blogisto Jason Lightfoot jam provis la robottaksion Apollo Go kaj aŭtomatan pendantan trajnon en Wuhan. Videoj pri tiuj spertoj poste ricevis pli ol unu milionon da spektoj en retaj platformoj.
Senŝofora taksio sur strato de Wuhan Wuhan ankaŭ enkondukis teknologion en siajn turismajn itinerojn. Laŭ la registara informo, de marto ĝis junio 2026, teknologiaj turismaj lokoj en Optics Valley ricevis ĉirkaŭ 480 000 vizitantojn. La itineroj tie ligas AI, robotojn, inteligentajn fabrikojn kaj la malaltaltitudan ekonomion. Sociaj retejoj helpas disvastigi tiujn spertojn. Homo vidas robottaksion rete, venas al Wuhan por provi ĝin kaj poste mem publikigas videon pri la vojaĝo. Tiel eĉ la stratoj kaj la maniero, laŭ kiu la urbo funkcias, povas fariĝi parto de la turisma sperto. Ankaŭ fabrikoj ricevas vizitantojn Mi iam havis la okazon viziti aŭtfabrikon de la kompanio Dongfeng Motor. Impresis min ne nur la alta nivelo de aŭtomatigo, sed ankaŭ la rapideco de produktado. En la fabriko de elektraj aŭtoj VOYAH en Wuhan, averaĝe nova aŭto povas esti finproduktita ĉiun duan minuton. Kiam mi staris apud la produktlinio kaj rigardis la aŭtojn rapide trapasi unu fazon post alia, tiu nombro fariĝis multe pli konkreta. Tiaj spertoj nun aperas ankaŭ en organizitaj vizitoj. En Pekino la aŭtofabriko de la kompanio Xiaomi ricevis pli ol 250 000 vizitantojn ekde kiam ĝi malfermiĝis al la publiko en marto 2024. Homoj vizitas fabrikojn pro malsamaj kialoj. Iuj simple volas scii kiel aŭto, kiun ili vidas surstrate, estas produktata. Studentoj kaj inĝenieroj volas observi aŭtomatajn produktliniojn. Por komercistoj tia vizito povas esti maniero ekkoni industrion de interne. Tiaj vojaĝoj do troviĝas inter turismo, lernado kaj faka vizito.
Turistoj rigardas boksadon de homformaj robotoj. Rigardi la nunon aŭ ekvidi la estontecon? Dum laborvojaĝo al Hefei mi vizitis EHang, firmao kiu disvolvas eVTOL-ojn. La aviadileto EH216-S povas porti du homojn. Kiam la pordo malfermiĝis, unu afero tuj kaptis mian atenton: interne ne estas sidloko por piloto. La flugo estas regata de centro sur la tero. Kiam ĝi vertikale ekflugis, ĝi ne aperigis fortan motorbruon. Sed pasaĝero, kiu ĵus provis la flugon, diris al mi, ke la kajuto ankoraŭ sufiĉe forte vibras. Por homo unuafoje fluganta tiel, tio povas kaŭzi iom da maltrankvilo. EH216-S povas flugi ĉirkaŭ 30 kilometrojn, kaj unu flugo daŭras ĉirkaŭ 25 minutojn. Tio sufiĉas por turisma flugo, sed ankoraŭ ne por anstataŭigi ĉiutagan taksion. Starante antaŭ tiu aviadilo, mi pensis pri simpla demando: se tiaj veturiloj iam fariĝos ordinaraj, kiel ŝanĝiĝos nia moviĝo en urboj?
Aviadileto eVTOL prepariĝas por ekflugi en Hefei. Scivolemo pri ankoraŭ nekutimaj teknologioj ankaŭ kondukas turistojn al Wenchang en Hainan. Raketlanĉoj tie allogas multajn homojn, kiuj rigardas ilin de strandoj kaj aliaj proksimaj lokoj. Laŭ People’s Daily Online, en junio 2026 turistino Tatiana venis kun sia kvarpersona familio el Moskvo al Wenchang por rigardi raketlanĉon. Por ŝi, vidi ĝin propraokule ankaŭ igos la kosman revon de ŝia filo pli proksime. Liverrobotoj jam laboras en hoteloj. Robottaksioj jam transportas pasaĝerojn sur stratoj. Aviadileto eVTOL-oj kaj kosmoflugoj ankoraŭ pli forte pensigas nin pri estonteco. Sed ĉiuj ĉi tiuj aferoj jam aperas en vojaĝoj tra Ĉinio. Tiaj vojaĝoj ankaŭ fariĝis pli facilaj. Laŭ la Nacia Administracio pri Enmigrado de Ĉinio, en la unua duono de 2026 estis registritaj 22.91 milionoj da eniroj de eksterlandanoj, 20.4% pli ol en la sama periodo de la antaŭa jaro. El ili 17.82 milionoj estis senvizaj eniroj, kiuj konsistigis 77.7% de la totalo kaj kreskis je 30.6%. La vizpolitiko parte klarigas, kial veni al Ĉinio fariĝis pli facila. Sed ankaŭ ŝanĝiĝas tio, kion turistoj volas kompreni post sia alveno. Por iuj, la vojaĝo ne plu temas nur pri tio, kion Ĉinio konservis el la pasinteco. Ĝi ankaŭ estas okazo observi la hodiaŭan vivon kaj teknologiojn, kiuj eble influos la venontajn jarojn. Kiam io nova fariĝis ordinara Mi pli klare rimarkis tion, kiam mia germana amiko David Henkel venis al Pekino por ĉirkaŭ tritaga vizito. Post la vojaĝo David diris al mi, ke unu el la aferoj, kiuj plej impresis lin, estis la oportuno de teknologio en la ĉiutaga vivo. Li aparte menciis poŝtelefonan pagadon. "Mi estis tre impresita de poŝtelefona pagado en Ĉinio. Kvankam mi estas eksterlandano, mi povas uzi Alipay, ligi ĝin al mia bankkarto kaj pagi. De rezervado de flugbiletoj, hoteloj kaj ekskursoj ĝis aĉetado, kaj luado de publikaj bicikloj, mi povas fari ĉion per Alipay," li diris. David ankaŭ rimarkis robotojn en restoracioj kaj hoteloj. Por li, tiuj estis rimarkindaj detaloj dum vojaĝo de nur kelkaj tagoj. Mi jam multfoje renkontis ĉiujn tiujn aferojn. La unuan fojon, kiam mi vidis roboton prepari kafon, mi haltis por rigardi ĝin. Kiam roboto alportis medikamentojn al mia hotela ĉambro, mi ankoraŭ trovis tion interesa. Kiam mi unuafoje eniris robottaksion en Wuhan, mi observis preskaŭ ĉiun movon de la aŭto. Sed kiam tiaj spertoj ripetiĝas sufiĉe ofte, la komenca scivolemo iom post iom malaperas. Eksterlandano kiel mi, kiu jam multajn jarojn vivas en Ĉinio, povas preterpasi liverroboton sen aparte rimarki ĝin. David, dum siaj tri tagoj en Pekino, haltis por rigardi. Ni vidis la saman scenon, sed la tempo pasigita ĉi tie igis nin vidi ĝin alimaniere. Verkis kaj fotis: Bui Hai Mung Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|