Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis kunveno memore al la centa datreveno de naskiĝo de forpasinta ĉina gvidanto Jiang Zemin
2026-08-19

La 17-an de aŭgusto en la Granda Popola Halo de Pekino, okazis solena kunveno memore al la centa datreveno de naskiĝo de la forpasinta ĉina gvidanto Jiang Zemin. Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la kunvenon kaj faris gravan parolon.



Li diris, ke kamarado Jiang Zemin havis gloran kaj bataleman vivon; li sindone, ĝis la lasta spiro, strebis por la nacia suvereneco, popola liberiĝo, nacia prospero kaj popola feliĉo. 


Li diris ankaŭ, ke ĉiuj membroj de la tuta partio, la tuta armeo kaj la tuta popolo de ĉiuj etnogrupoj devas pli firme unuiĝi ĉirkaŭ la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, alte teni la standardon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, kun konfido kaj fervoro, senlace batali por antaŭenigi la fortigon de la lando kaj la revigliĝon de la nacio per ĉinstila modernigo, daŭre krei pli bonan vivon por la ĉina popolo, kaj verki pli grandiozan ĉapitron por la ĉina nacio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio