| Lanĉiĝis Esperanta versio de "Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion: Origino kaj Nuntempa Signifo de Ĉina Filozofio" en la 111a UK |
| 2026-08-05 |
osttagmeze de la 2-a de aŭgusto, okaze de la "Esperanto kaj Ĉinio" dum la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graz, Aŭstrio, lanĉiĝis la Esperanta versio de "Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion: Origino kaj Nuntempa Signifo de Ĉina Filozofio". Ĉe la evento ĉeestis Yu Tao, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG) kaj komitatano A de UEA; SO Jinsu, vicprezidanto de UEA; Gong Xiaofeng kaj François Jacomot, membroj de la estraro de UEA; Yang Jianping, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj direktoro de la Ĉina Azia-Pacifika Centro de ĈIKG; Huang Xiaolong, prezidanto de la Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio; Alexandra Madella, vicprezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj; kaj Leopold Pötz, reprezentanto de la loka kongresa komitato de Graz.
Yang Jianping prezentas la Esperantan version de "Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion: Origino kaj Nuntempa Signifo de Ĉina Filozofio" Yang Jianping oficiale anoncis la aperon de la Esperanta versio de "Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion: Origino kaj Nuntempa Signifo de Ĉina Filozofio". Li diris, ke la serio "Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion" estas aŭtoritata kaj populara legaĵo, kiu helpas al la internacia komunumo kompreni la vojon de Ĉinio, la ĉinan kulturon kaj la ĉinajn ideojn. Inter ili, "Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion: Origino kaj Nuntempa Signifo de Ĉina Filozofio" nun haveblas en 15 lingvaj versioj. La nove elbakia Esperantlingva eldono estas grava aldono al la multlingva familio de tiu ĉi libro. Li emfazis, ke utiligi Esperanton por disvastigi la ĉinajn civilizaciajn ideojn, kiuj havas profundan historian bazon, estas samtempe kaj plenumo de la origina misio de Esperanto — nome la serĉado de egaleco, inkluziveco kaj homara solidareco — kaj ankaŭ noviga komunikada praktiko, kiu pere de tiu ĉi neŭtrala internacia lingvo transdonas al la tutmonda publiko la spiritan esencon de la ĉina civilizacio.
La serio "Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion" estas ŝlosila publika scioprodukto de internacia komunikado kreita de la Ĉina Internacia Komunika Grupo, kaj estas rigardata kiel "punkto de ekiro por ke la mondo komprenu Ĉinion en la nova epoko". Ĝis nun ĝi haveblas en 20 lingvaj versioj kaj estas distribuata en pli ol 50 landoj. La Esperanta eldono de "Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion: Origino kaj Nuntempa Signifo de Ĉina Filozofio", eldonita de la Novmonda Eldonejo (New World Press), plue riĉigas la Esperantan bibliotekon kaj provizas gravajn legomaterialojn al esperantistoj tra la tuta mondo por kompreni la valor-konceptojn de nuntempa Ĉinio. Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|