| Esperanto kaj Ĉinio: leciono pri la ĉina mondkoncepto |
| 2026-08-04 |
Mia unua vojaĝo al Azio okazis en 2012, kiam mi iris al Hanojo, Vjetnamio, por partopreni la 97-an Universalan Kongreson de Esperanto (UK) kaj la 68-an Mondan Kongreson de Esperantista Junularo (IJK), ambaŭ en la sama urbo. Dum la UK, unu aktivaĵo altiris mian atenton: Ĉina Tago. Mi miris, ĉar ne estis similaj eventoj de aliaj landoj. La sekvan jaron, en Rejkjaviko, Islando, la Ĉina Tago denove estis en la programo. Kaj en 2014, kiam la kongreso okazis en Bonaero, Argentino, ĝi denove okazis. Esplorante, mi malkovris, ke temas pri memregata aktivaĵo iniciatinta de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj regule okazanta ekde 2009, kun la celo antaŭenigi la ĉinan kulturon kaj kulturajn interŝanĝojn kun la lando.
Esperantistoj pozas por komuna foto okaze de la programero Esperanto kaj Ĉinio, dum UK en Graz, Aŭstrio. Fine de 2015 mi venis al Ĉinio por labori en la redaktejo de El Popola Ĉinio, en la sama konstruaĵo kie funkcias la Ĉina Esperanto-Ligo, kaj de tiam mi ĉiujare sekvas la preparadon por tiu ĉi aktivaĵo, kies nomo nun ŝanĝiĝis al "Esperanto kaj Ĉinio". Dum mi verkas ĉi tiun tekston, okazas en Graz, Aŭstrio, la ĉijara UK. Esperanto kaj Ĉinio okazis dimanĉe, la 2-an de aŭgusto. Ĉina Esperanto-Ligo profitis la kongreson, kiu kunvenigas unufoje jare esperantistojn el ĉiuj anguloj de la mondo, por realigi la lanĉan ceremonion de la Esperanta traduko de la libro "Origino kaj Nuntempa Signifo de Ĉina Filozofio", el la serio "Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion", eldonita de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG). Ĉu tio ne estas saĝa ideo? Unu el la plej grandaj malfacilaĵoj alfrontataj de Esperantaj eldonejoj estas atingigi la libron al legantoj, kiuj estas disigitaj tra la mondo, konsiderante, ke internacia ekspedo estas multekosta. La ĉinoj, lanĉante la libron dum la kongreso, profitas la solan okazon de la jaro, kiam pli ol mil eblaj legantoj el dekoj da landoj estas tie kune. La UK estas ankaŭ rara okazo, kiam reprezentantoj de Esperantaj eldonejoj kaj librovendejoj el la tuta mondo renkontiĝas kaj faras negocojn. Pluraj libroservoj aĉetas librojn ĉe la UK por revendi ilin en aliaj landoj. Tio plifortigas la efikon de la lanĉo de tiu verko dum la kongreso: la librovendistoj ekscias pri nova eldonaĵo kaj tuj aĉetas ĝin, sekve la verko iras al la bretoj de libroservoj en aliaj landoj, permesante, ke ankaŭ tiuj, kiuj ne ĉeestis la UK-n, havu facilan aliron al la publikaĵoj. Sed tiu ĉi aktivaĵo estas multe pli ol tio: dum preskaŭ du jardekoj, la Ĉina Tago/ Esperanto kaj Ĉinio ofertis al la publiko diversajn agadojn, de prelegoj ĝis fotografiaj ekspozicioj, de artaj prezentoj ĝis mergaj spertoj pri la nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio, kiel paper-tranĉado kaj kaligrafio. Esperanto en Ĉinio La alveno de Esperanto al Ĉinio okazis ĉirkaŭ 1900, pere de rusaj laboristoj loĝantaj en nordorienta Ĉinio kaj de ĉinaj junuloj, kiuj studis en Francio aŭ Japanio. La lingvo de Zamenhof rapide ricevis subtenon de influaj intelektuloj, kiel la verkistoj Lu Xun kaj Bakin, kaj la edukisto Cai Yuanpei. Inter la unuaj ĉinoj, kiuj lernis la internacian lingvon, la plimulto estis anarkiistoj, kiuj vidis Esperanton kiel manieron antaŭenigi internaciismon kaj faciligi komunikadon inter laboristoj de malsamaj landoj, kontraŭbatali imperiismon kaj naciismon, kaj disvastigi revoluciajn ideojn. Esperanto estis alte taksata de la plimulto de la partoprenantoj de la Novkultura Movado (1915-1923), kiu defendis la rompon kun diversaj aspektoj de la konfucea tradicio por modernigi Ĉinion per scienco, popularigo de edukado kaj malfermiĝo de la lando al la mondo. Ilia koncepto de malfermiĝo tute ne temas pri submetiĝo al fremda hegemonio. Male, ĝi havis la jenajn celojn: lerni de la landoj pli progresintaj en scienco kaj teknologio, profundigi interŝanĝojn kun eksterlando, rompi kulturan izolitecon, kaj antaŭenigi internaciismon kaj egalecon en internaciaj rilatoj. Tiel, Esperanto enradikiĝis en Ĉinio ene de la kadro de la ideoj de la Movado por Nova Kulturo, estante komprenata kiel esprimo de racieco kaj moderneco, ilo de internaciismo, rimedo por demokratigi komunikadon inter popoloj kaj helpa ilo por edukado kaj scienco. Nuntempe, ekster Ĉinio, la lingvo pluvivas danke al sendependaj komunumoj kaj asocioj, volontulaj iniciatoj kaj internaciaj renkontiĝoj, estante rigardata de la plimulto de la homoj kiel ŝatokupo aŭ kiel elemento de marĝena kulturo. En Ĉinio, male, asocioj de Esperanto, publikaĵoj kaj kulturaj agadoj ligitaj al la lingvo ĝuas ŝtatan subtenon. Tiel, dum en la plimulto de landoj Esperanto dependas grandparte de la iniciatemo de siaj parolantoj, en Ĉinio ĝia daŭrigo rezultas el la kombino de la engaĝiĝo de lokaj esperantistoj kaj oficiala subteno, kiu venas jam de la fruaj tagoj de la Ĉina Popola Respubliko. Avantaĝoj longdaŭraj La Ĉina Popola Respubliko estis fondita en 1949, la revuo El Popola Ĉinio en 1950, kaj la Ĉina Esperanto-Ligo en 1951. La Ĉina Esperanto-Ligo nun celebras, dum la kongreso en Graz, sian 75-an datrevenon per ekspozicio, kiu rakontas ĝian historion. Ĉirkaŭ la turno de la jarmilo, El Popola Ĉinio ĉesis esti eldonata papere kaj debutis en interreto. Yu Tao, vicprezidanto de CICG, en sia parolado dum la programero Esperanto kaj Ĉinio de la ĉijara UK, atentigis la ĉeestantojn pri tio, ke El Popola Ĉinio ĉiam estis konsiderata "la plej bela revuo en la esperantista mondo". Antaŭ dek jaroj, intervjuante Luiz Fernando Dias Pita, profesoro pri latina lingvo ĉe la Ŝtata Universitato de Rio-de-Ĵanejro kaj membro de la Akademio de Esperanto, mi aŭdis de li la samon. Pita interesiĝis pri Esperanto dum vizito al ekspozicio pri la lingvo en biblioteko, en 1983, kaj la publikaĵo, kiu plej altiris lian atenton, estis ĝuste El Popola Ĉinio: "Dum la aliaj estis nigre-blankaj, ĝi estis tute kolora, kun multaj fotoj kaj presita sur altkvalita papero." Investante en tiu publikaĵo kaj en tiu niĉo de la merkato, Ĉinio fariĝis ekzemplo de eldona elstareco kaj altkvalitaj publikaĵoj en niĉo, kie ĝi kapablis pruvi sin konkurenciva, eĉ en epoko, kiam la plimulto de ĝiaj eksportaĵoj estis nekapablaj konkuri, laŭ kvalito, kun siaj eksterlandaj rivaloj. Investante en Esperanto, Ĉinio investis en sia propra internacia bildo kaj fariĝis monda referenco en iu kampo. Tiu historia elstareco de El Popola Ĉinio, siavice, kune kun la ŝtata subteno kaj la fakto, ke ĝi havas profesian teamon de Esperantaj tradukistoj kaj redaktistoj, ebligis la subskribon, en 2020, de interkonsento kun UNESKO por eldoni la esperantan version de "UNESKO-Kuriero", kaj en cifereca kaj en papera formoj. Estis ankaŭ danke al Esperanto, ke mi aliris la unuajn ĉinajn librojn, kiujn mi legis, preskaŭ jardekon antaŭ ol mia translokiĝo al Pekino. La Esperanta komunumo ja ne estas tiom granda, sed ĝi elstaras laŭ kapablo disvastigi informojn tra la mondo: kion mi lernis legante la ĉinan literaturon kaj filozofion, iel fariĝis temo de konversacioj kun amikoj kaj influis miajn akademiajn verkojn. Hodiaŭ mi tradukas kaj revizias ĉinajn librojn celantajn la brazilan kaj la Esperantan komunumojn. Kaj ĉio ĉi komenciĝis, kiam mi decidis lerni Esperanton. Esperanto kaj Ĉinio en Graz Sub la temo "Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo", la UK de ĉi tiu jaro respondas al la iniciato de UN deklari 2026 kiel Internacian Jaron de Volontuloj por Daŭripova Evoluigo. Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu organizas la kongreso, havas konsultajn rilatojn kun UNESKO ekde 1954, kiam la Ĝenerala Konferenco de UNESKO aprobis rezolucion agnoskantan la rezultojn atingitajn de Esperanto en antaŭenigado de kulturaj interŝanĝoj. En 1998, UEA akiris specialan konsultan statuson ĉe ECOSOC, la ĉefa formala mekanismo de partopreno de ne-registaraj organizaĵoj en la ekonomiaj kaj sociaj agadoj de UN, estante la sola el tiuj organizaĵoj, kiu agas specife por defendo de lingva diverseco kaj protekto de minoritataj lingvoj kaj kulturoj. Estas okulfrapa la fakto, ke kaj Ĉinio kaj la Esperanta movado, kompare kun ceteraj landoj kaj sociaj movadoj, pli alte taksas kaj subtenas al UN kaj UNESKO. Klarigo por tio nur povas esti la fakto, ke tiuj du institucioj estas tiuj, kiuj plej bone reprezentas la idealon de antaŭenigo de internaciismo kaj egaleco inter landoj, principoj karaj al kaj la Esperanta komunumo kaj la ĉina popolo. En sia parolado, Yu Tao emfazis, ke "ĉinaj kaj alilandaj esperantisto-volontuloj, generacio-post-generacie, transdonas la verdan torĉon, konstruas interŝanĝajn platformojn. Tio estas viveca montrado de la origina aspiro de nia internacia lingvo: universala frateco kaj amikeca kunekzistado". Tiu ĉi parolo evidentigas, kiom la mondkoncepto de Ĉinio, forĝita per la interŝanĝoj de la Silka Vojo, per la spirito de unuiĝo kaj solidareco forĝita de la Longa Marŝo kaj de la lukto kontraŭ la japana invado, kaj per idealo de harmonio kaj paco enradikiĝinta en kultura heredaĵo – kiu sintezas konfuceismon, taoismon kaj aliajn tradiciojn – havas idealon proksiman al la pacema kaj homama idealo de Esperanto." Verkis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|