| Memoraĵoj de la Suda Ĉina Maro |
| 2026-08-24 |
La ĉina enmigrado en Brazilon komenciĝis preskaŭ jarcenton antaŭ la japana, kiam ĉinaj viroj estis dungitaj por labori en teplantejoj en Rio-de-Ĵanejrio. Multaj el ili post la fino de kontrakto elektis fariĝi komercistoj aŭ manlaboristoj, estigante tradicion, kiu daŭras en la lando: eĉ nuntempe plejparto de la ĉinoj en Brazilo okupiĝas pri komerco.
Malgrandskala imitaĵo de ĉina ĵonko el la 12-a jarcento eksponata en la muzeo Ĉar tiuj fruaj enmigrintoj estis preskaŭ ĉiuj viroj, ili devis adaptiĝi al la loka kultura sistemo kaj povis edziĝi nur al virino disponebla en Brazilo, ĉar venigi iun el lando tiom malproksima kostus tro da mono. Laŭ tiama brazila leĝaro, geedziĝo estis rajto donita nur al katolikoj, kiuj devus esti baptitaj. Kaj por akiri baptoregistron, oni nepre devus havi kristanan nomon. Pro tio, la unuaj ĉinoj en Brazilo aŭ ne havis idaron, aŭ iliaj geidoj alprenis la lokan kulturon, iom-post-iome perdinte la kultur-historian ligon kun Ĉinio. Tamen la historio de la ĉinoj en Filipinoj, lando kiu, same kiel Brazilo, estis kolonio de iberiaj kristanoj, havis alian evoluon: eĉ tiuj, kiuj alprenis kristanan nomon kaj akiris filipinan ŝtatanecon, sukcesis konservi sian ĉinan heredaĵon. Ĉina enmigrado en Filipinoj Laŭ arkeologiaj studoj kaj historiaj dokumentoj, la kontakto inter ĉinoj kaj filipinanoj komenciĝis ĉirkaŭ la fino de la dinastio Tang (618-907), longe antaŭ la alveno de la hispanaj koloniistoj en 1521. La rilato de la hispana kolonia registaro, inter la 16-a kaj 19-a jarcentoj, kun la ĉinoj estis komplika: en diversaj momentoj la hispanoj favoris la ĉinajn enmigrintojn, ĉar ili provizis al la kolonio kapablojn kaj servojn tie bezonatajn, sed ankaŭ okazis masakroj kaj forpeloj, kiel tiuj en 1603 kaj 1639. La ĉinoj, siaflanke, estis allogitaj de la profitodona komerco de la itinero de la galiono Manilo-Akapulko. Unu el la famaj ĉinaj enmigrintoj en Filipinoj estis Go Bon Tiao, naskita en la provinco Fujian, kiu migris al Filipinoj en 1860, kiam la haveno de Cebuo estis malfermita al internacia komerco. Por pli profunde integriĝi kun la loka socio, li alprenis la kristanan nomon Pedro kaj la familinomon de sia baptopatro, Mariano Singson, fariĝinte konata kiel Don Pedro Singson Gotiaoco. Rimarku: Gotiaoco. Male al Brazilo, kie ĉinaj enmigrintoj akiris nur portugalan familinomon, en Filipinoj ili alprenis, krom eŭropan familinomon, duan familinomon adaptitan de sia ĉina nomo: Go Tiao (mallonga versio de lia nomo) fariĝis Gotiaoco. Tiel la ĉina deveno estis konservita kaj riĉigis la liston de filipinaj familinomoj. Sen mono, Pedro Gotiaoco laboris en diversaj okupoj ĝis li fariĝis komercisto kaj, kune kun sia frato, fondis la komercan domon Hermanos Gotiaoco. Lertaj pri negocoj, tiuj ĉinaj enmigrintoj finance prosperis, akiris prestiĝon kaj fariĝis parto de la loka elito. La konstruaĵo Gotiaoco Estante en Hongkongo kiel studento, Manuel Gotianuy, filo de Pedro Gotiaoco, rimarkis, ke ĉirkaŭ la vigla haveno de Cebuo estis postulo je oficejoj, magazenoj, vendejoj kaj hoteloj, kio instigis lin entrepreni pri rilataj konstruaĵoj en la areo. Unu el tiuj nemoveblaĵoj, konstruita en 1914, estas la konstruaĵo Gotiaoco, hodiaŭ protektita kiel historia heredaĵo de la urbo, sed kiu apenaŭ evitis malkonstruon. Nuntempe tiu konstruaĵo gastigas la Muzeon pri Ĉina Heredaĵo de Cebuo.
Pedro Gotiaoco Konstruita en novklasika stilo, la konstruaĵo havas neregulan strukturon kun tri etaĝoj. Arkaĵo trapasis la teretaĝon kaj etendiĝis ĝis la dua etaĝo, kronita de parapeto ĉirkaŭ la tuta tegmento, en stilo kun trajtoj de tiuj de la eŭropa Renesanco. Oni kredas, ke tiu estis la unua konstruaĵo kun lifto en Cebuo. La lifto plu ne ekzistas, sed la origina ŝakto estas konservita. Adapti arkitekturan heredaĵon por funkcii kiel muzeo estas granda defio: administrantoj devis alfronti diversajn postulojn kaj regularojn por la konservado kaj daŭripovo de la konstruaĵo. Antaŭ la komenco de la restarigo de la konstruaĵo Gotiaoco, estis ellaborita Raporto pri Historiaj Strukturoj. Tiu raporto estis unue ellaborita en 1935 por dokumenti la posedantojn, la konstruadon, la postajn ŝanĝojn, la trovitajn kondiĉojn kaj la estontajn agadojn. Komerco en Cebuo dum la antaŭkolonia periodo Situanta en strategia loko, Cebuo fortiĝis en antaŭkoloniaj tempoj, kiel grava komerca centro kaj punkto de kultura interŝanĝo inter diversaj filipinaj insuloj kaj politikaj entoj de Sudorienta Azio. Arkeologiaj registroj malkaŝas intensan cirkuladon de porcelanoj, teksaĵoj, valoraj metaloj, spicoj, agrikulturaj produktoj kaj aliaj varoj, evidentigante, ke la komerco ne limiĝis al varoj, sed ankaŭ transportis teknologiojn kaj kulturajn praktikojn. La pecoj eksponataj en la muzeo atestas tiun komercan pasintecon. Historiaj, etnografiaj kaj arkeologiaj fontoj konfirmas la aktivan rolon de Filipinoj en vigla interregiona reto, kiu integris la insularon al la mara komerco de Sudorienta Azio longe antaŭ la alveno de la hispanoj. Kiel parto de la mara komerca centro, Cebuo rilatis al centroj kiel Butuan, Maguindanao, Suluo kaj aliaj insuloj, laŭ citite de fakuloj. Por prosperi, la komerca centro organizis sin laŭ hierarkia sistemo, kiu entenis negocadon, stokadon kaj asignon de rimedoj. Inter la komercitaj varoj estis ceramikaĵoj kaj porcelanaĵoj el Ĉinio, Annam (nuna Vjetnamio) kaj Siamo (nuna Tajlando); aromaj kaj altvaloraj spicaĵoj, kiel muskato kaj cinamo, devenantaj de pluraj insuloj de Sudorienta Azio; teksaĵoj el silko, kotono kaj abako; perloj kaj konkoj; ekzotaj bestoj kaj iliaj produktoj, kiel raraj birdoj, valoraj plumoj, testudokonkoj kaj rezinaĵoj el specifaj plantospecioj kaj noblaj lignoj; agrikulturaj produktoj kiel rizo, fruktoj kaj tuberoj; kaj valoraj metaloj, kiel oro, krom fero el Ĉinio, postulata por fabrikado de blankaj armiloj kaj aliaj iloj. La interŝanĝo de tiuj varoj havis signifan rolon en la formado de la kultura, ekonomia kaj socia dinamiko de la antaŭhispaniaj Filipinoj kaj de Sudorienta Azio entute. La haveno de Cebuo La haveno ricevis kaj lokajn komercistojn kaj eksterlandanojn el aliaj aziaj landoj antaŭ la alveno de la hispanoj en 1521, kiel pruvas arkeologiaj elfosaĵoj en la ĉirkaŭaĵoj, kiuj malkaŝis komercajn varojn, inkluzive de ĉinaj produktoj el pluraj dinastioj, de Song (960-1279) ĝis Ming (1368-1644). En 1860, la haveno estis malfermita al monda komerco. La malfermo de la Sueza Kanalo en 1869 faciligis la eksportadon de agrikulturaj produktoj, mallongigis la vojaĝon de Eŭropo al Azio kaj pliigis la martrafikon inter la Hinda Oceano kaj Ĉinio. En 1904, dum la periodo, kiam Filipinoj estis sub usona regado, estis konstruita provizora ligna kajo je 30 futoj (ĉirkaŭ 9 metroj) responde al la ekonomia kresko de Cebuo. Inter 1904 kaj 1913, la havenaj plibonigoj inkluzivis la konstruadon de betona kajo kaj digo longa je ĉirkaŭ 2 600 futoj (ĉirkaŭ 792 metroj), krom la sekigo de ĉirkaŭ 5.26 hektaroj (52 609.13 m²) da tero el la maro por maldensigi la komercan zonon (en tiu areo estis konstruita la konstruaĵo Gotiaoco). Nuntempe, la haveno de Cebuo havas totalan areon de 40 hektaroj, kun kvar kajoj por interinsula navigado, internacia haveno, du pasaĝerterminaloj kaj unu pramterminalo por vojaĝoj inter la urbo Cebuo kaj la insulo Maktan. Ĉina ĵonko kaj la komerco kun Siamo Por enkonduki la vizitantojn de la muzeo al la historio kaj heredaĵo de la ĉinoj en Cebuo, kio estus pli simbola ol imitaĵo de ĉina ĵonko el la 12-a jarcento, kiu portis komercistojn, vojaĝantojn kaj migrantojn serĉantajn pli bonajn ŝancojn trans la maro? La malgranda imitaĵo de ĵonko estas bonega altiraĵo de la muzeo. Sed ĝi levas demandon: Ĉu Cebuo iam estis vizitita de ĵonko? Ne estas rekta arkeologia pruvo pri tio, sed raporto skribita de Antonio Pigafetta, kiu vojaĝis kun Magelamo, mencias ĵonkon venintan el Siamo transportinta oron kaj laboristojn, kaj asertas, ke la raĝo Humabon — supera estro de la antikva regno Sugbu (nuna Cebuo) — kutimis manĝi el porcelanaj bovloj kaj uzis silkon volvitan ĉirkaŭ sia kapo. De la ĉinaj ĵonkoj de la 12-a jarcento ĝis la vaporŝipoj de la 19-a jarcento, de fujian-aj komercistoj ĝis studentoj edukitaj en Hongkongo, la historio de Cebuo estas historio pri renkontoj. La komerco alportis ne nur varojn, sed ankaŭ ideojn, kredojn kaj homojn. Kaj la ĉinoj, kiuj tie establiĝis, ludis aktivan rolon en la modernigo de la urbo. La konstruaĵo Gotiaoco, nun restaŭrita kaj transformita en muzeon, estas simbolo de tiu historio. Sed la vera heredaĵo kuŝas en la maniero kiel la ĉina kulturo interplektiĝis kun la filipina, kreante miksitan identecon, kiu rezistis al la tempo kaj al la malfacilaĵoj. Dum vizito al la muzeo, la publiko ne nur konas la pasintecon — ĝi ankaŭ konstatas kiel la diverseco, kiam akceptita, riĉigas la vivojn de ĉiuj. Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|