Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dorlotbestoj kaj ŝanĝiĝo de moderna familio en Ĉinio
2026-08-05

Dum semajnfino en komerca centro en Pekino, juna virino puŝas infanĉareton tra la homamaso. Sed en la ĉareto ne troviĝas bebo, sed adorinda kato. Ne malproksime, kukvendejo preparas naskiĝtagan kukon por hundo, dum proksima bestkuracejo estas preskaŭ plene rezervita dum la semajnfino. Tiaj scenoj hodiaŭ ne plu estas nekutimaj en ĉinaj urboj. Antaŭ nur ĉirkaŭ unu jardeko, malmultaj homoj povus imagi, ke hundoj kaj katoj havos tiel gravan lokon en la familia vivo. Malantaŭ la rapida disvolviĝo de la kulturo de dorlotbestoj troviĝas ne nur merkato kun valoro de centoj da miliardoj da juanoj, sed ankaŭ ŝanĝiĝanta maniero, laŭ kiu ĉinoj komprenas familion, kunulecon kaj feliĉon.


Vaganta kato en la Centra Universitato pri Financo kaj Ekonomiko


Ne nur bestoj, sed familianoj


Dum granda parto de la historio, hundoj kaj katoj en Ĉinio estis ĉefe bredataj pro praktikaj kialoj: hundoj gardis domojn, dum katoj kaptis musojn. Trakti ilin kiel familianoj tiam ne estis ofta. La ŝanĝo komenciĝis kun rapida urbaniĝo kaj la kresko de la meza klaso. Kiam la vivnivelo pliboniĝis, pli kaj pli da familioj komencis teni hundojn kaj katojn ne por laboro, sed por kunuleco.


Tiu ŝanĝo klare videblas ankaŭ en la lingvo. Esprimoj kiel "vilaj infanoj", "kata patro", "hunda patrino" fariĝis oftaj en sociaj retejoj kaj en la ĉiutaga vivo. Multaj posedantoj organizas naskiĝtagojn por siaj dorlotbestoj, aĉetas asekurojn, faras regulajn sanekzamenojn, kaj eĉ preparas funebrajn servojn por ili post ilia morto. Kiam dorlotbestoj estas nomataj "infanoj", tio ne temas nur pri nova maniero nomi ilin. Ĝi montras pli profundan ŝanĝon: homoj redefinas la signifon de familio.


Wang, juna virino loĝanta en Pekino, adoptis sian unuan katon, post kiam ŝi forlasis la loĝejon de sia laborejo kaj komencis vivi sola. La silenta apartamento igis ŝin senti solecon, sed la kato iom post iom fariĝis ŝia ĉiutaga kunulo. Ĉiumatene antaŭ laboro ŝi salutas ĝin, kaj ĉiuvespere post reveno hejmen ŝi unue prenas ĝin en siajn brakojn kaj sidiĝas kun ĝi sur la sofo. "Pro ĝi mia vivo fariĝis pli interesa. Ĉiumatene, kiam mi vekiĝas kaj vidas ĝin kuŝanta apud mia lito kvazaŭ ĝi gardus min, mi sentas min tre feliĉa", ŝi diris. La sperto de Wang estas ankaŭ la sperto de multaj junaj ĉinoj: dorlotbestoj ne nur loĝas en la sama hejmo kun homoj, sed vere partoprenas en ilia ĉiutaga vivo kaj emocia mondo.


La du katoj de s-ino Wang: Luna (maldekstre) kaj Doudou (dekstre) (Fotita de Wang)


Kial ĝuste nun?


Se oni nur rigardas la kreskon de la dorlotbesta merkato, oni povus pensi, ke la ĉefa kialo estas simple la pliiĝo de vivnivelo. Sed enspezoj nur kreas la kondiĉojn. La pli profunda kialo troviĝas en la ŝanĝiĝanta familia strukturo kaj urba vivmaniero. Ĉinaj familioj fariĝas pli malgrandaj. Multaj junuloj geedziĝas pli malfrue, vivas solaj aŭ elektas ne havi infanojn. Laŭ raporto de Goldman Sachs, en 2024 la nombro de dorlotbestoj en Ĉinio jam superis la nombron de infanoj, kaj ĝis 2030 ĝi povus esti preskaŭ duobla. Tio ne signifas, ke dorlotbestoj anstataŭas infanojn. Ĝi montras, ke la formoj de familio kaj la bezono de kunuleco fariĝas pli diversaj.


Kun la progreso de urbaniĝo, pli kaj pli da junuloj vivas solaj en malgrandaj apartamentoj kaj pasigas grandan parton de sia tempo ĉe laboro. Post longa labortago, la unua "persono", kiu atendas ilin ĉe la pordo, foje ne estas familiano, sed kato aŭ hundo. Tiu ĉi konstanta ĉeesto igas dorlotbestojn grava parto de la emocia vivo. Tiu tendenco ankaŭ rilatas al la disvolviĝo de la tiel nomata "emocia ekonomio". Se antaŭe konsumado ĉefe celis materialajn bezonojn, hodiaŭ multaj junuloj pretas elspezi monon por spertoj, kiuj alportas ripozon, ligon kun aliaj kaj emocian ekvilibron. De vojaĝoj kaj koncertoj ĝis dorlotbestaj servoj, la komuna punkto estas la emocia valoro, kiun ili donas.


Dum vojaĝoj, mi multfoje renkontiĝas kun hundoj, kiuj vojaĝas kune kun siaj mastroj.


La fakto, ke dorlotbestoj estas traktataj kiel familianoj, videblas ankaŭ en ilia sanprizorgo. Laŭ bestkuracisto Zhang Hongxin, posedantoj iom post iom ŝanĝas sian konduton: de kuracado post malsaniĝo al antaŭzorgo. Vakcinado, kontraŭparazita prizorgo kaj regulaj sanekzamenoj fariĝis ĉiam pli oftaj, precipe inter junaj urbaj posedantoj. La postulo je altnivelaj bestkuracaj servoj ankaŭ rapide kreskas. Pli da posedantoj elektas precizan diagnozon per bildigaj teknikoj, kompleksajn operaciojn aŭ longtempan kuracadon. Se grava malsano povas postuli milojn aŭ eĉ dekmilojn da juanoj. La fakto, ke multaj homoj akceptas tiajn elspezojn, montras gravan ŝanĝon: dorlotbestoj ne plu estas konsiderataj facile anstataŭeblaj posedaĵoj, sed vivantaj estaĵoj bezonantaj zorgon kaj protekton.


Alia rimarkinda ŝanĝo estas la kreskanta populareco de katoj kompare kun hundoj. Laŭ la Ĉina Blanka Libro pri Dorlotbesta Industrio de 2025, en urbaj regionoj Ĉinio havas ĉirkaŭ 72.9 milionojn da dorlotataj katoj, multe pli ol 53.4 milionoj da hundoj. Tiu elekto estas proksime ligita al la urba vivmedio. Katoj pli bone adaptiĝas al malgrandaj apartamentoj, ne bezonas ĉiutagan promenigon kaj estas malpli tuŝitaj de la pli striktaj reguloj pri hunda bredado en multaj urboj. La fakto, ke katoj superas hundojn laŭ nombro, do ne estas nur ŝanĝo de prefero. Ĝi montras, ke la loĝspaco kaj la ritmo de urba vivo influas la elektojn de homoj. Se hundoj iam estis ligitaj kun domoj kun kortoj, hodiaŭ katoj fariĝis ofta bildo en la apartamentoj de la grandaj ĉinaj urboj.


Dorlotbestoj ŝanĝas la familian vivon


Kiam dorlotbestoj fariĝis familianoj, ankaŭ la ĉiutaga vivo de homoj komencas ŝanĝiĝi. Pli kaj pli da homoj konsideras siajn dorlotbestojn, kiam ili elektas loĝejon, planas vojaĝojn aŭ aranĝas sian labortempon. Servoj kiel dorlotbestaj hoteloj, hejma prizorgado kaj transportado de bestoj rapide disvolviĝas por respondi al novaj bezonoj. Por multaj familioj, elspezoj por dorlotbestoj jam fariĝis regula parto de la familia buĝeto, simile al elspezoj por sano aŭ distro. Laŭ la Ĉina Blanka Libro pri Dorlotbesta Industrio de 2025, la konsuma merkato de hundoj kaj katoj en urbaj regionoj atingis ĉirkaŭ 312.6 miliardojn da juanoj.


Tamen, la signifo de tiu nombro ne kuŝas nur en la grandeco de la merkato. Ĝi montras ŝanĝon en la maniero, kiel homoj elektas elspezi sian monon. Se antaŭe la familia buĝeto ĉefe estis uzata por loĝejo aŭ longdaŭraj havaĵoj, hodiaŭ pli kaj pli da homoj pretas investi en spertoj, kiuj alportas emocian ligon kaj internan ekvilibron. Kiel bestkuracisto Zhang Hongxin rimarkis, la disvolviĝo de la dorlotbesta merkato ne nur devenas de la kresko de la nombro de posedantoj, sed ankaŭ de tio, ke posedantoj pretas pli multe investi en la sano kaj vivkvalito de siaj bestoj. Tio montras gravan ŝanĝon en la pensmaniero: dorlotbestoj ne plu estas simple anstataŭigeblaj objektoj, sed vivantaj estaĵoj bezonantaj longtempan zorgadon. La dorlotbesta merkato ne kreis la ŝanĝon de la familio; male, la ŝanĝo de la familio kreis la dorlotbestan merkaton.


Kata kafejo en la urbo Weihai


Alia karakterizaĵo de Ĉinio estas la kombino inter dorlotbesta kulturo, sociaj retoj kaj elektronika komerco. Sur platformoj kiel Douyin kaj Xiaohongshu, multaj kontoj pri hundoj kaj katoj havas milionojn da sekvantoj, kreante tiel nomatan "ekonomion de dorlotbestaj influantoj". Tendenco, kiu komenciĝas en la interreto, povas rapide disvastiĝi kaj fariĝi reala komerca ŝanco. "Lao Feng Yang" estas tipa ekzemplo. Post reveno al sia hejmloko en la provinco Sichuan, li komencis savi forlasitajn hundojn kaj katojn kaj registri sian ĉiutagan vivon kun ili en sociaj retoj. La simplaj filmetoj pri bestoj kaj homa zorgo altiris pli ol 14 milionojn da sekvantoj en diversaj platformoj. Per tiu populareco, li komencis vendi lokajn agrikulturajn produktojn kaj dorlotbestajn varojn per rektaj elsendoj. Nur en la unua duono de 2025, la enspezo de tiuj elsendoj superis 61 milionojn da juanoj, samtempe kreante laborpostenojn por pli ol 300 lokaj loĝantoj. El rakonto pri savo de bestoj naskiĝis modelo, kiu kunigas sociajn retejojn, elektronikan komercon kaj kamparan disvolviĝon. Tio estas ankaŭ karakterizaĵo de la ĉina cifereca ekonomio: reta komunumo povas rapide krei realajn ekonomiajn kaj sociajn valorojn.


Amo ĉiam iras kune kun respondeco


La rapida disvolviĝo de la dorlotbesta kulturo ankaŭ alportas novajn defiojn. Dum pli kaj pli da familioj traktas hundojn kaj katojn kiel familianojn, ĉinaj urboj ankoraŭ alfrontas la problemon de forlasitaj bestoj kaj kreskanta nombro de vagantaj katoj. Dum la jaroj de mia vivo en Ĉinio, preskaŭ en ĉiu urbo mi renkontis vagantajn katojn. Sed kio impresis min estas, ke en multaj lernejoj, loĝkvartaloj kaj parkoj, ĉiam troviĝas homoj, kiuj silente metas manĝaĵon kaj akvon por ili kaj zorgas pri ilia vivo. Nun multaj sociaj organizoj kaj volontuloj efektivigas programojn TNR (kapti→steriligi→redoni al la medio) por regi la nombron de vagantaj katoj. Kelkaj lokaj administracioj ankaŭ pliigas edukadon pri respondeca dorlotbesta prizorgado kaj plibonigas regulojn pri administrado de kunulbestoj. Tamen, laŭ bestkuracisto Zhang Hongxin, bestkuracejoj ankoraŭ ofte renkontas kazojn, en kiuj posedantoj asertas, ke ilia malsana dorlotbesto estas trovita vaganta besto, por eviti pluan respondecon pri kuracado. Tio montras, ke kune kun la kresko de la dorlotbesta kulturo, la respondeco de posedantoj restas grava temo.


Vaganta kato en la urbo Hangzhou


Aliflanke, ne ĉiuj disiĝoj inter homoj kaj dorlotbestoj devenas de nerespondeco. Wang, la junulino en Pekino, kiu iam adoptis du katojn, devis transdoni ilin al amikoj, post kiam ŝi estis diagnozita kun grava alergio al kataj haŭtpartikloj. Post pluraj monatoj de kuracado sen signifa pliboniĝo, ŝi devis akcepti tiun malfacilan decidon. La sperto de Wang montras, ke amo foje ne signifas nur resti kune. Ĝi ankaŭ signifas elekti la plej bonan solvon por la besto, kiam oni mem ne plu kapablas bone zorgi ĝin. La matureco de dorlotbesta kulturo do ne mezuriĝas nur per la nombro de bestoj aŭ la grandeco de la merkato. Pli grave estas la respondeco de posedantoj kaj la klopodo konstrui harmonian kunvivadon inter homoj kaj bestoj.


La infanĉareto kun kato en komerca centro eble surprizus multajn homojn antaŭ dek jaroj. Hodiaŭ ĝi estas nur ordinara parto de la urba vivo en Ĉinio. Tiu ŝanĝo ne temas nur pri hundoj kaj katoj. Ĝi montras, kiel la ĉina socio redefinas familion, kunulecon kaj feliĉon en la moderna epoko.


Verkis kaj fotis: Bui Hai Mung





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio