Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiam emocioj fariĝis varo: Por kio ĉinoj pretas pagi?
2026-08-25

Antaŭ nelonge Lin Yu, inĝeniero pri inteligenta veturado en Pekino, aĉetis malgrandan retrostilan fotilon. Ĝia bildkvalito ne estas tre bona, sed li ŝatas ĝian stilon kaj la senton malfermi la kovrilon de la celilo. "Mi volis provi alian manieron foti kaj simple ĝui la fotilon dum vojaĝo," li diris. Se praktika utilo ne estas la ĉefa kialo por aĉeti ion, por kio la konsumanto pagas?


En Ĉinio la esprimo "emocia valoro" fariĝis ĉiam pli ofta en diskutoj pri konsumado. Ĝi povas esti la ĝojo malfermi skatolon kun ludilo, memoro ligita al amata bildstria rolulo aŭ la sento stari inter miloj da homoj dum koncerto. El tiaj bezonoj kreskas merkato ofte nomata "emocia ekonomio".


Kiam emocio fariĝis parto de la prezo


Laŭ la raporto de iiMedia Research, la ĉina emocia ekonomio valoris ĉirkaŭ 2 308 miliardojn da juanoj en 2024 kaj povus superi 4 500 miliardojn da juanoj en 2029. Ĝi ne estas oficiale difinita ekonomia sektoro. La industrio kovras malsamajn specojn de konsumado, en kiuj emocio forte influas la decidon elspezi monon.


La 20 plej popularaj emociaj konsumaĵoj en Ĉinio


Unu ekzemplo estas la "guzi-ekonomio". Guzi, de la angla goods, kutime rilatas al varoj ligitaj al animeoj, bildstrioj, ludoj kaj popularaj IP-oj. Laŭ iiMedia Research, tiu merkato atingis 168.9 miliardojn da juanoj en 2024, je 40.63% pli multe ol unu jaron antaŭe. En ĝia enketo, 84.02% de la respondintoj pretis pagi pli por limigita eldono. Insigno aŭ kolektokarto valoras pli, kiam sur ĝi aperas rolulo amata de la aĉetanto. Laŭ la Ĉina Asocio de Prezentarta Industrio, la biletenspezoj de komercaj prezentadoj en Ĉinio atingis 61.655 miliardojn da juanoj en 2025, je 6.39% pli ol en la antaŭa jaro. Koncerto finiĝas post kelkaj horoj, sed por multaj homoj ĝuste tiuj horoj estas tio, kion ili volas aĉeti.


Su Ran, universitata instruistino en Hangzhou, lastatempe aĉetis sakon de marko, kiu uzas reciklitajn materialojn. La sako ne estas aparte komforta por porti, sed ŝin allogis tio, ke ĝi estas farita el malnovaj baŝoj kaj ke ĉiu sako aspektas iom malsame. "Mi ŝatas ilian ideon pri mediprotektado, kaj preskaŭ ĉiu sako estas unika," ŝi diris.


Ĉu junuloj vere fariĝis pli "emociaj" konsumantoj?


En 2025, China Youth Daily kaj China Youth Campus Media enketis 7 160 universitatajn studentojn tra la lando. El ili 81.16% diris, ke ili jam havis sperton pri emocia konsumado. Preskaŭ duono aĉetis modajn ludilojn aŭ produktojn ligitajn al animeoj kaj personaj interesoj. Pli ol 40% elspezis monon por vojaĝoj, amuzparkoj aŭ similaj spertoj. Alia enketo, publikigita samjare de la Ŝanhaja Esplorcentro pri Junularo kune kun Soul App, montris, ke 56.3% de la demanditaj junuloj elektis konsumadon "por ĝojigi sin mem kaj pagi por propraj interesoj kaj emocia valoro".


Chen Hao, juna instruisto de la angla en Pekino, tamen priskribas sin kiel sufiĉe praktikan konsumanton. Sociaj retejoj preskaŭ ne influas liajn aĉetdecidojn. Sed ekzistas unu escepto. Kiam bildstria rolulo, kiun li amis infanaĝe, aŭ kantisto, kiun li aŭskultis tiam, publikigas novan libron, diskon aŭ memoraĵon, li kutime aĉetas ĝin tuj. "Foje mi eĉ ne malfermas la pakaĵon post la aĉeto," li diris. Lin Yu ankaŭ ne opinias, ke li sekvas modajn tendencojn. Li taksas, ke sociaj retejoj influas nur ĉirkaŭ 10-20% de liaj konsumaj elektoj. La retrostila fotilo estis simple sperto, kiun li volis provi. Por Su Ran la influo de sociaj retejoj estas pli malfacile mezurebla. Ŝi malofte vidas unu afiŝon kaj tuj decidas aĉeti ion. "Eble ne unu specifa afiŝo influas min. Pli ofte temas pri multaj similaj enhavoj, kiuj iom post iom amasiĝas," ŝi diris. La influo estas pli klara ĉe temoj, kiuj jam interesas ŝin, ekzemple muziko kaj arto. Sed ŝi neniam sentis, ke ŝi devas aĉeti ion nur por ne sekvi modon. Chen Hao ankoraŭ ŝparas por aliaj kostoj en Pekino. Lin Yu scias, ke lia fotilo ne faras tre bonajn fotojn. Su Ran scias, ke ŝia sako ne estas aparte komforta.


Ĉu premo instigas homojn "aĉeti ĝojon"?


Vivopremo ofte estas menciata kiel unu el la klarigoj pri emocia konsumado. Laŭ la Nacia Statistika Buroo de Ĉinio, en 2025 la averaĝa pokapa elspezo kreskis je 4.4%, dum elspezoj por edukado, kulturo kaj distro kreskis je 9.4%. En enketo kun 1 500 junuloj, farita de la Socia Esplorcentro de China Youth Daily kune kun Wenjuan.com, 61.2% diris, ke unu kialo por ĉeesti prezentadon estas malpliigi premon kaj plibonigi sian humoron. Sed 53.9% menciis personajn interesojn kaj ĝojon, kaj 32.9% volis renkonti homojn kun similaj interesoj.


Lin Yu jam aŭdis la ideon, ke ju pli granda estas la premo, des pli homoj bezonas "elirejon" por siaj emocioj. Li opinias tion logika, sed diras, ke li mem ne forte spertis tion. Chen Hao ankaŭ konas homojn, kiuj aĉetas por malpliigi premon. Sed li mem preferas ŝpari por longtempaj celoj. Su Ran ne ŝatas la vorton "fuĝi". "Mi pensas, ke elspezi malgrandan sumon plej ofte ne estas maniero fuĝi, sed maniero ĝojigi sin mem," ŝi diris. "Nun homoj pli volas vivi laŭ siaj propraj deziroj." Ŝi agnoskas, ke aĉetado foje povas portempe malpliigi maltrankvilon aŭ helpi reguligi la humoron.


Esploristino Liu, kiu longtempe enketis junularajn aferojn, havas similan opinion. "Junuloj partoprenas en emocia konsumado ĉefe por malpliigi premon kaj montri sian individuecon. Ili ankaŭ pli facile faras impulsajn aĉetojn aŭ sekvas novajn tendencojn," ŝi diris. Ĉe pli aĝaj homoj, Liu vidas aliajn bezonojn. Fine de 2025, Ĉinio havis 323.38 milionojn da homoj en la aĝo de 60 jaroj aŭ pli, tio estas 23% de la loĝantaro. "Pli aĝaj homoj pli ofte volas mildigi solecon kaj retrovi sentojn ligitajn al la pasinteco. Ili kutime konsumas pli stabile kaj singarde, kaj pli atentas sanon, kunulecon kaj tradiciajn kulturajn agadojn," ŝi diris. Junulo povas aĉeti ion ligitan al sia infanaĝo. Kiam aĝo kaj vivsituacio ŝanĝiĝas, ankaŭ la bezonoj povas ŝanĝiĝi. Liu nomas platformojn kiel Douyin kaj Xiaohongshu "kataliziloj": ili plirapidigas jam ekzistantajn bezonojn, sed ne kreas ilin. Tio similas al la sperto de Su Ran. La influo de sociaj retejoj ne nepre venas de unu afiŝo, kiu tuj igas ŝin aĉeti ion. Ĝi povas formiĝi iom post iom post longa kontakto kun similaj enhavoj.


Kiam ankaŭ kunuleco fariĝis produkto


AI nun provas vendi ion pli malfacilan: kunulecon. La Raporto pri Emocia Konsumado de la Z-Generacio, bazita sur 2 338 respondintoj kaj datumoj de Soul App, registris fortan kreskon de enhavoj pri "AI-kunuloj" en la dua kvarono de 2025. La datumoj venas nur de unu platformo, sed ili montras, ke la temo pli ofte aperas en diskutoj de parto de la junularo.


Demandite, kiu kampo de la emocia ekonomio povus kreski plej rapide dum la venontaj kvin jaroj, Liu elektis AI-kunulecon. Laŭ ŝi, ĝi povas servi kaj junulojn kaj maljunulojn kaj atingi grandan nombron da uzantoj. "AI ankoraŭ malfacile atingas profundan empation kaj konservas longdaŭran memoron," Liu diris. Aliaj problemoj estas la protekto de emociaj datumoj de uzantoj, la risko de dependeco de virtualaj rilatoj kaj la komputada kosto de longdaŭra interagado.


Por Lin Yu la limo estas klara. "Por mi, nur emocioj de vivanta estaĵo estas veraj emocioj," li diris. Li pretas pagi por AI, se ĝi helpas lin labori pli bone, sed ne nur por ricevi konsolon aŭ kunulecon. Chen Hao iras eĉ pli for. Eĉ videovoko kun vera homo, laŭ li, estas tre malsama ol persona renkontiĝo. Renkontiĝo komenciĝas per interkonsento pri tempo kaj loko. Oni devas iri tien. Poste venas la etoso de kafejo aŭ restoracio, rigardoj, etaj ŝanĝoj de la vizaĝo, gestoj kaj foje donaco kunportita por la alia homo. "Videovoko aŭ AI ne povas doni tiujn aferojn," li diris.


Su Ran ne estas tiel certa kiel la du viroj. "Nun mi ne bezonas tion," ŝi diris. "Sed poste, se mi maljuniĝos kaj ankoraŭ vivos sola, eble mi volos pagi por ĝi." La demando, kio estas "vera emocio", igis ŝin pli longe pripensi. "Mi pensas, ke tio preskaŭ estas filozofia demando," Su diris. Nuntempe ŝi rigardas la manieron, kiel homo aŭ AI respondas. Tro formulaj respondoj ŝajnas al ŝi malveraj. Paŭzo, iom da hezito aŭ eĉ neperfekta respondo povas sentiĝi pli vera.


Ekde la 15-a de julio 2026 Ĉinio aplikas la Provizorajn Regulojn pri Administrado de Hom-similaj Interagaj Servoj de Artefarita Intelekto. Ili permesas taŭgajn uzojn, ekzemple AI-kunulecon por maljunuloj, sed malpermesas intence krei emocian dependecon aŭ anstataŭigi realajn sociajn rilatojn. Teknologio provas fari AI ĉiam pli simila al amiko. La regularo metas limon: ĝi ne rajtas anstataŭigi homan amikon.


Kiam ili estis demanditaj, ĉu ili pagus por AI-amiko, la du viroj en Pekino diris ne. La virino en Hangzhou pripensis momenton kaj lasis sian respondon malferma: "Nun ankoraŭ ne. Sed kiam mi maljuniĝos, eble estos alie."


Verkis: Bui Hai Mung





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio