| Jingdezhen, Monda Heredaĵo |
| 2026-07-27 |
La 25-an de julio UNESKO aldonis la ĉinajn metiajn porcelan-industriajn ejojn de Jingdezhen (angle: China's Jingdezhen Handicraft Porcelain Industry Sites) al listo de monda heredaĵo en la 48-a kunsido de la Monda Heredaĵa Komitato okazinta en Busano, la Korea Respubliko.
La metiaj porcelan-industriaj ejoj de Jingdezhen estas aro da heredaĵejoj, kiuj reprezentas la metian porcelan-industrian sistemon, kiu evoluis en Jingdezhen en la provinco Jiangxi de la 10-a ĝis la 19-a jarcento. La blu-blankaj porcelanaĵoj kaj desegnaĵoj de Jingdezhen en antikveco fariĝis alte taksata tutmonda varo kaj simbolo de ĉina kulturo kaj arto, laŭ UNESKO. Kovrante areon de 7 524.7 hektaroj, la ejo montras la novigan evoluon de la ĉina metio kaj teknologio pri porcelan-farado, porcelana arto kaj porcelana industrio, kaj atestas la profundan efikon de la ĉina metia porcelana industrio sur la evoluon de la monda ceramika industrio kaj la interŝanĝojn kaj reciprokajn lernadojn inter civilizacioj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|