| Friedensreich Hundertwasser, "Gaudí el Aŭstrio" |
| 2026-08-05 |
Friedensreich Hundertwasser estis unu el la plej grandaj artistoj de Vieno fine de la 20-a jarcento, kaj estas ofte nomata "Gaudí el Aŭstrio". Hundertwasser amis spiralojn kun mildaj kurboj kaj akvon, kiu fluas libere laŭ sia propra volo. Li malamis simetrion kaj rektajn liniojn. En liaj artaĵoj regas helaj koloroj kaj kurbaj linioj, kune kun infana senartifikeco kaj sovaĝa fantazio.
Antoni Gaudí estis majstro de la kataluna modernisma arkitekturo en Hispanio. Sep el liaj konstruaĵoj en Barcelono estas enlistigitaj kiel mondaj kulturheredaĵoj de UNESKO, inkluzive de liaj majstraĵoj -- la Sankta Familio kaj Casa Milà. Kvankam Antoni Gaudí kaj Hundertwasser vivis en malsamaj tempoj kaj malsamaj landoj, iliaj verkoj ofte estas komparataj. Iliaj konstruaĵoj aspektas kiel organismoj kreskintaj el la naturo, plenaj je miriga imagopovo. Ambaŭ estas radikalaj ribeloj kontraŭ rektaj linioj, kaj ambaŭ amas la naturon kaj ekstreme uzas kolorojn. Gaudí opiniis, ke "rektaj linioj apartenas al la homaro, kaj kurboj apartenas al Dio", dum Hundertwasser pli akre deklaris, ke "rektaj linioj estas iloj de diablo". En iliaj verkoj preskaŭ ne troviĝas rigidaj linioj; kaj ilin anstataŭas vigle moviĝemaj kurboj, arkoj kaj spiraloj. Ili ambaŭ kontraŭis la frostajn, regulajn konstruaĵojn alportitajn de industriigo. Gaudí ĉerpis formojn kaj strukturojn el bestoj kaj plantoj de la naturo. Hundertwasser iris eĉ plu, konsiderante naturajn elementojn, precipe arbojn, kiel nedisigeblan parton de konstruaĵo, kaj proponis la ideon de "luantaj arboj", igante la konstruaĵon vera ujo por kunvivado de homaro kaj la naturo.
Ambaŭ lertas en uzado de buntaj ceramikaj fragmentoj, kaheloj kaj aliaj materialoj por ornami konstruaĵajn surfacojn, kreante viglajn kaj brilajn vidajn efikojn, kontraŭstarante monotonecon kaj palon de moderna arkitekturo. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|