Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
De "ruĝa minaco" al ĉefa komerca partnero: rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio
2026-08-21

Antaŭ 52 jaroj, la 15-an de aŭgusto 1974, Brazilo kaj Ĉinio subskribis la komunan komunikon, kiu oficialigis siajn diplomatiajn rilatojn. Tiu unua paŝo estis modesta, sed saĝa: la tiama brazila registaro, sub la gvido de generalo Ernesto Geisel, vidis en la alproksimiĝo al Ĉinio okazon por diversigi komercajn partnerojn kaj plivastigi komercan horizonton. Sekve estis laŭgrada evoluo, iom bremsita de internaj tumultoj en Brazilo kaj rekomencita kun forto en la 1990-aj jaroj, kaj ĝi fariĝis en la lastaj du jardekoj unu el la plej dinamikaj kaj ampleksaj dulandaj rilatoj de la planedo.


Aŭtoritatoj de Brazilo kaj Ĉinio tostis per brazila kafo memore al la 50-jariĝo de diplomatiaj rilatoj en 2024.


La decido de Geisel, meze de la malvarma milito, estis pragmata. Laŭlonge de sia historio, Brazilo ĉiam evitis teni flankon en geopolitikaj disputoj kiel strategio por defendi siajn proprajn interesojn kiel suverena nacio. Tamen, longe antaŭ Geisel, la tiama vicprezidento João Goulart, dum la registaro de prezidento Jânio Quadros, estis la unua brazila gvidanto, kiu vizitis Ĉinion, en 1961, ĝuste kun la sama celo de Geisel: diversigi partnerojn kaj malfermi novajn merkatojn.


Goulart estis en Pekino, kiam Jânio rezignis. Laŭ brazila konstitucio, li devus fariĝi la sekva prezidento de Brazilo, sed lia foresto kaj liaj maldekstraj politikaj pozicioj kreis gravan institucian krizon: liaj planoj por bazaj reformoj, aparte la agrikultura reformo, maltrankviligis la nacian eliton. Fine, Goulart estis devigita akcepti konstitucian amendon aprobitan de la parlamento, kiu ŝanĝis la registaran sistemon de prezidantisma al parlamentisma, permesante lian enoficiĝon kiel prezidanto, sed sen la povo, kiun lia antaŭulo havis.


La interkonsentoj subskribitaj en Pekino antaŭvidis komercajn misiojn kaj ekspoziciojn, oficialan kanalon por financaj ĝiroj pere de la centraj bankoj de la du landoj, kaj vizon por ĉinaj ĵurnalistoj senditaj al Brazilo. Sub fortega premo, Goulart bremsis tiujn iniciatojn por jaroj, sed eĉ tiel estis senpostenigita per puĉo en 1964.


Por pravigi la puĉon, okazinta sub la preteksto de "ruĝa minaco", la militistoj arestis ĝuste la ĵurnalistojn kaj komercistojn de la ĉina misio, kiuj estis torturitaj kaj akuzitaj pro absurdaj kaj sensencaj akuzoj, ĝis fine estis forpelitaj el la lando. Ilia senkulpeco ankoraŭ ne estis agnoskita de la brazila justico.


La tiamaj interesoj


Kial la sama serĉado de dulandaj rilatoj kun Ĉinio, kiu kondukis al la puĉo kontraŭ Goulart, estis akceptita sub la reĝimo de Geisel? Por kompreni tion, ni bezonas analizi la enlandajn kaj eksterlandajn cirkonstancojn de Brazilo en la du momentoj.


Laŭ la enlanda kunteksto, Goulart ne havis la fidon de konservativaj sektoroj, militistoj kaj la ekonomia elito pro siaj planoj pri bazaj reformoj, precipe la agrara reformo, kiu celis disdoni terpecojn al kamparanoj por produktado de manĝaĵo por nutri la brazilan popolon. Geisel, siaflanke, havis la fidon de tiuj sektoroj, ĉar li estis konservativa gvidanto subtenanta la interesojn de la elito. Tiu sama elito, kiu antaŭe vidis komercon kun Ĉinio kiel minacon, ĉar ĝi supozeble alportus komunistan influon al Brazilo, subite ekkonsideris la azian landon kiel novan merkaton por brazilaj komercaĵoj. Kaj, kiel ni scias, tiu partnereco montriĝis tre sukcesa.


Tiu ŝanĝo de vidpunkto estas intime ligita al ekstera faktoro: la beno de Onklo Sam. Dum la pinto de la malvarma milito, la usona registaro celis limigi komercon de kapitalismaj landoj kun la socialisma bloko, kredante, ke tiel eblus malfortigi la militan kaj industrian potencialon de tiuj landoj. Sed okcidenta Eŭropo kaj Japanio daŭrigis komercadon kun landoj de la sovetia bloko, profitante la ekonomiajn oportunojn, kiujn Usono neglektis pro politikaj kialoj. Brazilo nur volis fari la samon, kion ili faris, sed ĝia interna malstabileco malfermis vojon al puĉo, kiu devigis Brazilon obei la volon de Usono.


En 1974, la kunteksto estis tre malsama: Brazilo kaj Ĉinio interŝanĝis ambasadorojn du jarojn post la historia vizito de la usona prezidanto Richard Nixon al Ĉinio, kiu markas ŝanĝon en usona eksterafera politiko: anstataŭ klopodi por izoli Pekinon per sankciumoj, Usono elektis altiri Ĉinion al sia influ-sfero por izoli Moskvon.


La nunaj interesoj


Nun ni vivas sub nova kunteksto: Trump adaptis la malnovan Monroe-doktrinon por argumenti, ke la "okcidenta hemisfero" (fakte Ameriko) estu ekster la ĉina influo. Per tio, Usono celas akiri perforte la ekonomian hegemonion en Ameriko kaj la kontrolon de la kontinentaj strategiaj rimedoj.


Por atingi tiun celon, Trump kreas scenaron de la tipo "kiu ne estas kun ni, estas kontraŭ ni" por premi latinamerikajn landojn rompi aŭ almenaŭ draste redukti siajn ekonomiajn kaj diplomatiajn ligojn kun Ĉinio, samtempe minacante per sankciumoj, komercaj malavantaĝoj kaj eĉ milita agado kontraŭ tiuj, kiuj rifuzas sekvi tiun linion.


Tiel kreiĝis etoso, kiun diversaj analizistoj komparas kun la Brazilo de Goulart. Kaj ili ja estas pravaj. Nun, same kiel en la fruaj 1960-aj jaroj, la brazila elito montras malkomforton kun registaro engaĝita pri politikoj, kiuj kreas oportunojn por ke malriĉuloj forlasu malriĉecon, ĉar ĝi vidas tion kiel minacon al siaj propraj privilegioj.


La internacia etoso ankaŭ estas simila: same kiel en 1964, Usono nun vidas Latinamerikon kiel teritorio sub sia hegemonio kaj postulas la finon de la ĉina ĉeesto en ĝi. La diferenco estas, ke en 1964 Ĉinio estis sensignifa por la regiona ekonomio, nun ĝi estas la plej granda komerca partnero de la plimulto de la landoj de la regiono, inkluzive de Brazilo.


La forto de la ekonomiaj ligoj inter Brazilo kaj Ĉinio, kune kun la alta komplementeco de la du ekonomioj, malebligas rompon. Krom tio, Usono ne ofertas alternativon al la ĉinaj investoj en infrastrukturo, energio kaj teknologio, esencaj por la evoluo de Brazilo kaj aliaj disvolviĝantaj landoj.


Brazilo alfrontas la saman dilemon de 1964: ĉu ĝi devus sekvi sian propran vojon kaj serĉi siajn proprajn ekonomiajn interesojn, kiuj en ekstera komerco estas determinataj de la postulo de la merkatoj, aŭ ĉu ĝi devus bremsi sian evoluon por eviti pligraviĝon de problemoj kun Usono? Ĉinio estas la ĉefa aĉetanto de brazilaj produktoj, dum Usono estas ĝia ĉefa konkuranto.


Kian estontecon brazilanoj volas?


Laŭ balotado alproksimiĝas, brazilanoj dividiĝas. Inter dekstruloj, la kutima argumento estas, ke post distanciĝo de Ĉinio, Brazilo kalkulos kun la bonvolemo de Trump. Tiu bonvolemo ĝis nun ne estis vidita en Argentino nek en ajna alia lando, kiu cedis al liaj kapricoj. Kial en Brazilo estus malsame?


Ĉiaokaze, la brazila dekstro firme subtenas la mondvizion de Trump. Ne pro tio, ke li promesas doni avantaĝajn oportunojn al Brazilo — la maksimumo, kiun li faros, estos ĉesigi kromtarifojn arbitre truditaj al Brazilo de li mem —, sed pro tio, ke ili admiras lian hipopotaman delikatecon. En lando kun profundaj vundoj kreitaj de rilatoj inter mastrojn kaj sklavoj, kie homoj ankoraŭ solvas disputojn ne per argumentoj, sed per disputoj, pri kiu krias pli laŭte; kie oni sin konsideras super la leĝo pro sia prestiĝo kaj silentigas aliulojn ordenante, ke tiu "kondutu laŭ sia rango", arogantuloj ja trovas multajn admirantojn.


Inter maldekstruloj estas rimarkinda divido: unuflanke, estas homoj, kiuj defendas egalan distanciĝon de la du ĉefaj mondpotencoj, taksante, ke Brazilo, ne elektante flankon en la disputo inter Usono kaj Ĉinio, povos sukcese akiri avantaĝojn el ambaŭ. Tio estas la sinteno, kiun Brazilo historie alprenis en la momentoj, kiam ĝi ne estis sub premego de mondpotenco, alivorte, la natura stilo de la lando. La brazila obstino pri ne teno de flanko estas tiel forta, ke la lando neniam formale aliĝis eĉ al la Movado de Nealiancitaj Landoj.


Aliflanke, parto de la maldekstro defendas profundigon de la strategiaj ligoj kun Ĉinio kiel reagon al la usona premo. Tiu sinteno estas racia, ĉar Ĉinio, estante potenco en ascendo, ofertas al Brazilo tion, kion Usono ne plu kapablas provizi al siaj partneroj: perspektivon de estonteco.


Sed tia alproksimiĝo al Ĉinio, por esti sukcesa, devus esti zorge ellaborita laŭ la propra nacia intereso de Brazilo. Ĉinio, sen postuli geopolitikan aliĝon, pretas negoci teknologiajn transdonojn kaj helpi Brazilon aldoni valoron al sia produktado, sed estas Brazilo, kiu devas difini siajn strategion kaj celojn, klare kaj racie, por efektive profiti la ŝancojn, kiujn Ĉinio povas doni al ĝi.


En ĉi tiu delikata momento de nia historio, la datreveno de la diplomatiaj rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio invitas nin pripensi. Estas tempo rememori ĉiujn atingojn de tiu partnereco, kion eblas plibonigi kaj, plej grave, kiuj estos la sekvaj paŝoj de ĉi tiu partnereco.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio