Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉin-brazila partnereco donas esperon al handikapuloj
2026-07-28

En maja mateno de ĉi tiu jaro, ĵurnalistoj iom post iom amasiĝis en ĉambro de hospitalo en Pekino por raporti pri grava okazaĵo. Antaŭ ili, kuracista teamo estis interparolanta kun Wang Zhiming, paraplegia paciento, kiu en tiu tago celebris la unujariĝon de la operacio, kiu donis al li esperon refoje stariĝi kaj paŝi: la 16-an de majo 2025 li ricevis operacion por elektra stimulado de mjelo kaj cerbo.


Profesoro Zhuo Guoguang klarigas pri la programo Marŝi Denove.


"Antaŭ unu jaro, ĉe paciento kun paraplegio pro mjela lezo, ni registris pli ol 100 kanalojn de cerbosignaloj per la aparato 'Beinao-1'. Samtempe, ni kombinis la stimuladon de la dorsa mjelo kun trejnado per ekzoskeleto, por ke li povu stari kaj marŝi. Hodiaŭ estas ĝuste la unujara postoperacia konsulto de ĉi tiu paciento," klarigas la neŭrokirurgo Zhao Guoguang, direktoro de la hospitalo Xuanwu de la Ĉefurba Medicina Universitato kaj la ĉefa ĉina fakulo en esplorado pri cerbo-maŝina interfaco kaj profunda cerba stimulado.


Jaron post la operacio, la progreso de Wang estas okulfrapa. Antaŭ ni, li marŝis tra la ĉambro per ekzoskeleto. Poste, helpe de ortozoj, li sukcesis marŝi apogante sin sur ruligilo, kaj fine li marŝis apogante sin sur lambastonoj.


Devenanta de la provinco Gansu en nordokcidenta Ĉinio, Wang perdis la movkapablon de siaj kruroj en akcidento, kaj jaron post jaro li ankaŭ perdis esperon refoje marŝi. Tiam li, esplorante pri eksperimentaj terapioj, eksciis pri la laboro de la teamo de d-ro Zhao.


"Ĉar la vundo estis grava, mi povis nek movi miajn krurojn nek senti ilin. Do mi decidis provi la novan terapion. Fakte, mi estis tre ekscitita supozante, ke post la operacio mi tuj povus stariĝi kaj marŝi, reveni al mia antaŭa stato," rememoras Wang. "La unua fojo, kiam mi ekĝojis, estis la kvara tago post la operacio. Kiam oni ŝaltis la elektran stimulilon, mi sentis fluon en la kruroj. Estis la unua fojo en kvin jaroj ekde la akcidento, ke mi sentis ion en la kruroj. Mi estis kortuŝita."


La projekto komenciĝis en Brazilo


La programo Marŝi Denove (angle Walk Again Project), kiu alportis esperon al Wang kaj multaj aliaj pacientoj, rezultas el partnereco inter la hospitalo Xuanwu de Ĉinio kaj la Asocio Alberto Santos Dumont por Subteno al Scienca Esplorado (AASDAP), brazila institucio fondita de la neŭrosciencisto Miguel Nicolelis.


"Miguel Nicolelis, 'patro de la cerbo-maŝina interfaco', establis partnerecon kun la Neŭrokirurgia Departemento de Xuanwu-hospitalo, pionire antaŭenigante la efektivigon de la programo Marŝi Denove en Ĉinio kaj inaŭgurante en Azio la esploradon pri traktado per cerbo-maŝina interfaco por kompleta mjela lezo," klarigis Zhao.


La brazila cerbosciencisto Miguel Nicolelis, iniciatinto de la programo Marŝi Denove


Naskiĝinta en la urbo San-Paŭlo en 1961, la brazila neŭrosciencisto Miguel Nicolelis estas pioniro en esploroj pri cerbo-maŝina interfaco, teknologio, kiu ebligas interagadon inter cerbo kaj komputilo, kaj en evoluigo de neŭroprotezoj. Sen ebleco evoluigi siajn esplorojn en Brazilo, kie cerbaj enplantaĵoj estis komence konsiderataj tro riskaj, Nicolelis iris al Usono, kie li instruis en Duke-Universitato de 1994 ĝis 2021. Tie li fondis kaj gvidis dum dudek jaroj la Centron pri Neŭroinĝenierio.


Sed la gloro de Nicolelis kiel unu el la plej gravaj sciencistoj de la nuna epoko rezultas el la programo Marŝi Denove, kiu sukcesis la miraklon ebligi al paraplegia volontulo, brazilano Juliano Pinto, fari la unuan piedbaton al la pilko de la Futbala Mondpokalo de FIFA en 2014 en Brazilo, uzante robotan ekzoskeleton kontrolatan per cerbaj signaloj.


Lastatempa studo farita en Xuanwu-hospitalo konstatis, ke la efikeco de tiu terapio povas esti pli alta ol antaŭvidite: la apliko en Ĉinio de la cerbokuraca protokolo evoluigita de la brazila teamo de la projekto, sub gvido de Nicolelis, ne nur ebligis partan resaniĝon de krurmovoj de kronikaj parapleziaj pacientoj en Ĉinio, sed ankaŭ trovis signojn de renversiĝo de cerba atrofio kaŭzita de mjela lezo, fenomeno ĝis antaŭ nelonge konsiderata malverŝajna.


Parolante pri la ĉin-brazila kunlaboro, d-ro Zhao klarigis, ke lia teamo iris al Brazilo por provlabori ĉe la teamo de Nicolelis, kiu ankaŭ plurfoje venis al Ĉinio por instrui kaj koni surloke la evoluon de la laboro en la lando. "La rehabilitiga trejnado, la kolekto de neinvazivaj signaloj de cerbo-maŝina interfaco, inkluzive de la emblemo, la aparataro, la trejnadoj... Mi translokigis ĉion, kion Nicolelis instruis al mi en San-Paŭlo al Pekino. Ni establis en Xuanwu-hospitalo la Laboratorion Plena Marŝado, kaj ĉe la pordo estas la emblemoj de nia hospitalo kaj de nia partnera institucio en Brazilo," klarigas la sciencisto.


La kontribuo de Nicolelis al la evoluigo de ĉina neŭroinĝenierio estis tiel granda, ke la registaro de la lando decidis honorigi lin per la Premio de Amikeco de la Ĉina Registaro, la plej alta honorigo ofertita al eksterlandaj profesiuloj.


Programo, kiu ŝanĝas vivojn


La akcidento de Wang havis grandegan efikon al lia persona vivo: "Antaŭe mi ŝatis ludi bilardon, basketbalon, tiajn aferojn. Post la akcidento mi ne plu povis. Se mi bone resaniĝos, tio, kion mi vere esperas, estas povi marŝi sen helpo de ortozoj. Tio multe plibonigus mian vivon."


La mjela lezo de Wang ankaŭ efikis la rutinon de lia familio, ĉar li bezonis helpon eĉ por simplaj agadoj, kiujn li antaŭe faris sole, kiel iri al necesejo aŭ sin bani. Lia edzino forlasis sian laboron por ne lasi lin sola hejme. "Nun fariĝis multe pli facile, mi povas fari la plej grandan parton de aferoj sola, mia edzino revenis al laboro, nia rutino praktike revenis al tio, kio ĝi estis antaŭ la akcidento."


La projekto Marŝi Denove donas esperon al Wang Zhiming, kiu fariĝis paraplegiulo post akcidento.


"Eĉ sidado estis malfacila. Mi provadis mem sidiĝi, sed mi ne estis stabila," rememoras Wang. "Nun hejme, kun helpo de ortozoj, mi povas lavi mian vizaĝon, brosi miajn dentojn, purigi la tablon, preni ion de alta loko, iri al ĉambro, iri al la pordego de la loĝejaro — ĉion ĉi mi povas fari sola. Antaŭe mi sentis nenion sub la umbiliko. Nun mi sentas en la ingvena regiono."


La resaniĝo havas pozitivan efikon ne nur sur la vivo de la paciento, sed ankaŭ sur tiuj de liaj familianoj: "Mia resaniĝo pliboniĝas ĉiutage, kaj tio tre ĝojigas miajn gepatrojn. Mi ankaŭ havas avon, jam tre maljunan, kiu tre malĝojis pro la akcidento kaj konsterniĝis vidante min sur rulseĝo. Sed kiam li vidis min apogitan sur la ortozoj, leviĝanta kaj re-marŝanta, li ankaŭ tre ĝojis."


Re-marŝi postulas grandan sindediĉon: la ĉiutaga trejnado de Wang kutime daŭras inter kvar kaj kvin horoj. La cerbo-maŝina interfaco estas farita per elektroencefalogramo (EEG): elektrodoj registras la elektran aktivecon de la cerbo kaj konvertas ĝin en komandojn por esti plenumitaj de la ekipaĵo. "Mi konektas la EEG al la cerbo-maŝina interfaco por ekzerci min per la ekzoskeleto," klarigas Wang.


Laŭ Zhao, la studo pri cerbo-maŝina interfaco evoluigita en Xuanwu-hospitalo estis la unua Hazardige Kontrolita Klinika Provo farita en Ĉinio, kun partopreno de 14 parapleziaj pacientoj. Post naŭ monatoj da trejnado, duono de ili plibonigis sian mjelan lezon de nivelo HA (la plej serioza) al HC. "La pacientoj montris komencan plibonigon de funkcioj, inkluzive de movaj problemoj kaj eligaj problemoj (pisi kaj feki)."


Teknologio povas havi multajn aliajn aplikojn


Redoni al parapleziuloj la kapablon marŝi estas nur unu el la eblecoj malfermitaj de la medicina apliko de cerbo-maŝina interfaco: Xuanwu-hospitalo ankaŭ aplikas la teknologion al traktado de afazio kaŭzita de amiotrofa lateralsklerozo, hemiplegio kaj tetraplegio pro mjela lezo. Krome, la plej ofta malsano bazita sur cerbaj elektraj anomalioj estas epilepsio. "En Ĉinio, ni havas proksimume 10 milionojn da epilepsiaj pacientoj, el kiuj pli ol 3 milionoj havas epilepsion rezisteman al medikamentoj. Tial ni esploras kiel ĉesigi epilepsiajn atakojn," asertas Zhao Guoguang. "Kun pliprofundiĝo de neŭroscienca scio, tio ne limiĝos al epilepsio — ĝi estos aplikebla al memorproblemoj, obsedaj kondutoj, gravaj deprimoj kaj aliaj mensmalsanoj."


Scienca mejloŝtono: la brazila paraplegiulo Juliano Pinto piedbatis pilkon por inaŭguri la Futbalan Mondpokalon de FIFA 2014


La aldono de cerbo-maŝina interfaco en la liston de ses grandaj estontaj industrioj, kiujn la ĉina registaro decidis prioritatigi en la venontaj dek kvin jaroj, estas klara signo, ke la lando komprenas la gravecon de la evoluigo de ĉi tiu teknologio. "Per kulturado, oni celas formi novan industrial bazon en la estonteco. Kvankam ĉi tiu teknologio ankoraŭ estas en frua stadio, ĝia kreskado en la estonteco estos fortega, tial ni donas al ĝi grandan gravecon je politika nivelo," klarigas Zhao Wenjing, help-esploristino de la Nacia Centro por Informadiko.


Ŝi diras, ke esploroj pri cerbo-maŝina interfaco komenciĝis en la medicina kampo, celante helpi pacientojn resaniĝi, sed ĝia aplika amplekso estas multe pli vasta: "En ĉi tiu momento, la aplika kampo tute vastiĝas. Ekzemple, en estonta fabriko, laboristo povos uzi cerbo-maŝinan interfacan aparaton kaj moviĝi tra la koridoroj kontrolante la ĉirkaŭajn maŝinojn. Tiel eblas produkti, monitori kaj ankaŭ pliigi la efikecon de hom-maŝina kunlaboro."


Krom industrio, Wenjing antaŭvidas aplikajn scenarojn en nia ĉiutaga vivo: "Per neinvaziva cerbo-maŝina interfaca aparato, ni povus pensi pri lum-ŝalto kaj la lumo ŝaltiĝas. Se ni volus kontroli la temperaturon de la klimatizilo al 26 gradoj, ĝi agordiĝas al 26 gradoj. Mi pensas pri  televidil-ŝalto kaj ĝi ŝaltiĝas. Tio estas sufiĉe futurisma ideo, sed kun daŭra maturiĝo de ĉi tiu teknologio en Ĉinio, kune kun ĝia efektivigo en industria skalo kaj la plua vastiĝo de aplikaj scenaroj, tia estonteco ne estas malproksima."


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio