| AI-aktorino kun reklamprezo de 258 000 juanoj por 60 sekundoj: Kio okazas en la ĉina filmindustrio? |
| 2026-08-17 |
258 000 juanoj, tio estas la plej alta nuna reklamprezo por unu filmeto pli longa ol 60 sekundoj de Fang Taozi, la ĉefaktorino de la AI-produktita mallonga serio La Maldungita Knabino. Por konataj famuloj tia sumo estas kutima, sed Fang Taozi neniam aperis antaŭ filmkamerao. Ŝi ne estas vera homo. Ŝi estas virtuala rolulo kreita per AI. Ŝiaj vizaĝo, voĉo, ĉiutagaj filmetoj kaj afiŝoj en sociaj retejoj... ĉiuj estas generitaj de AI. Post la publikigo de la serio en Douyin meze de 2026, ĝi rapide superis 200 milionojn da spektadoj. Fang Taozi poste daŭrigis sian "vivon" ekster la serio. Ŝi aperas en sociaj retejoj, kunlaboras kun reklamantoj kaj konstante kreskigas sian sekvantaron. Laŭ ĉinaj amaskomunikiloj, unu reklama filmeto de ŝi nun kostas inter 168 000 kaj 258 000 juanoj. Tio vekas interesan demandon: Kiel rolulo, kiu neniam ekzistis en la reala mondo, povas fariĝi tiel valora? Fang Taozi ŝajnas esti nur alia produkto de genera AI. Sed por la filmindustrio ŝi simbolas ion multe pli gravan. La serio mem estas nur la komenco. Post la fino de la rakonto, la rolulo plu kreas ekonomian valoron per sociaj retoj, reklamoj kaj aliaj komercaj agadoj.
Reklamprezo de Fang Taozi kaj bildo el la mallonga serio La Maldungita Knabino Kio jam ŝanĝiĝis antaŭ la apero de AI? Se unu loko plej klare montras la transformiĝon de la ĉina filmindustrio, ĝi estas Hengdian. Dum multaj jaroj oni nomis ĝin la "Orienta Holivudo". Centoj da filmteamoj laboris tie dum la tuta jaro. Produktado de unu filmo ofte daŭris plurajn monatojn kaj postulis centojn da laboristoj kaj milojn da figurantoj. La valoro de la industrio tiam forte dependis de studioj, ekipaĵoj kaj grandaj filmteamoj. Sur la sama strato oni povis vidi aktorojn en vestaĵoj de la dinastio Qin trapasi filmantan trupon pri Ŝanhajo komence de la 20-a jarcento. Veturiloj kun dekoracioj, kostumoj kaj teknikaj ekipaĵoj senĉese veturis. Ĉio servis al unu celo: fini la filmon. Tiu ritmo komencis ŝanĝiĝi kun la rapida kresko de vertikalaj mallongaj serioj. Longaj televidserioj iom post iom cedis lokon al epizodoj de nur unu aŭ du minutoj en apoj kiel Douyin kaj Hongguo. En 2024 la enspezo de la ĉina merkato de mallongaj serioj unuafoje superis la tradician kinan biletvendon. Por Hengdian tio estis klara signo, ke la centro de la filmindustrio komencis moviĝi. Pli kaj pli da modernaj scenejoj aperis: oficejoj, apartamentoj, hospitaloj kaj kafejoj. Ili servis al malgrandaj teamoj de vertikalaj serioj. Dum la unuaj sep monatoj de 2025 Hengdian akceptis pli ol 2 300 tiajn filmteamojn, pli multe ol la antaŭa jaro. Samtempe malpliiĝis la postulo de tradiciaj televidaj kaj kinaj projektoj. Antaŭ kelkaj jaroj oni en Hengdian plej ofte vidis teamojn kun centoj da homoj. Hodiaŭ multaj havas nur kelkdek membrojn. La filmado daŭras tagojn, ne monatojn. Sed tio ankoraŭ ne estas la plej granda ŝanĝo. Laŭ la Ĉina Asocio pri Retaj Dissendaj Servoj, ĉirkaŭ 128 000 mallongaj serioj estis publikigitaj dum la unua kvarono de 2026, kaj pli ol 95% estis generitaj de AI-teknologio. Laŭ DataEye, inter la cent plej popularaj mallongaj serioj en januaro 2026 la proporcio de AI-serioj kun realismaj homaj figuroj kreskis de ĉirkaŭ 7% ĝis 38% en nur unu jaro. Kial AI tiel rapide disvastiĝas en la ĉina filmindustrio? La kostodiferenco estas same evidenta. Produktanto Fang Liqi de mallongaj serioj en Shang'rao diris al China Daily, ke moderna serio filmita kun veraj aktoroj kutime kostas inter 300 000 kaj 400 000 juanoj. AI-versio kostas iom pli ol 100 000 juanojn. Kun tia diferenco AI rapide fariĝis alloga elekto por multaj produktantoj. Sed ili ankoraŭ ne respondas al pli grava demando: se AI nur ŝparas tempon kaj monon, kiel rolulo kiel Fang Taozi povas fariĝi komerca valoraĵo? Kion AI efektive ŝanĝas? Antaŭaj teknologiaj revolucioj plej ofte celis rapidigi produktadon aŭ krei bildojn, kiujn homoj ne povis facile realigi. AI ankaŭ faras tion. Sed ĝia plej profunda influo ne troviĝas en la tekniko mem. Ĝi troviĝas en la valorĉeno de filmo. Antaŭe la vojo estis sufiĉe klara. Oni verkis scenaron, organizis filmteamon, filmis la aktorojn kaj publikigis la verkon. Post la fino de la filmo, la ĉefa valoro restis en aŭtorrajtoj kaj en la famo de la aktoroj. Nun la filmo fariĝis nur la komenco. Antaŭe la industrio produktis filmojn. Hodiaŭ ĝi ĉiam pli celas krei rolulojn, kiuj povas plu "vivi" post la fino de la rakonto. Tia rolulo povas resti aktiva en sociaj retejoj, konstrui komunumon de admirantoj, reklami produktojn, aperi en vivaj elsendoj kaj fariĝi memstara intelekta propraĵo. La valoro ne plu koncentriĝas en kelkaj semajnoj de spektado, sed dum la tuta vivo de la rolulo. Pro tio multaj ĉinaj teknologiaj kompanioj ne nur evoluigas modelojn por generi filmetojn. Ili ankaŭ posedas la platformojn por distribuo kaj komercigo. Nova rolulo povas aperi, atingi milionojn da uzantoj en Douyin kaj preskaŭ tuj eniri la merkatan fazon. Fang Taozi fariĝis valora ne pro tio ke ŝi ne plu apartenas nur al unu filmo, sed fariĝis memstara IP. Wang Gege, la stelulino de vertikalaj serioj, aperis en pli ol cent filmoj kun totalaj spektadoj superis kvin miliardoj da vidoj. Ĉiujare ŝi ludis en preskaŭ sesdek verkoj. Ŝia sukceso spegulas produktmodelon, kiu helpis transformi mallongajn seriojn en industrion kun valoro de pli ol 100 miliardoj da juanoj. Sed ĝuste tiaj aktoroj inter la unuaj sentas la premon de AI. En televida programo en 2026 Wang diris, ke aktoroj havas ĉiam malpli da ebloj elekti scenarojn. Kelkaj teamoj jam provas modelon kun "vera ĉefaktoro kaj AI-generitaj kromaktoroj". Laŭ ŝi, la unuaj trafitaj estos mezrangaj aktoroj, figurantoj kaj tiuj, kiuj ludas ripetajn rolojn. Tamen ŝi ne vidas AI nur kiel rivalon. La teknologio povas helpi forigi malbonkvalitajn scenarojn kaj mallongigi la preparadon. Tiel aktoroj povas pli koncentriĝi pri roloj, kiuj postulas pli profundajn emociojn. "AI povas anstataŭigi ripetajn taskojn, sed ĝi tre malfacile povas anstataŭigi la emocian esprimkapablon de aktoro," ŝi diris. La reĝisorino Li Shaohong havas pli vastan vidpunkton. Laŭ ŝi, AI eble influos la filmindustrion eĉ pli profunde ol la transiro de filmo al cifereca tekniko. En la estonteco filmteamo povus reduktiĝi al malgranda "kreiva cerbo", dum maŝinoj plenumus multajn teknikajn taskojn. Sed la estetikeco kaj la kreivaj decidoj de la reĝisoro restos nepraj. Wang Gege kaj Fang Taozi reprezentas du malsamajn etapojn de la sama transformiĝo. Wang Gege kreskis kune kun la eksplodo de vertikalaj serioj. Fang Taozi naskiĝis en la AI-epoko. La plej grava ŝanĝo do ne estas nur la apero de "cifereca aktorino". Ĝi estas la nova maniero, per kiu filmo plu kreas valoron post sia fino. Tio plej klare montras, ke la valorĉeno de la ĉina filmindustrio estas nun reorganizata. Kio fariĝas pli valora, kiam AI ĉiam pli kapablas? AI kreas paradokson en la filmindustrio. Neniam antaŭe estis tiel rapide kaj malmultekoste produkti filmon. Sed fari verkon, kiun la publiko vere memoras, fariĝas pli malfacile. Kiam la produktokosto malaltiĝas, la nombro de filmoj rapide kreskas. Nun produktantoj parolas pri "enhava manko": estas pli da filmoj, sed malpli da vere originalaj rakontoj. Ankaŭ la platformoj komencis ŝanĝi siajn kriteriojn. Komence oni atendis, ke AI ĉefe pligrandigos la produktadon. Nun la atento iom post iom turniĝas al kvalito. Hongguo, unu el la plej grandaj platformoj por mallongaj serioj en Ĉinio, intensigis la kontroladon de malbonkvalitaj AI-verkoj. Ĝi ankaŭ anoncis subtenon de ĝis 1.5 milionoj da juanoj por projektoj kun zorge preparitaj scenaroj kaj veraj aktoroj. Tion ankaŭ substrekis la reĝisoro Jia Zhangke. Post propra provo fari filmon per AI, li konkludis, ke kino fine restas homa arto. La emocioj de aktoroj, la spirado de la kameraisto kaj la neatenditaj momentoj sur la filmado estas tre malfacile kreeblaj per algoritmo. Antaŭe la plej grandaj investoj ofte iris al studioj, ekipaĵoj kaj specialaj efektoj. Hodiaŭ kreskas la valoro de scenaroj, roluloj kaj intelektaj propraĵoj, kiuj povas plu vivi post la fino de la filmo. Kun tiu ŝanĝo aperas ankaŭ novaj demandoj. Kiu posedas AI-rolulon, kiu reklamas produktojn kaj aperas sur pluraj platformoj? Kiu respondecas, se AI estas trejnita per la bildo aŭ voĉo de vera homo sen permeso? Tial kopirajto, rajto je propra bildo kaj markado de AI-enhavo fariĝas parto de la sama transformiĝo. Kiu venos post Fang Taozi? La novaĵo ne estas nur tio, ke AI povas krei rolulon kiel Fang Taozi. Pli grave, tia rolulo ne finiĝas kun la filmo; ĝi vivas plu en sociaj retejoj, reklamoj kaj retkomerco, ofte pli longe ol sia propra filmo. Tio ankaŭ distingas la ĉinan manieron uzi AI en la filmindustrio. En multaj landoj AI ĉefe helpas en apartaj produktetapoj. En Ĉinio ĝi estas ligita kun distribuaj platformoj, sociaj retoj kaj komercaj sistemoj. Tiel formiĝas kompleta valorĉeno. La teknologio ne funkcias aparte, sed kiel parto de pli vasta ekosistemo. Antaŭ kelkaj jaroj malmultaj homoj imagis, ke rolulo, kiu neniam ekzistis en la reala mondo, povus ricevi reklaman pagon de centmiloj da juanoj. Hodiaŭ tio jam estas realaĵo. Eble post kelkaj jaroj la sumo de 258 000 juanoj ne plu estos la plej diskutata afero. Pli interesa estos alia demando: kiam filmo vere finiĝas — kiam aperas la vortoj "Fino", aŭ kiam ĝia rolulo ĉesas krei valoron? Verkis: Bui Hai Mung Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|