| Ĉinio plenumis unuafojan surteran reakiron de raketo |
| 2026-08-20 |
Matene de la 19-a de aŭgusto Ĉinio lanĉis la reuzeblan raketon Zhuque-3 Y2 en la Komerca Kosma Noviga Provzono Dongfeng, nordokcidenta Ĉinio.
La unuaetapa parto de la raketo glate alteriĝas sur la difinita loko en la reakirejo. Por Ĉinio, tio estas la unua sukcesa surtera reakiro de la unuaetapa parto de raketo per reuzeblaj alteriĝaj subteniloj, la atingo markas gravan paŝon por la lando en la evoluigo de reuzebla raketa teknologio. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|