Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: okulfrapa frukto de protektado al sovaĝaj birdoj
2026-08-06

de Gao Le kaj Ye Jing


En la lastaj jaroj, pli kaj pli da raraj birdoj elektas la urbon Xi'an de la provinco Shaanxi de Ĉinio, ĉar ili vidis la ekologian ŝanĝiĝon de ĉi tiu loko.


La urbo Xi'an konscie plenumas la decidojn de la registaro kaj plifortigas la specialan agadon por protekti sovaĝajn birdojn. La urbo sisteme efektivigas la "tri-jaran agadplanon por protekti sovaĝajn birdojn". Oni starigis liston de la taskoj, dividis ilin en 29 detalajn taskojn kaj 56 rimedojn. Ĝis nun, 52 el ili estas kompletigitaj, kaj la ceteraj 4 estas enorde plenumataj. Oni ankaŭ establis sistemon de trimonata inspektado por birdoprotektado, fokusante sur gravaj vivejoj, migraj itineroj kaj vintropasigaj regionoj. Entute oni organizis pli ol 700 komunajn inspektadojn, kun partopreno de pli ol 12 900 personoj.


Krome, ankaŭ diskonigado samtempe progresas. Ekde ĉi tiu jaro, oni okazigis pli ol 1 000 diversajn aktivadojn, ekzemple birdobservajn konkursojn, specialajn prelegojn kaj ekspoziciojn de kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj. Oni disdonis pli ol 180 000 ekzemplerojn de bird-identigaj manlibroj kaj folioj. Sub la temoj kiel "Tago de Sovaĝaj Bestoj kaj Plantoj" kaj "Semajno de Amo al Birdoj", oni starigis specialajn sekciojn por averti kaj diskonigi. La denunc-sistemo estis malfermita, celante gvidi publikan partoprenon en kontrolado pri krimoj.


Xi'an daŭre efektivigos la "tri-jaran agadplanon por protekti sovaĝajn birdojn", profundigos diskonigadon por formi komunan konsenton. Oni plu plenumos sciencan popularigon pri birdoj, daŭrigos la publikigon de gravaj kazoj, plenumos la respondecon "kiu plenumas la leĝon, tiu diskonigas la leĝon", kaj senĉese plialtigos publikan konscion kaj iniciatemon pri protektado.


Xi'an, kun pli firma decidemo kaj pli fortaj rimedoj, gardos ĉiun flugantan birdon kaj desegnos belan bildon de harmonio inter homo kaj naturo.





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio