| Dokumento pri la ĉina starpunkto pri la tiel nomata "troa produktokapacito" publikigita de ĉina Ministerio pri Komerco |
| 2026-07-31 |
La 28-an de julio la Ministerio pri Komerco de Ĉinio publikigis dokumenton titolitan "La starpunkto de Ĉinio pri la tiel nomata demando de 'troa produktokapacito'" por klarigi la fakton kaj pozicion de Ĉinio. Responde al la lastatempa diro, ke "ĉina subvencio kondukas al troa produktokapacito", Han Yong, direktoro de la fako pri Monda Komerca Organizo sub la Ministerio pri Komerco, emfazis, ke subvencio ne nepre rezultas al troa produktokapacito. Han Yong klarigis, ke Ĉinio donas subvencion ĉefe al teknologia esplorado, teknologia transformado kaj konsumado, kiuj profitas ĉiujn komercajn entojn, inkluzive de fremdlandaj entreprenoj. Pri la tiel nomata "favora komerca saldo", He Shaojun, direktoro de la fako pri fremdaj negocoj ĉe la ministerio pri komerco, diris, ke favora komerca saldo rezultas de tutmonda labordivido kaj evoluo de tutmonda komerca strukturo. El la nuna favora saldo, 16% devenas de fremdaj entreprenoj. Tio spegulas la fakton, ke la saldo generita en Ĉinio profitas entreprenojn tra la tuta mondo. He Shaojun aldonis, ke en la unua duono de 2026, la sumo de vara importado de Ĉinio kreskis je 22.1%, pli rapide ol tiu de eksportado. Ĉinio daŭre estas la monde dua plej granda lando en importado. La granda merkato de Ĉinio donas fortan impulson al la komercaj partneroj. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|