Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gansu, 90 jarojn post la Longa Marŝo
2026-07-29

La 12 500-kilometra Longa Marŝo finiĝis antaŭ 90 jaroj. Pli ol strategia operaco de la ĉina Ruĝa Armeo inter 1934 kaj 1936, ĝi estis esenca por formi nuntempan Ĉinion. Por kompreni la heredaĵon de la Longa Marŝo, teamo de El Popola Ĉinio entreprenis vojaĝon al la provinco Gansu en nordorienta Ĉinio, kadre de la aktivaĵo Kune en la Longa Marŝo: 90-a Datreveno de Epopeo por viziti historiajn lokojn ligitajn al la Longa Marŝo kaj kolekti informojn pri la socia kaj ekonomia evoluo de tiuj regionoj ekde la alveno de la Ruĝa Armeo.


Kunigi la popolon kaj forĝi la estontecon


Harrison E. Salisbury en sia libro La Longa Marŝo: Nerakontita Rakonto priskribis la Longan Marŝon kiel "grandan homan epopeon, kiu elprovis la volon, kuraĝon kaj forton de la viroj kaj virinoj de la ĉina Ruĝa Armeo". Edgar Snow en sia libro Ruĝa Stelo Super Ĉinio same esprimis sian admiron pri la kuraĝo, forto kaj sindediĉo de tiuj bravuloj, kiuj per sango kaj armiloj verkis modernan epopeon de la ĉina popolo.


Studentoj de la Elementa Lernejo Wenmiao deklamas la poemon "La Longa Marŝo", verkita de Mao Zedong


Tra 14 ĉinaj provincoj, la Ruĝa Armeo alportis al ordinaraj homoj en la kamparo — malriĉaj, analfabetaj kaj ekspluatataj de bienposedantoj — esperon kaj kaŭzon por kiu batali. Kiam la Ruĝa Armeo alvenis en Gansu, ĝi jam estis tre malsama ol tiu armeo ekmarŝinta el Jiangxi-provinco: ĝi fariĝis miksaĵo de homoj el diversaj provincoj kaj etnoj, kunbatalantaj por la sama celo, kaj tiel ili forĝis spiriton de nacia unueco.


La Komunista Partio de Ĉinio ĉiam alte taksis edukadon, fondinte lernejojn en liberigitaj regionoj laŭlonge de la Longa Marŝo. Multaj klopodoj estis faritaj por alfabetigi la popolon, inkluzive de la "moviĝantaj nigraj tabuloj" evoluigitaj por la Longa Marŝo: vortoj estis skribataj sur la dorsoj de la sakoj aŭ ĉapeloj de soldatoj por ke tiuj marŝantaj malantaŭ ili povu lerni. Dum ripozpaŭzoj, soldatoj uzis branĉojn kiel plumojn kaj la teron kiel paperon. La penado donis okulfrapajn rezultojn: kiam la Ruĝa Armeo alvenis en Yan'an, plej multaj ĝiaj membroj estis alfabetigitaj, kio akre kontrastis kun la vasta analfabeteco en la regionoj regataj de Kuomintango.


En la gubernio Tongwei ni vizitis la Elementan Lernejon Wenmiao, historian instruejon, kiu ankoraŭ funkcias hodiaŭ. La 29-an de septembro 1935, Mao Zedong renkontiĝis kun komandantoj kaj soldatoj de la avangarda taĉmento. Tie la centra komitato decidis, ke la Ruĝa Armeo marŝu al la norda parto de Shaanxi-provinco. Tiun vesperon Mao Zedong unuafoje deklamis sian faman poemon "La Longa Marŝo" por kuraĝigi la aliajn. Hodiaŭ la spirito de la Longa Marŝo, karakterizata de pragmatismo, kuraĝo kaj pionira sinteno, estas parto de la ĉiutaga vivo de la lernejo Wenmiao, nutrante patriotan edukadon kaj la kulturan vivon de la lernantoj.


Historiaj lokoj kaj ruĝa turismo


La decido elekti nordan Shaanxi kiel la finan celon de la Longa Marŝo baziĝis sur informoj trovitaj en gazetoj. Post sia alveno en Hadapu, gubernio Dangchang, la Ruĝa Armeo trovis freŝajn gazetojn en la loka poŝtoficejo kaj ankaŭ konfiskis ekzempleron de la ĵurnalo Ta Kung Pao de oficiro de Kuomintango kaptita post lia alveno el Lanzhou. Per tiuj gazetoj, la gvidantoj de la Komunista Partio eksciis pri la daŭra ekzisto de revolucia bazo de la Ruĝa Armeo en norda Shaanxi, sub la gvido de Liu Zhidan kaj Xu Haidong, kiu povus provizi solidan fundamenton por plua revolucia laboro.


Nun Hadapu estas populara celo de ruĝa turismo, kiel oni nomas la turismon pri la historioj de socialismo en la lando. La Memorigejo de la Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo enhavas pli ol 600 historiajn objektojn kaj konservas sep revoluciajn lokojn laŭ la ruĝarmea strato, pitoreska vojo longa je 1 500 metroj, laŭ kiu la Ruĝa Armeo marŝis en 1936. Hodiaŭ Hadapu havas purajn stratojn kaj pli bonan infrastrukturon, dum komerco prosperas danke al ruĝa turismo.


Enirhalo de la Memorigejo de la Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo en Hadapu


Antaŭ ol atingi Hadapu, la Ruĝa Armeo alfrontis unu el siaj plej malfacilaj bataloj ĉe la pasejo Lazikou, situanta en la gubernio Diebu de la tibeta aŭtonoma prefektejo Gannan. Tiu loko, nomata de tibetanoj "tre danĝera montpasejo", de antikveco estis grava vojo inter la provincoj Sichuan kaj Gansu. Ambaŭflanke ĉirkaŭata de krutaj klifoj, kun la rapida rivero Lazikou fluanta tra la mezo, la pasejo iam estis ligita nur per mallarĝa ligna ponto, kio igis la terenon ekstreme danĝera — perfekta ekzemplo de la diraĵo, ke "unu homo povas ĝin defendi kontraŭ dek mil".


En septembro 1935, la Ruĝa Armeo, inter malamikaj fortoj antaŭe kaj malantaŭe, batalis en Lazikou por trarompi la lastan naturan baron kaj malfermi la vojon norden al Gansu kaj Shaanxi. Uzante frontan atakon kiel trompon dum elita taĉmento grimpis la klifojn por ataki de malantaŭe, ĝi konkeris la pasejon la 17-an de septembro kaj kaptis esencajn provizaĵojn.


Nuntempe turistoj en la regiono de Lazikou povas viziti la Memorhalon pri la Batalo de Lazikou por lerni pri tiu historia evento per antikvaj objektoj, batalmapoj, telegramoj kaj aĵoj postlasitaj de la Ruĝa Armeo. Elektronikaj sablotabloj kaj plurmediaj rimedoj faras la ekspozicion pli interesa kaj faciligas la komprenon de vizitantoj. La originala loko, kie la batalo okazis, siavice, konservas la geografion, kiu igis la batalon tiel malfacila kaj grava, kun flagoj sur la klifoj indikantaj la vojon uzitan de la elita taĉmento. La fortikaĵo uzita de Kuomintango estis detruita dum la batalo, sed rekonstruita versio nun staras por rakonti la historion.


Proksime troviĝas la Monumento de la Batalo de Lazikou, starigita memore al la venko kaj al la soldatoj, kiuj tie perdis siajn vivojn. Apud ĝi vilaĝanoj vendas sekigitan jakviandon, mielon, herbojn, dolĉaĵojn kaj aliajn lokajn produktojn. Pago kutime okazas per WeChat aŭ Alipay, montrante, ke eĉ en montaraj kamparaj regionoj de Ĉinio homoj nuntempe havas facilan aliron al elektro, interreto kaj ciferecaj bankservoj. Kaj por atingi la lokon ne necesas marŝi longajn distancojn, kiel faris la Ruĝa Armeo: asfaltita vojo faciligas la alvenon.


Disvolvado estas la kuracilo kontraŭ malriĉeco


En 1935 kaj 1936, la Centra Ruĝa Armeo kaj la Dua kaj Kvara Avangardaj Armeoj trapasis la gubernion Minxian de la urbo Dingxi. La specifaj grund-klimataj kondiĉoj tie estas idealaj por kultivado de kuracherboj uzataj en tradicia ĉina medicino, precipe danggui. La kultivado de tiaj herboj en Minxian havas historion de pli ol 1 500 jaroj kaj estas registrita en la fama klasikaĵo Kompendio de Materia Medica. Nuntempe la gubernio respondecas pri pli ol 80% de la ĉina produktado de danggui.


La lokanoj varme bonvenigis la Ruĝan Armeon kaj eĉ donacis herbojn al la soldatoj por helpi ilin kuraci iliajn vundojn kaj mildigi doloron kaj lacecon post tiom longa marŝado. Tiuj herboj fariĝis simbolo de la sincera amo de la lokaj homoj al la Ruĝa Armeo.


Malgraŭ la longa historio kaj medicina graveco de danggui produktata en Minxian, la gubernio ne sukcesis eskapi el malriĉeco antaŭ la fondo de nova Ĉinio en 1949. Post la vizito de la Ruĝa Armeo, Minxian ekevoluigis kompletan industrion de tradicia ĉina medicino kiel ĉefan strategion por prosperigi la gubernion kaj plialtigi la enspezojn de la loĝantoj, kiuj forlasis malriĉecon kaj nun ĝuas pli bonan vivon.


Kamparanoj laboras en danggui-kampo en Minxian


Proksime de la multaj firmaoj pri tradicia ĉina medicino kaj de la kampoj, kie oni plantas danggui-on, ofte pasas altrapidaj trajnoj, kies alt-tekniko estigas kontraston kun la trankvila kampara pejzaĝo, dum kamionoj kaj aŭtoj veturas laŭ longaj aŭtovojoj ligantaj Gansuon al la mondo. Tio estas ekzemplo de la infrastruktura plibonigo en Gansu, kiu faciligas ne nur vojaĝojn, sed ankaŭ komercon, interŝanĝojn kaj negocojn.


Lastatempe la gubernio ekdisvolvis prisanan turismon kiel duan fonton de enspezoj. Profitante sian danggui-on, listigitan kiel nacian nematerian kulturan heredaĵon, kaj sian reputacion kiel "unu el la cent plej kulturenhavaj gubernioj de Ĉinio" kaj "miljara hejmloko de kuracherboj", Minxian kreis tri turismajn itinerojn dediĉitajn al tradicia ĉina medicino kaj bonfarto. Estis konstruitaj 56 bonfartaj centroj kaj restoracioj de medicina kuirarto, evoluigitaj 46 kuracefikaj nutraj produktoj kaj 11 kosmetikaĵoj bazitaj sur danggui. Ekde 2025 la gubernio ricevis 860 mil vizitantojn kadre de prisana turismo, kiuj donis enspezon je 430 milionoj da juanoj al la gubernio.


Danggui estas tiel grava por la loka ekonomio kaj kulturo, ke ĝi ricevas specialan protekton de la loka registaro. Estis fonditaj instituto por scienca esplorado pri danggui, protekta zono por ĝiaj genetikaj materialoj kaj normigitaj bazoj por plantidoj. Per normigado, grandskala produktado kaj markokonstruado, la industrio de danggui transformiĝis el tradicia disigita kultivado al moderna industrio de kuracherboj.


Evoluo rete kaj eksterrete


En Minxian la loka produktado evoluis de tradiciaj medikamentoj, kiel koncentritaj piloloj el danggui kaj trinkaĵoj el astragalo kaj ĝinsengo, al kosmetikaĵoj kiel tonikoj kaj esencaj oleoj el danggui. Formiĝis grandskala prisana industrio ampleksanta tradician ĉinan medicinon, tranĉitajn kuracherbojn, funkciajn manĝaĵojn kaj ĉiutagajn sanproduktojn. Samtempe estis kreita kompleta sistemo por cerigi kvaliton kaj sekurecon tra la tuta industria ĉeno.


Samtempe Minxian fariĝis forta ankaŭ en retkomerco, sektoro, kiu donas jaran enspezon je 508 milionoj da juanoj. Ĝiaj produktoj jam estas eksportataj al pli ol 20 landoj kaj regionoj. En 2024 la gubernio estis premiita kiel unu el la dek plej bonaj gubernioj pri agrikultura retkomerco en Ĉinio, kaj en 2025 ĝi estis elektita nacia gvida gubernio por komerca evoluo.


Ĉar danggui estas la plej fama produkto de Minxian, multaj homoj serĉas ĝin rete. Samtempe, la reta videbleco de tiuj produktoj reklamas la gubernion kaj allogas turistojn interesatajn pri tradicia ĉina medicino, kampara turismo kaj sana vivstilo. Kiam turistoj kundividas siajn spertojn rete, ili plu reklamas la gubernion, kreante ciklon, en kiu retaj kaj eksterretaj agadoj reciproke plifortigas unu la alian.


Kiam Minxian estis malpli evoluinta, la manko de bonaj labor- kaj entrepreneblecoj instigis multajn loĝantojn migri al aliaj regionoj de Ĉinio. Tio okazis ankaŭ al Shen Jianmin, 38-jara kultivisto de kuracherboj el Minxian. Post diplomiĝo en mezlernejo li forlasis sian hejmlokon kaj iris al grandaj urboj de aliaj provincoj por labori en restoracioj, konstruado, fabrikoj, liverado de manĝaĵoj, kurieraj servoj, ŝoforado kaj nemoveblaĵa sektoro.


Antaŭ du jaroj, zorgante pri siaj maljunaj gepatroj kaj sciigite pri tio, ke nun farmistoj en lia hejmloko enspezas pli multe ol antaŭe el la negoco pri kuracherboj, li decidis reveni hejmen kaj lui plurajn kampojn por kultivi, rikolti kaj prilabori danggui-on.


Ekde kelkaj jaroj li kreas filmetojn pri la ĉiutaga vivo de farmistoj en Minxian, la loka ekologio, la kultivado de danggui kaj la kvalito de lokaj herboj. Liaj rakontoj, forte markitaj de simpleco kaj sincereco, donis al li multajn sekvantojn en Ĉinio kaj eksterlande. "Kiam mi komencis fari filmetojn en la angla kaj ricevis mesaĝojn de eksterlandanoj, mi ekkomprenis, ke ankaŭ homoj eksterlande interesiĝas pri miaj rakontoj." Rakontante pri la bieno kaj ĉiutaga vivo kaj emfazante la ideon, ke bonaj montoj kaj bona akvo produktas bonan medikamenton, Shen fariĝis influhava figuro en sociaj retoj.


Heredi la spiriton de la Longa Marŝo


Nia fina haltejo estis la provinca muzeo de Gansu en Lanzhou, kie la historio de la Longa Marŝo en la provinco estas rakontata per antikvaj objektoj kaj fotoj. La ekspozicio pri la Longa Marŝo estas tre populara kaj allogas vizitantojn el la tuta Ĉinio.


Eksponaĵo en la Memorhalo pri la Batalo de Lazikou


Kvankam la Ruĝa Armeo forlasis Gansu antaŭ naŭ jardekoj, tamen ĝia heredaĵo kaj ĝiaj rakontoj restos porĉiame, ĉar la spirito de la Longa Marŝo estis nutrita kaj heredita de la lokaj homoj, kiuj alprenas ĝin kiel inspiron kaj gvidilon por la evoluo de la provinco.


La industriaj parkoj de Gansu estas plenaj je inspiraj ekzemploj de novigado kombinita kun tradicio. De manĝaĵoj kaj kuraciloj ĝis energio kaj peza maŝinaro, Gansu atingis multajn progresojn sub la inspiro de la pionira kaj laborema spirito de la Longa Marŝo.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio