Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Survoje de la Longa Marŝo, mi renkontis ...
2026-07-29

Kiel aspektas la spirito de la Longa Marŝo en nia epoko? Kun tiu demando, mi partoprenis en la vojaĝo al la provinco Gansu en nordorienta Ĉinio, kadre de la programo "Kune en la Longa Marŝo: 90-a Datreveno de Epopeo". De Minxian tra Lazikou ĝis Huining, mi sekvis la vojon, sur kiu la Ruĝa Armeo iam marŝis. Survoje mi renkontis homojn vivplenajn kaj bonkorajn. Neniu el ili menciis la esprimon "spirito de la Longa Marŝo", sed el iliaj vivoj kaj rakontoj, mi iom post iom ekvidis la respondon.


Minxian: Herbokultivisto enradikiĝis kiel danggui, ĉina angeliko


La oficejo de Shen Jianmin estas modesta. Sur lia tablo kuŝas specimenoj de danggui, ĉina angeliko, kaj astragalo – lokaj kuracherboj – kaj en la aero flosas milda herba odoro. La 38-jara viro, kiu uzas la kromnomon "Juna herbisto Yang", pasigis siajn fruajn jarojn vagante ekster sia naskiĝloko. Li laboris kiel ekspedisto, ŝoforo, makleristo pri nemoveblaĵoj – sed neniam trovis lokon, kiun li povus nomi "hejmo".


Fine li revenis por ekfunkciigi propran entreprenon pri kultivado de ĉina angeliko. Tage li laboras sur la kampo; vespere li elsendas rekte per interreto por vendi la produktojn. Per simpla, rekta lingvaĵo, li montras al la mondo la pejzaĝojn de Minxian kaj la ecojn de loka ĉina angeliko, ĵetante en kelkajn anglalingvajn frazojn por amuzo. Retanoj ŝatas lin, ĉar li estas aŭtentika – li parolas el la koro, rekte el la kampo.



"Mi volas esti kiel la ĉina angeliko – profunde enradikiĝi en la tero de mia hejmloko," li diris.


Kiel kamparano, kiu longe serĉis vojon ekster sia hejmvilaĝo, li fine retrovis sian radikon kaj la sencon de sia vivo. Li rakontis, ke antaŭ 20 jaroj, familio kreskiganta kuracherbojn povis gajni nur inter 10 000 kaj 20 000 juanojn jare, kaj devis porti la produktojn per hom-puŝitaj ĉaroj al la loka bazaro – ili apenaŭ povis vendi ekster la urbo. Hodiaŭ Minxian gastigas la plej grandan komercan centron de ĉina angeliko en Ĉinio, kun ĉiutaga komerca volumo de 800 tunoj kaj jara valoro de 24 miliardoj da juanoj. Kiam Shen Jianmin citas tiujn ciferojn, lia vizaĝo radiĝas de fiero: la ĉina angeliko, kiun li kultivas, nun estas vendata tra la tuta lando kaj eĉ eksterlanden, danke al la interreto kaj moderna loĝistiko. Li scias, ke lia decido reveni estis ĝusta.


"Bonaj herboj venas de bona tero" – tiu estas la simpla saĝo, kiun Shen kaj aliaj tieaj kamparanoj sekvas. La kultivado de ĉina angeliko en Minxian havas pli ol 1 500-jaran historion. La regiono, kie la Qinghai-xizanga Altebenaĵo, la Loesa Altebenaĵo kaj la Okcidenta Qinling-Montaro kuniĝas, havas malvarman kaj malsekan klimaton kun grandaj temperaturaj diferencoj inter tago kaj nokto. La grundo estas riĉa je mineraloj – tial la ĉina angeliko estas precipe bonkvalita. Shen Jianmin nun fervore lernas la anglan, kun la celo rakonti pri Minxian al pli vasta publiko.


Sed la historio de Minxian estas registrita ne nur en herbokampoj, sed ankaŭ en ruĝaj paĝoj de la pasinteco. En 1935 kaj 1936, la Ruĝa Armeo, dum la Longa Marŝo, trapasis Minxian. Lokanoj elprenis siajn proprajn grenojn kaj ĉinan angelikon por nutri kaj flegi la soldatojn – la kuracherboj helpis mildigi vundojn kaj malsanojn kaŭzitajn de la longa vojaĝo. Tiuj simplaj donacoj fariĝis vivanta atesto de la ligo inter la soldatoj kaj lokanoj.


Nun, junuloj kiel Shen Jianmin marŝas sian propran "Longan Marŝon" – tiu de sia generacio. La Longa Marŝo neniam finiĝis; ĝi daŭras, nur kun novaj ŝarĝoj kaj novaj ŝarĝoportantoj. Kio restas konstanta estas la kredo je pli bona vivo kaj la persistemo por atingi ĝin.


Lazikou: La ĉiĉeronino ĉe la klifopasejo


Ĉe la Memorhalo pri la Batalo de Lazikou, mi renkontis ĉiĉeroninon nomatan Cairanglamu, el tibeta etno, kiu laboras tie jam 16 jarojn. Ŝia unua ago ĉiumatene estas meti freŝajn florojn antaŭ la statuoj de la fondintoj de la Ĉina Popola Respubliko. Dum labortagoj, la memorhalo ĉiutage ricevas ĉirkaŭ 1 000 vizitantojn; dum ferioj, kiam estas pli da vizitantoj, ŝi kaj ŝiaj kolegoj prelegas ĉiun horon. Kelkfoje ili vojaĝas al lernejoj kaj vilaĝoj por propagandi al homoj.


Ŝia filino Zhuogeji nun estas en elementa lernejo, kaj ŝi elkreskis aŭskultante rakontojn pri Lazikou de sia patrino. Nun ŝi mem ŝatas imiti la ĉiĉeronon, kaj diras, ke kiam ŝi plenkreskos, ŝi volas esti ĉiĉerono samkiel sia patrino. Kiam la du staras kune, oni sentas ion varman kaj daŭre fluantan inter ili.



Cairanglamu klarigas, ke "Lazikou" en la tibeta lingvo signifas "pasejo ekstreme danĝera" – tie estas vertikalaj klifoj ambaŭflanke kaj rapida rivero meze. La batalo ĉi tie estis la plej decida por la Ruĝa Armeo eniri Gansu dum la Longa Marŝo. Per nekutima taktiko, malgranda forto venkis pli grandan kaj malfermis la vojon norden. Dum ŝia rakonto, Zhuogeji rektiĝis, metis unu manon nature antaŭ si kaj etendis la alian – perfekte imitante sian patrinon.


Tio ne estas simpla transdono de scioj; ĝi estas transdono de memoro kaj spirito de generacio al generacio. La patrino rakontas la historion de la Ruĝa Armeo al aliaj, kaj samtempe ŝi plantas tiun semon en la koron de sia filino. Unu generacio post alia, ne nur per sloganoj, sed ankaŭ per ĉiutagaj agoj, ili konservas la memoron viva.


Hodiaŭ la memorhalo estas loko, kie homoj – kaj ĉinoj kaj eksterlandanoj – povas lerni pri la historio. Sed la vera viveco de ĉi tiu loko ne venas de la konstruaĵo mem, sed de ordinaraj homoj kiel Cairanglamu. Por iu, kiu nenion scias pri la Longa Marŝo, ĝi estas nur malproksima vorto. Sed por Cairanglamu kaj Zhuogeji, ĝi estas rakonto, kiun oni povas rakonti; pozo, kiun oni povas imiti; laboro, kiun la patrino faras jam de 16 jaroj; kaj revo, kiun la filino portas en sia koro.


Huining: Simplaj vilaĝanoj sur la Loesa Altebenaĵo


"Venu, eniru – manĝu akvomelonon!" Kiam ni preterpasis domon en la vilaĝo Qingjiangyi, Huining, la mastrino varme gestis al ni eniri sian domon. Ŝi tranĉis akvomelonon, kaj ni sidiĝis en la korto, manĝante kaj babilante.



Avino, jam pli-ol-80-jara, senŝeligis migdalojn en la korto – tio alportas iom da aldona enspezo por la familio. Ŝi ĝojis vidi nin, fremdulojn el malproksime. La mastrino tuj iris al la kuirejo. El faruno kaj sovaĝaj legomoj, ŝi pretigis simplan, sed mirinde bongustan manĝon. Mi provis la legomojn – mildaj, iom maldolĉaj. Kiam mi manĝis, mi pensis: kiam la Ruĝa Armeo trapasis Huining, lokanoj propravole donis grenojn al la soldatoj, sed tiam – eĉ tian pladon da sovaĝaj legomoj, la soldatoj eble ne povis vidi.


Rakontis la avino, ke ŝi aŭdis rakontojn de siaj gepatroj, de siaj geavoj, kiam ŝi estis malgranda, pri la Ruĝa Armeo. Kiam la Ruĝa Armeo venis kaj la vilaĝanoj tuj helpis la soldatojn, senhezite. Kaj nun – renkontante alvenantojn, ili faras la samon varme kaj senkondiĉe. La avino jam perdis preskaŭ ĉiujn dentojn, sed kiam ŝi rememoras tiujn tagojn, ŝiaj okuloj brilis – kvazaŭ ĉio estus okazinta hieraŭ.


Antaŭ 90 jaroj, en oktobro 1936, la tri ĉefaj armeoj de la Ruĝa Armeo kunvenis en Huining, markante la sukcesan finon de la Longa Marŝo. Dum tiu periodo, homoj de Huining kolektis grenon, prizorgis vunditojn, transdonis informojn – ili donis ĉion, kion ili havis. 90 jarojn poste, la vilaĝanoj ĉi tie ankoraŭ konservas sian simplecon, laboremon kaj bonkorecon.


La domoj estas novaj, la vojoj pli larĝaj, kaj la migdaloj nun estas vendataj kontraŭ bona prezo. Sed la homoj ŝajne restas la samaj. Kiam ili vidas preterpasanton, ili invitas lin eniri; kion ajn ili havas hejme, ili pretas dividi. Tiu sama senkondiĉa bonkoreco – antaŭ 90 jaroj, ĝi igis ilin doni sian lastan grenon al la Ruĝa Armeo.


Ĉi tie, la spirito de la Longa Marŝo ne bezonas esti predikata – ĝi vivas en la ĉiutaga vivo de la ordinaraj homoj.



Nu, kiel do aspektas la spirito de la Longa Marŝo hodiaŭ?


En Minxian – Shen Jianmin revenis, enradikiĝis, kaj vivas kun sia kredo: "esti kiel ĉina angeliko". En Lazikou – Cairanglamu persistis por 16 jaroj, kaj rakontis la historion al sia filino, iom post iom, kun milda persisto. En Huining – la plado da sovaĝaj legomoj, kiun la familio en Qingjiangyi donis al ni, estas pruvo de simpleco kaj bonkoreco, kiuj travivas 90 jarojn.


Tiam, la Ruĝa Armeo marŝis tiun vojon, montrante sian fidon per ĉiu paŝo. Hodiaŭ, la homoj vivantaj ĉi tie – en siaj ordinaraj, sed fortikaj vivoj – daŭre skribas la rakonton de la Longa Marŝo. Rakonto, kiu apartenas kaj al ili, kaj al nia tempo.


Verkis: Sheng Min




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio