| La arto krei propran vojon: lecionoj de Lazikou |
| 2026-08-11 |
Mi unuafoje informiĝis pri la historia batalo de Lazikou en 2021 dum legado de la libron Ruĝa Stelo super Ĉinio de Edgar Snow. La aŭtoro detale priskribas, kiel la ĉina Ruĝa Armeo, enirinte en la provincon Gansu, troviĝis en mallarĝa ravino, inter klifoj kaj dividante la spacon kun la forta fluo de la rivero Lazikou.
Pentraĵo pri la Ruĝa Armeo apud la aŭtovojo al Lazikou La loko situas en la gubernio Diebu en la tibeta aŭtonoma prefektejo Gannan, kaj la nomo Lazikou en la tibeta lingvo signifas "danĝera ravino". De antikveco, la loko, malgraŭ la kruda tereno, ĉiam estis grava vojo liganta la provincojn Sichuan kaj Gansu. En la gorĝo de Lazikou, kie okazis la fama batalo, la ravino larĝas nur 8 metrojn, kaj mallarĝa ponto estas la sola pasejo. Aliflanke troviĝis militista fortikaĵo ekipita per maŝinpafiloj kaj kontrolata de malamikaj trupoj. Tiel, malmultaj homoj kapablus venki tutan armeon. Reveno ne estis ebla elekto: la Ruĝa Armeo estis ĉirkaŭita, kaj de la fronto kaj de la malantaŭo, sekve la nura solvo estus antaŭeniri, sed ĉiu soldato, kiu provis transiri la ponton, estis mortigita antaŭ ol kompletigi la trapason. La situacio postulis novigan solvon por la atako, kapablan surprizi la malamikon. La Ruĝa Armeo daŭrigis la frontan atakon por distri la soldatojn de Kuomintang, dum elita skipo grimpis la klifojn por la surprizatako, kiu ebligis al la Ruĝa Armeo venki la batalon kaj daŭrigi la marŝon. Kiel mi imagis Lazikou En 2021, kiam mi legis la libron de Snow, mi kutimis imagi la nordokcidenton de Ĉinio kiel vastan dezerton. Mia unua vizito al Gansu en marto de 2023 konfirmis tiun vidon, ĉar ne estis verdo kaj ĉio estis seka. Sed en Pekino, kie mi loĝas, ankaŭ tiel estas: la naturo vintre dormas por reveni vigla por la varma sezono. Mi revenis al Gansu en 2024. Lanzhou estis bela somere, kun la stratoj plenaj je homoj kaj intensa noktovivo ĉirkaŭ la ponto Zhongshan. Sed la sekvantan tagon mi iris norden, transirante Gobion kaj finante la vojaĝon en Dunhuang, antikva krucvojo de la Silka Vojo. Mi profitas la okazon por fari gravan klarigon: Gobio, vorto de mongola deveno, signifas "loko sen akvo" kaj ekster Ĉinio oni kutime nomas ĝin dezerto, sed Gobio fakte estas vasta geografia regiono kun malsamaj niveloj de sekeco, inkluzive de dezertoj, duon-aridaj regionoj kaj eĉ herbejoj. Pro tiu limigita sperto, mi ĉiam imagis Gansu kiel grandan dezerton, kaj efektive granda parto de la provinco havas aridan aŭ duon-aridan pejzaĝon. Legante pri Lazikou, mi imagis pejzaĝon similan al kanjono meze de la dezerto. Komence de ĉi tiu jaro mi revenis al Dunhuang por la Seminario pri la Populariĝo de la Kulturo de Dunhuang, de la Kulturo de Bambuaj Strioj kaj la Internacia Komunikado de la Ĉina Kulturo. En la flugo de Xi'an al Dunhuang, superflugante Gansu, mi vidis tra la fenestro belan montaron, kun neĝokovritaj pintoj, etendiĝanta ĝis kie mia vido atingis. Ĉe la alia flanko de la aviadilo, la pejzaĝo estis dezerto. Tiuj montoj formas la montaron Qilian, kaj la dezerto, kiun mi vidis, estas Gobio. Tio signifas, ke la aviadilo superflugis la Koridoron Hexi, la historian itineron de la Silka Vojo. Lazikou, siavice, ankaŭ situas ĉe la rando de la Qinghai-xizanga Altebenaĵo, sed malproksime de la montaro Qilian. La Lazikou, kiun mi vidis En aprilo de ĉi tiu jaro mi vidis verdan vegetaĵaron kaj pluvon laŭ la belaj pejzaĝoj de suda Gansu, kaj la aŭtovojaĝo inter Minxian kaj Lazikou estis tre interesa pro la transiro inter la Altebenaĵo de Leŭso kaj la Qinghai-xizanga Altebenaĵo. Survoje mi sentis la premoŝanĝon en la oreloj, samkiel okazas, kiam ni vojaĝas per aviadilo, kaj komprenis, ke mi estis en tre alta altitudo: 2 700 metroj laŭ la horloĝo de la juna lokano Renchentso, kiu laboras por la turisma departemento de la gubernio kaj estis mia ĉiĉerono en la Memorigejo pri la Batalo de Lazikou kaj sekve en mia unua vizito al la batalejo.
Renchentso klarigas al mi pri la historia vizito de la Ruĝa Armeo al tiu regiono de Gansu. La pasejo estas vere mallarĝa kaj ĉirkaŭita de krutaj klifoj altaj je proksimume 80 metroj. Meze de la ravino, la rivero fluas rapide. La ponto estas mallarĝa, sed multe malpli ol tiu uzita de la Ruĝa Armeo antaŭ 90 jaroj. Antaŭ la ponto, aliflanke de la rivero, troviĝas la malgranda fortikaĵo uzita por defendi la pasejon. Ŝajnas vere neeble por armeo transiri tiun lokon sen esti trafita de kuglo. Renchentso klarigis al mi, ke la nuna fortikaĵo estas nur rekonstruita imitaĵo de la originalo, kiu estis tute detruita post esti atakita per grenadoj de la soldatoj, kiuj grimpis la klifon. Ŝi ankaŭ montris al mi la lokon, tra kiu la junaj soldatoj estus grimpintaj por atingi la supron. La grupo estis gvidata de 17-jara junulo el la etno Miao, konata kiel Yun Gui Chuan, kiu antaŭ ol aliĝi al la Ruĝa Armeo laboris pri kolektado de herboj kaj ligno en la montoj, fariĝinte lerta grimpisto. Proksime de la batalejo estis konstruita monumento omaĝe al la herooj de tiu batalo. Ĉar multaj turistoj nuntempe vizitas Lazikou, tio kreis ŝancojn por lokaj komercistoj, kiuj tie vendas tipajn produktojn de la regiono, kiel manĝaĵojn, kuracherbojn kaj manartaĵojn. Lazikou, kiun mi sentis Kiam mi revenis al Lazikou en julio, mi devis loĝi en gastejo proksime al la historia batalejo, ĉar mi estis kun film-teamo kaj ni devis filmi frumatene ĉe la batalejo. En la gastejo estis deĵorantaj du junuloj, knabo kaj knabino, ambaŭ 18-jaraj. Mi informiĝis, ke ili estas studentoj pri medicino, kiuj ĵus finis la unan semestron en la universitato kaj revenis al sia ddevenloko pro la studentaj ferioj kaj kaptis la ŝancon labori en la gastejo por enspezi iom da mono. Post vespermanĝo kaj intervjuo kun la gejunuloj, mi iris al la ĉambro por duŝi min kaj dormi. Estis jam preskaŭ la 11-a nokte. Mi vekiĝis je 3:00, ĉar je 3:30 la teamo devis esti jam survoje al Lazikou. La pordego de la gastejo estis ŝlosita, kaj ni devis veki la gejunulojn por malfermi ĝin.
Mi kaj mia teamo laboras frumatene apud la loko, kie okazis la historia batalo de Lazikou. En tiu areo de kruda geografio kaj malproksima de la urba medio, la nokto estas tre malluma. La Ruĝa Armeo tie moviĝis nokte uzante nur torĉojn por iom vidi. Tie, ĉe la bordo de la rivero, mi marŝis kun torĉo en la mano. Per moderna lanterno oni povas vidi malproksimen, sed per torĉo mi povis vidi nur unu-du metrojn ĉirkaŭ mi. Estis neeble vidi proksiman danĝeron, obstaklon aŭ vojon; mi nur povis aŭdi la bruon de la akvo de la rivero apud mi kaj lasi ĝin gvidi min. Krom la malhelo, la grundo tie estas plena je ŝtonoj, iuj rondecaj, kiuj povas faligi homojn, aliaj pintaj, kiuj povas vundi homojn. Eĉ uzante modernajn sportŝuojn, marŝi tie estis malkomforte, kaj mi ne povis iri rapide nek rekte. Je la tagiĝo, mi surmetis sandalojn similajn al tiuj uzitaj de la Ruĝa Armeo, fakte pli malmolaj kaj komfortaj ol tiuj uzitaj de la soldatoj antaŭ naŭ jardekoj. Nokte tre malvarmas, eĉ somere, kaj multaj soldatoj ne havis ŝtrumpojn. La sento paŝi sur la ŝtonoj per tiuj sandaloj estis simila al marŝi nudpiede; je ĉiu paŝo mi sentis, ke la ŝtonoj trapikos miajn piedojn. Sed la Ruĝa Armeo alvenis al Lazikou tiel, sub la nokta mallumo, por ataki. Sur tiu tereno kaj per tiuj sandaloj, sen povi vidi malproksimen, la soldatoj sukcesis marŝi kaj kuri. Lecionoj de Lazikou Kio instigis la Ruĝan Armeon daŭrigi antaŭen, eĉ kun tiom da grandegaj malfacilaĵoj survoje? Kio tenis ĝin unuiĝinta? La kamparanoj de Ĉinio longe estis subpremitaj, sed ili ne ribeliĝis, ĉar mankis al ili organizo, instigo kaj klara celo. Kiam oni donis al ili tion, ili fine povis esplori sian forton kaj uzi ĝin por fari la landon vere aparteni al sia popolo. Mi ne dubas, ke ĉiuj martiroj, kiuj falis dum la Longa Marŝo, estus fieraj vidi, ke dank' al tiu lukto, Ĉinio sukcesis releviĝi, eltiri sian popolon el ekstrema malriĉeco kaj refoje fariĝi mondpotenco. Por Brazilo, kiu troviĝas en stato de profunda indiferenteco kaj polusiĝo, la ĉina sperto memorigas nin, ke eĉ en la plej malfacilaj momentoj, kiam ĉio ŝajnas perdita, la popola lukto tamen havas kondiĉojn por trovi vojon kaj daŭre antaŭeniri. La grava afero estas neniam rezigni.
La historia batalloko de Lazikou Lazikou ankaŭ igis min pripensi la memkontentecon, kiu kondukas homojn akcepti vivon sub subpremado. Estas pli oportune submetiĝi al maljusteco kaj ekspluatado ol preni armilojn kaj marŝi 2 500 kilometrojn riskante la vivon, sed, se la kamparanoj de Ĉinio ne estus farintaj tion, ili ne estus sukcesintaj prosperi kaj liberiĝi de malriĉeco. Sed la plej granda leciono estas, ke kiam la tradicia vojo por transiri Lazikou estis fermita, venis Yun Gui Chuan kaj malfermis la vojon, surprizante la malamikon kaj permesante pluan marŝadon. Ni ĉiam povas krei nian propran vojon. Verkis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|