Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pekino elektita kiel UNESKO-UIA Monda Ĉefurbo de Arkitekturo por 2029
2026-08-11

La 5-an de aŭgusto UNESKO anoncis, ke Pekino estis elektita kiel UNESKO-UIA (Internacia Unio de Arkitektoj) Monda Ĉefurbo de Arkitekturo 2029.


Malpermesita Urbo(la Imperiestra Palaco de Pekino)


La nomumo okazis laŭ rekomendo de la Komuna Komitato por la Monda Ĉefurbo de Arkitekturo, programo kunstarigita de UNESKO kaj UIA por agnoski la transformigan rolon de arkitekturo, urba planado, kulturo kaj heredaĵo en antaŭenigado de daŭripova urba evoluo. Ĉiun trian jaron, UNESKO nomumas la gastigantan urbon de UIA-Monda Kongreso kiel UNESKO-UIA Monda Ĉefurbo de Arkitekturo.


Nacia Stadiono


Laŭ UNESKO, Pekino estis elektita pro "escepta kapablo kunigi unu el la plej riĉaj arkitekturaj heredaĵoj de la mondo kun antaŭrigarda vizio de daŭripova urba evoluo".


"Ĝia historia urba strukturo, sukcesaj renovigaj projektoj kaj vigla arkitektura kulturo montras, kiel heredaĵo, novigo kaj komunuma vivo povas reciproke fortigi unu la alian en formado de rezistemaj kaj loĝeblaj urboj," deklaris UNESKO en gazetara komuniko.


Pekina Biblioteko


Antaŭrigardante al Pekino 2029, la ĝenerala direktoro de UNESKO Khaled El-Enany esprimis en la gazetara komuniko konfidon pri tio, ke la eksterordinara arkitektura heredaĵo de la urbo, ĝia dinamika urba transformiĝo kaj ĝia vizio orientita al estonteco inspiros novan internacian dialogon pri la povo de arkitekturo en plibonigado de la vivo de homoj kaj en protektado de komuna heredaĵo por estontaj generacioj.


Esperantigis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Beijing Service





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio