Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Premio Deguĉi 2026 al Kuba Esperanto-Asocio
2026-08-21

La premio Deguĉi por 2026 estas aljuĝita al Kuba Esperanto-Asocio (KEA)Kuba Esperanto-Asocio estis fondita la 16-an de junio 1979 kaj en 2026 festis sian 47-an datrevenon. Dum preskaŭ duonjarcento ĝi evoluigis viglan agadon por instruado kaj disvastigo de Esperanto kaj internacia kunlaboro, konservante fortajn kontaktojn kun la tutmonda Esperanto-komunumo. Unu el ĝiaj plej gravaj atingoj estas la Esperanto-Centro Havano, sidejo de KEA kaj vera hejmo de la kuba Esperanto-movado. La Centro gastigas bibliotekon, libroservon kaj diversajn spacojn por kursoj, kunvenoj kaj kulturaj aranĝoj. Ĝi estas loko, kie kubaj esperantistoj renkontiĝas, lernas, aktivas kaj akceptas eksterlandajn vizitantojn, de kio ekestas aparte grava internacia dimensio: la Centro organizas lingvoinstruadon ankaŭ por eksterlandanoj, interalie pri la hispana lingvo kaj Esperanto. Tio kreas rektajn kontaktojn inter kubanoj kaj homoj el aliaj landoj tiel, ke lingvolernado fariĝas ankaŭ rimedo por konatiĝo kun la loka kulturo kaj Esperanto, subtene al interhoma renkontiĝo kaj internacia amikeco.


KEA ankaŭ havas longan sperton pri organizado de internaciaj Esperanto-eventoj. Inter la gravaj aranĝoj Kubo plej laste gastigis la 95-an Universalan Kongreson de Esperanto kaj la 66-an Internacian Junularan Kongreson en 2010 kaj la 9-an Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto en 2018.


Aparta trajto de la nuna agado de KEA estas ĝia klopodo konservi vivantan komunumon ankaŭ en la malfacilaj cirkonstancoj, kiujn nun travivas Kubo. Krom pludungo de 2 akceptistoj, 2 kuiristoj kaj diversaj instruistoj per siaj propraj rimedoj kaj klopodoj, nuntempe dum siaj sabataj aranĝoj la Asocio komencis proponi al partoprenantoj manĝaĵojn kaj bonkvalitajn pladojn por manĝi surloke aŭ kunporti hejmen. Tiu simpla ideo bone esprimas la spiriton, kiun la Premio Deguĉi celas rekoni: Esperanto kiel lingvo, sed samtempe kiel komunumo kapabla transformi solidarecon en konkretan homan agadon.


La saman filozofion montras la nuna kunlaboro inter KEA kaj UEA por plifortigi la energian sekurecon de la Esperanto-Centro Havano: en junio UEA lanĉis la kampanjon “Verda Energio – per Esperanto, por Kubo”, pere de Fondaĵo Klimato, por kolekti rimedojn por sunenergia sistemo por la Centro. La projekto celas helpi ĝin plu funkcii malgraŭ la oftaj kaj longaj elektropaneoj en la lando.


Per la Premio Deguĉi 2026 UEA rekonas ne unu solan projekton aŭ individuon, sed multjaran kolektivan agadon por Esperanto. La sperto de KEA montras, ke Esperanto povas esti samtempe ilo por edukado, kultura interŝanĝo, internacia amikeco kaj praktika solidareco. Ĝi montras ankaŭ la kapablon de loka Esperanto-komunumo resti aktiva, gastama kaj internacie malfermita eĉ en tre malfacilaj cirkonstancoj. Tio rekte kongruas kun la celoj de UEA.


UEA varme gratulas ĉiujn membrojn de KEA kaj aktivulojn, kaj dankas pro la persista laboro favore al Esperanto, internacia amikeco kaj homa solidareco.


En aprilo Ĉina Esperanto-Ligo donacis al KEA UNESKO-Kurieron kiel riĉigon al la konservo de la asocio.





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio