Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Porcelano de Jingdezhen: Monda heredaĵo, kiu influis brazilan historion
2026-08-03

La 48-a kunsido de la Monda Heredaĵa Komitato de UNESKO, okazinta en Busan, Sud-Koreio, la 25-an de julio, anoncis la enlistigon de la porcelan-produktada komplekso de Jingdezhen en la Liston de Monda Heredaĵo de UNESKO. Situanta en la ĉina provinco Jiangxi, Jingdezhen havas longan tradicion en porcelan-farado, kiu devenas de la Orienta Han-dinastio (25-220). La imperiestro Zhenzong de Song-dinastio, en la jaro 1004, nomis la urbon per la nomo de sia epoko, Jingde, por honori la altkvalitan porcelanon tie produktitan por la imperia kortego.


Eksterlandano fotas porcelanaĵon dum vizito al Jingdezhen.


La agnosko de Jingdezhen kiel monda heredaĵo de UNESKO korektas historian maljustaĵon: kvankam ĉina porcelano havis grandegan efikon al la evoluo de monda ceramiko kaj al la interŝanĝoj inter civilizacioj, tamen nur nun ĉina kompleta metia sistemo pri porcelan-farado ricevis tutmondan agnoskon. La ĵus enlistigita historia komplekso de UNESKO kovras la tutan produkt-sistemon, kiu evoluis en Jingdezhen inter la 10-a kaj 19-a jarcentoj, inkluzive de historiaj lokoj, kiuj reprezentas la tutan produktan ĉenon, kaj ankaŭ la kunligitan sistemon de teknikoj, industria organizado kaj socia ordo, kiujn tiuj lokoj kolektive reprezentas.


Inter la 16-a kaj 18-a jarcentoj, Jingdezhen estis la monda centro de porcelan-produktado, kaj la teknologioj, produktadaj aranĝoj kaj artaj stiloj, kiuj tie ekestis, havis vastan tutmondan influon. Estis ankaŭ en Jingdezhen, ke la produkta tekniko de la blu-blanka porcelano estis perfektigita kaj atingis sian pinton, rekte influinte la eŭropan chinoiserie, popularan en la 17-a kaj 18-a jarcentoj.


Ĉina porcelano en Brazilo


Dum la tuta kolonia periodo de Brazilo (1500-1822), la lando ricevis duoblan estetikan influon: rekte el Ĉinio, per produktoj alportitaj el Azio al brazilaj havenoj, kaj pere de la chinoiserie, eŭropa interpretado de la ĉina arto.


"Inter ĉiuj multaj produktoj devenantaj el Ĉinio, kiuj alvenis al Brazilo dum la kolonia periodo, preskaŭ certe neniu tiel profunde markis sian ĉeeston kiel la porcelano", asertis la arthistoriisto José Roberto Teixeira Leite de la Ŝtata Universitato de Campinas (Unicamp) en sia doktoriga disertacio pri la ĉina influo en la brazila arto. La esploristo emfazas, ke porcelan-produktejoj en Ĉinio produktis kaj eksportis kaj produktojn ornamitajn per tipe ĉinaj motivoj, kaj mendojn el eksterlando, dialogante kun la gustoj kaj stiloj de la konsumantaj merkatoj.


Blu-blanka porcelano el Jingdezhen profunde influas la estetikon de portugallingvaj landoj.


Teixeira Leite katalogis dek blazonitajn (t.e. kun familiaj blazonoj) servicojn menditajn inter 1796 kaj 1861, krom aliajn 20 monogramitajn servicojn menditajn el Brazilo rekte al Ĉinio. Kvankam li ne klarigas, kie ekzakte ili estis faritaj, antikvaj dokumentoj atestas, ke plejparto de ĉinaj porcelan-eksportoj devenis el Jingdezhen. Pluraj gravaj figuroj en la historio de Brazilo posedis luksajn ĉinajn porcelanaĵojn, inter ili la diamant-kontraktisto João Fernandes de Oliveira, lia amatino Chica da Silva, kaj la poeto Cláudio Manuel da Costa, ekzekutita pro partopreno en la ribelo konata kiel Inconfidência Mineira (1789) kontraŭ portugala regado.


Sed estis la blu-blanka ĉina porcelano, kiu atingis sian pinton en Jingdezhen, kiu plej profunde markis la brazilan estetikon, kaj pro ĝia influo al la portugala azuleĥo ekde la 17-a jarcento, kaj pro la granda kvanto de tiustilaj porcelanaĵoj menditaj el Brazilo rekte al perantoj en Makao. Tiel, Jingdezhen donis grandegan kontribuon al la interna estetiko de portugalaj kaj brazilaj domoj, unuigante Orienton kaj Okcidenton per modelo rekonebla ĝis hodiaŭ.


Porcelanoj de la reĝa familio


La portugaloj estis la unuaj eŭropanoj, kiuj establis regulan surmaran komercon kun Ĉinio, jam en la 16-a jarcento, kiam Jingdezhen jam estis la granda porcelan-produkta centro. Jam tiam, la portugala nobelaro mendis personecigitajn porcelanaĵojn el Ĉinio, ofte kun blazonoj, religiaj simboloj aŭ eŭropaj formoj. La malkovro de oro en Brazilo (ĉirkaŭ 1690) permesis al la portugaloj fari grandajn mendojn de ĉinaj porcelanoj de la plej alta kvalito, kiuj estis destinitaj al la kortego, al la klerikaro kaj al la aristokratio.


Metiisto laboras en porcelanfarado en Jingdezhen.


Kiam la portugala kortego, akompanata de civilaj, militaj kaj ekleziaj personecoj, rapide translokiĝis al Brazilo en 1808, pro la invado de Napoleonaj trupoj en Portugalion, riĉa kolekto de ĉinaj porcelanaĵoj, sendube la plej granda parto el ili devenanta el Jingdezhen, transiris la maron por aldoniĝi al tio, kio jam ekzistis en Brazilo.


Oni kredas, ke nur por la uzo de la reĝa familio, alvenis almenaŭ dek servicoj de ĉina porcelano, inter ili la servicoj de la Kokoj, de la Pavoj, de la Paŝtistoj kaj de la Rozoj, tiel nomitaj laŭ la ĉeftemoj de iliaj ornamoj. La kvar menciitaj servicoj estis fabrikitaj en Jingdezhen. La servico de la Kokoj kaj tiu de la Pavoj estas ornamitaj per bestoj, plantoj kaj floroj tipaj de Ĉinio, kaj la unua prezentas kok-batalon -- ŝatokupo, kiu ekestis en Azio kaj frue populariĝis en kolonia Brazilo rezulte de nerekta influo el Ĉinio.


La servico de la Rozoj apartenas al la "Famille Rose", specifa speco de porcelano en rozkoloraj nuancoj, kiu ekestis en Jingdezhen ekde la regado de la imperiestro Kangxi (1662-1722), kun supervitrecaj glazuroj kaj speciale celita al eksporto. La servico de la Paŝtistoj, siaflanke, baziĝas sur okcidenta gravuraĵo, verŝajne el Nederlando, farita en Jingdezhen laŭ mendo de la Kompanio de Hindioj (probable la nederlanda, ne la portugala), pruvante la riĉajn interŝanĝojn inter Oriento kaj Okcidento kreitajn de personecigitaj mendoj.


Kiam la reĝo Johano la 6-a revenis al Portugalio en 1821, multaj el tiuj porcelan-servicoj estis hereditaj de lia filo Pedro, kiu restis en Brazilo kaj poste estis kronita kiel Pedro la 1-a, imperiestro de Brazilo. La manĝoj de la brazila imperia familio ĉiam estis farataj sur porcelanaĵoj el Jingdezhen.


Kaj estis ĝuste baldaŭ post la proklamo de la sendependeco de Brazilo en 1822, ke la fornoj de Jingdezhen produktis belan te- kaj kafo-servicon kun la blazono de la ĵus fondita Imperio de Brazilo. Konata kiel la Servico de la Sendependeco, tiu estis la sola farita en Ĉinio ekskluzive por Brazilo, laŭ mendo de nekonata "grupo de patriotoj", kiu donacis ĝin al la imperiestro Petro la 1-a.


Heredaĵo vere tutmonda


La enlistigo de Jingdezhen en la Liston de Monda Heredaĵo de UNESKO estas oficiala agnosko ne nur de ĝia graveco por la tutmonda porcelanarto, sed ankaŭ de ĝia tutmonda historia kaj kultura influo. La materia historio de Brazilo de pluraj jarcentoj atestas, ke Jingdezhen estis centro de teknika kaj arta novigado, kies produktoj ne estis nur luksaj varoj, sed potencaj motoroj de kulturaj interŝanĝoj.


Jingdezhen, per sia porcelano, formis estetikojn, inspiris metiistojn kaj ornamis la tablojn de centraj figuroj de la brazila historio, de Chica da Silva ĝis Pedro la 1-a. Nun ĝi fine ricevis la agnoskon, kiun ĝi meritas.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio