| Kuracherboj alportas prosperon al landinterno de Ĉinio |
| 2026-07-29 |
En aprilo de ĉi tiu jaro, mi unuafoje vizitis la gubernion Minxian en la ĉina provinco Gansu por la pretiga laboro por dokumenta filmo pri la 90-a datreveno de la Longa Marŝo; poste mi revenis meze de julio por la filmado. Per tiuj du vojaĝoj, mi profunde konis la ŝanĝojn, kiujn la gubernio spertis ekde la alveno de la ĉina Ruĝa Armeo tie.
Danggui-kampo en Minxian dum sunleviĝo Fama pro sia tradicio en la kultivado de kuracherboj, precipe danggui (Angelica sinensis), la kultivado de kuracherboj en la gubernio havas historion de pli ol 1 500 jaroj registritan en antikvaj dokumentoj kaj libroj. La grundo kaj klimato de Minxian rezultigas produktojn tre altkvalitajn, kiuj en la tradicia ĉina medicino estas utilaj por fortigi la sangon, aktivigi sangocirkuladon, mildigi dolorojn kaj reguligi la menstruon, krom helpi en la traktado de konstipo. La moderna farmakologia analizo de danggui identigis aktivajn kombinaĵojn, kiuj pruvas ĝian efikecon en la supre menciitaj traktadoj, krom kontraŭinflamaj kaj imunomodulaj ecoj, kapablon plibonigi la sangocirkuladon, neŭrologian protekton kaj kontraŭtumoran agadon. Minxian produktas ion tiel valoran por la homa sano, tiel estas nature imagi, ke tie la homoj ĉiam vivis bone, sed tiel ne estas: nur lastatempe la gubernio sukcesis liberiĝi de ekstrema malriĉeco. Tradicia scio man-en-mane kun novigo Por malaperigi malriĉecon kaj plibonigi la viv- kaj laborkondiĉojn de la loka loĝantaro, la loka registaro alprenis kiel bazon la fortan punkton de la loka ekonomio: la tutmonde faman danggui kun longa tradicio en la urbo. Kial danggui antaŭe ne alportis monon al la gubernio? La kamparanoj alkutimiĝis vendi sian produktaĵon je malalta prezo al perantoj, kiuj forportis ĝin por esti prilaborita malproksime. Krom tio, pro la malbona infrastrukturo la elfluo de la produktaĵo estis malrapida kaj multekosta. Plibonigoj estis faritaj: nuntempe la gubernion trairas aŭtovojoj kaj fervojoj, inkluzive de altrapidtrajna linio. Kamiono veturas de Minxian al Lanzhou en nur kelkaj horoj.
Laboristino prilaboras danggui en fabriko en Minxian. Por aldoni valoron al sia produktaĵo, la gubernio stimulis la lokan prilaboradon de la herboj, evoluigante la tutan industrian ĉenon ligitan al danggui. Nuntempe la lokaj entreprenoj ne nur tranĉas, sekigas kaj pakas la herbojn, sed ankaŭ evoluigas novajn produktojn kiel pulvorojn, pilolojn kaj kapsulojn, kosmetikaĵojn, dietajn suplementojn kaj funkciajn manĝaĵojn. La registaro ankaŭ kreis esplorinstituton pri danggui de Minxian, sciencan institucion dediĉitan al la studo kaj al la atestadoj pri deveno kaj kvalito de danggui produktita en la gubernio, malfermante novajn perspektivojn por la kultivado kaj komercado de la planto kaj donante plian subtenon al la herbokultivistoj. En la lastaj jaroj, la evoluo de turismo ligita al tradicia ĉina medicino kaj sana vivstilo firmiĝas kiel nova motoro de evoluo por la gubernio, kio kreas laborpostenojn, enspezon kaj komercajn ŝancojn por la loĝantaro. Interligante ĉion ĉi, okazis granda laboro por valorigi la nomon Minxian kiel markon ligitan al produktoj, kiuj posedas kvaliton kaj tradicion pruvitajn kaj per historia sperto kaj per moderna scienco. Retkomerco forigas perantojn La popularigo de interreto, kuniĝinta kun la loĝistika elstareco de Ĉinio, ankaŭ favoras malgrandajn kamparanojn: multaj el ili nun vendas siajn produktojn rekte al klientoj per retbutikoj, kaj tio permesas al ili havi pli altan profiton. Unu el tiuj homoj estas Shen Jianmin, kiu dum sia infanaĝo dividis sian tempon inter lernejo kaj helpado al sia patro pri la kultivado de danggui. Fininte la mezlernejon, Shen, kiel multaj aliaj junuloj de sia generacio, fariĝis migrinta laboristo en ĉina metropolo.
En sia oficejo, Shen Jianmin vendas kuracherbojn per vivelsendo en interreto. La kampara revigliĝo de Ĉinio igis Shen retaksi sian decidon: rimarkante la pliboniĝon de la vivo kaj la kreskon de la enspezo de la kamparanoj en sia naskiĝloko, li decidis reveni kaj starigi sian propran negocon: li luis terpecojn kaj komencis planti danggui, poste li starigis oficejon en la urbo por dediĉi sin al la reta komerco de kuracherboj. En ĉi lasta vizito mi pasigis tutan tagon kun li. Matene, ni iris al bieno por proksime vidi plantejon de danggui. Mi maĉis folion de la planto kaj malkovris, ke ĝi havas guston de celerio, sed en tradicia ĉina medicino oni uzas ne la folion, sed la radikon, kiu ankaŭ havas odoron kaj guston de celerio. Posttagmeze ni iris al lia oficejo. En angulo troviĝas la aparataro, kiun li uzas por vendi siajn produktojn en ĉinaj interretaj platformoj. Interesa trajto de la retkomerco en Ĉinio estas tiu prefero de la konsumantoj interagi kun homoj, kiuj prezentas la produktojn antaŭ kamerao. Malantaŭ la kamerao estas tio, kion la retanoj ne vidas: stoko de danggui kaj aliaj produktoj de tradicia ĉina medicino, pakaĵoj, etikedoj kaj kartonskatoloj. Post ricevi la retajn mendojn, Shen devas paki kaj ekspedi ilin al la klientoj disigitaj tra Ĉinio. En la fundo de la oficejo estas lito, tablo kun kelkaj seĝoj, kaj bazaj higienaj objektoj, indikante, ke Shen iom ofte tranoktas tie por prizorgi sian negocon, ĉar lia bieno troviĝas malproksime de la urbo. Shen ankaŭ populariĝis kiel retfamulo en sociaj retejoj pro siaj filmetoj pri kultivado de danggui kaj la ĉiutaga vivo en la kamparo. Kiam li decidis fari filmetojn en la angla, Shen rapide akiris internaciajn sekvantojn, surpriziĝante pro la intereso de eksterlandanoj pri la tradicia ĉina medicino. Por servi tiun publikon, la influanto dediĉas sian liberan tempon al memlerna studado de la lingvo. Investo en esplorado kaj subteno al la farmistoj De tie ni iris al la Esplorinstituto pri Danggui de Minxian, kiu dividiĝas en du malsamajn instalaĵojn: la eksperimenta bazo, kie kuracplantoj estas kultivataj, kaj la konstruaĵo kun laboratorioj por analizoj. En la eksperimenta bazo mi ekkonis Shen, dum mia unua vizito al Minxian, en aprilo, kaj tie ni registris malgrandan intervjuon kun li. Ĉi-foje mi konversaciis kun sinjoro Huang, laboristo de la bazo, kiu montris al mi, praktike, la laboron pri kultivado de danggui.
Plantidoj kreskas sur moviĝantaj tabuloj en forcejo por certigi, ke la herbo estos altkvalita. La bazo posedas multajn aliajn plantospeciojn, ĉiujn por esplorado. Promenante tra la areo, mi povis legi informojn pri ĉiu el ili, kiuj partoj estas uzataj por fari medikamenton, por kiuj medicinaj kondiĉoj ĉiu estas indikata, ktp. Ankaŭ altiris mian atenton la beleco de la bazo, ĉirkaŭita de verdaj montoj. En aprilo, mi vidis laboristojn plantantajn danggui, kaj tri monatojn poste la plantoj jam estis multe pli grandaj kaj viglaj, sed iliaj radikoj bezonas pli longan tempon por kreski. Iuj ĉinaj kuracplantoj produktas belajn florojn, kreante mirindan pejzaĝon en julio. Apude, diversaj forcejoj gardas trezorojn. En unu el tiuj forcejoj mi ekkonis la projekton pri kultivado de danggui-plantidoj en la bazo. En Minxian, transiras de generacio al generacio la antikva saĝeco, devenanta de la historia sperto, ke bonkvalita plantido estas esenca por ke medikamento farita el tiu planto estu efika. Inspirita de tiu prapatra scio, la bazo konstruis, partnerece kun universitatoj kaj entreprenoj, centron por kultivado de danggui-plantidoj, kie la plantidoj estas kultivataj en forcejoj, sur platoj, kiuj moviĝas laŭ cirkvito en formo de W. Tiamaniere, la kultivado de plantidoj okupas spacon sesfoje malpli grandan ol tiu uzata de la tradicia kultivado, kaj la plantoj kreskas egale, ricevante la saman kvanton de lumo kaj akvo dum la tago. Dume, saĝa sistemo superrigardas kaj kontrolas la temperaturon kaj humidecon en la forcejoj. Tiu nova tekniko de kultivado de plantidoj rezultas en pli granda nombro de plantoj atingantaj plenaĝecon kaj en redukto de fruaj floradoj. La registaro de la gubernio ankaŭ starigis protektan areon por sovaĝa danggui kaj identigis 28 variantojn de la planto ekzistantajn en la naturo. Novaj kultivaj teknikoj kaj variantoj de danggui estis evoluigitaj, pliigante la produktadon kaj la kvaliton de la herboj. Nun la produktado de danggui de la tuta gubernio funkcias laŭ la modelo "Esplorinstituto + Eksperimenta bazo + Kooperativo + Grandaj produktantoj", per kiu plantidoj kultivataj en la bazo estas provizataj al la kamparanoj, kaj la tuta produktada procezo povas esti spurebla per dudimensia kodo, kiu funkcias kiel "identigilo" de ĉiu plantido. La sperto de Minxian estas unu el multaj ekzemploj de la rapida transformiĝo de la kampara pejzaĝo de Ĉinio, kiu kunigas sciencon kaj teknologion kun prapatra saĝeco kaj la naturaj avantaĝoj de ĉiu loko por aldoni valoron al la loka produktado kaj antaŭenigi komunan prosperon. Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|