| Nobel-premiito Steven Chu: Ĉinio ludas grandegan rolon en tutmonda verda transiro |
| 2026-07-30 |
Kiam la varmego atakas Eŭropon kaj klimatŝanĝiĝo restas problemo en la tutmonda tagordo, nobel-premiita fizikisto kaj eksa usona ministro pri energio Steven Chu diris, ke homaro ankoraŭ povas eviti la plej malbonajn sekvojn de la klimata krizo, sed oni devas agi rapide. Li diris, ke trakti la klimatan krizon estas "turni la Titanikon, post kiam la glacimonto estis rimarkita". Giganta ŝipo ne povas tuj ŝanĝi sian direkton, la transiro al verda energio kaj pli daŭripovaj praktikoj "daŭrus ĉirkaŭ 50 jarojn... Eĉ se vi turnas tiel rapide kiel vi povas, eble estos 40 jaroj". Li diris, ke la nunaj ekstremaj veteraj kaj klimataj eventoj, inkluzive de pli oftaj varmegaj ondoj, ŝtormoj, forta pluvo kaŭzante inundojn kaj altiĝantaj marniveloj, jam estis antaŭviditaj antaŭ 10 kaj 20 jaroj. "Ni nun nur pli konscias pri tio." Pri la tutmonda verd-energia transiro, li diris, ke Ĉinio ludas grandegan rolon, evidente, ĝi disvolviĝas en fotovoltaaj teknikoj, elektraj veturiloj kaj baterioj. Ĉinio jam atingis tutmondan merkatan gvidadon farante rilatajn teknikojn pli bonaj kaj pli malmultekostaj. Li rimarkis similan tendencon en la disvolviĝo de elektraj veturiloj de Ĉinio kaj diris, ke la lando fariĝis "pioniro" en fabrikado de baterioj. La industria disvolviĝo de Ĉinio reflektas pozitivajn tendencojn en la tutmonda verda transiro. "Elektraj veturiloj fariĝas kost-konkurencaj kaj baterioj pliboniĝas," li diris. "Rapide ŝargeblaj baterioj nun estas la celo. Kiam tio okazos, havi elektraj veturiloj fariĝos tute racia." Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|