Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel Ĉinio kontribuis al Futbala Mondpokalo 2026 de FIFA
2026-07-24


La Futbala Mondpokalo 2026 de FIFA (Internacia Federacio de Futbala Asocio), kunorganizita de Usono, Kanado kaj Meksiko, fermiĝis lastatempe. Venkinte Argentinon, Hispanio denove levis la pokalon post 16-jara atendo. Daŭrante 39 tagojn, la turniro, kun entute 104 matĉoj, altiris pli ol 6.25 milionojn da surlokaj spektantoj. Rilata cifereca enhavo generis pli ol 20 miliardojn da vidoj – rompante rekordojn pri surreta ciferec-engaĝiĝo. Nuntempe la evento estas ne nur futbala spektaklo, sed ankaŭ tutmonda batalkampo de kapitaloj ĉiukvarjare.



En tiu ĉi tutmonda sport-komerca areno, ĉinaj entreprenoj investis pli ol 500 milionojn da usonaj dolaroj (proksimume 3.6 miliardoj da ĉinaj juanoj) en oficialajn sponsoradojn, konsistigante preskaŭ kvinonon de la totala sponsorada enspezo de FIFA. Per tiu kontribuo, ili okupis la duan lokon, malantaŭ la gastiganta lando, Usono.


Laŭ la tradicia modelo, entreprenoj el novprosperaj landoj, kiuj sponsoris internaciajn sportajn eventojn, ofte kontentiĝas nur al mallonga eksponado sur stadionaj reklamtabuloj. Tamen, en la mondpokalo 2026, ĉinaj entreprenoj tute ŝanĝis la manieron de tutmonda populariĝo.


Ĉinaj produktoj transiris la simplan markan eksponadon. Anstataŭe, ili profunde engaĝiĝis en la turniro, servante kiel parto de la provizĉeno de kernaj teknologioj kaj fariĝinte nemalhaveblaj elementoj de la evento. Varoj produktitaj en Yiwu konsistigis proksimume 70% de la memoraĵa merkato de la mondpokalo, dum la altnivela fabrikado de Ĉinio plifortigis sian tutmondan ĉeeston en ĉefaj eventoj. La prezidanto de FIFA, Gianni Infantino, publike esprimis sian sinceran aprezon por la kompleta industria provizoĉeno de Ĉinio, rimarkante, ke ĝi provizis ampleksan subtenon por la organizado de la turniro — de licencitaj varoj kaj infrastruktura ekipaĵo ĝis transporta loĝistiko — kio kontribuis al la glata funkciado de la evento.


La marko Lenovo aliĝis al la plej altnivela patroneco de FIFA kiel oficiala teknologia partnero. Hisense, trifoja sponsoro de la mondpokalo, plenumis du rolojn: tutmondan oficialan sponsoron kaj oficialan partneron pri ekrana teknologio por VAR-sistemo (Video-Asista Rekisto), provizante altdifinajn ekipaĵojn, kiuj helpas certigi la precizecon kaj konsekvencon de la juĝado.


Ene de la stadionoj, ĉina entrepreno Leyard respondecis pri la vida sistemo en la Stadiono Azteca de Meksikurbo, instalante ĉefan LED-ekranon de 2 000 kvadrataj metroj kaj pli ol 1 000 kvadrat-metroj da kurbaj ĉirkaŭaj ekranoj, kiuj perfekte integriĝas kun la arkitekturo de la stadiono por krei mergigan sperton por la spektantoj.


Ekster la stadionoj, la produktoj de inteligenta fabrikado de Ĉinio ankaŭ estas ĉie videblaj en la gastigantaj landoj. Aŭtoflotoj de ĉinaj novenergiaj busoj transportis fanojn kaj laborantojn tra la gastigantaj urboj. Etendiĝante tra tri landoj, la mondpokalo prezentis grandegan defion por urba transportado. Konforme al la tutmonda transiro al verda kaj malaltkarbona evoluo, Yutong metis siajn novenergiajn busojn en la transportan reton de la turniro, utiligante la kompletan novenergian industrian ĉenon de Ĉinio por subteni grandskalan internacian liveradon. Tiuj veturiloj reduktis pli ol 10 000 tunojn da karbondioksidaj emisioj, helpante fari la mondpokalon 2026 unu el la plej malaltkarbonaj turniroj en la historio de FIFA.


Krom teknologia novigo, la kulturaĵoj de Ĉinio altiras homan atenton. Labubu, unu el la plej konataj intelektaj propraĵoj origine desegnitaj de Ĉinio, aperis en la inaŭgura ceremonio de la mondpokalo kaj en la muzikvideo de la oficiala temkanto de la turniro, gajnante la korojn de junaj konsumantoj tutmonde. La varoj de Labubu aperis en transmaraj ludilvendejoj kaj oficialaj podetalaj vendejoj, elstariĝante kiel la plej sukcesa kultura varo de la mondpokalo 2026.


La kontribuo de ĉinaj markoj en la Futbala Mondpokalo 2026 estas nur la komenco de la tutmonda vojaĝo de "Fabrikita en Ĉinio" kaj "Kreita en Ĉinio".


Redaktoro: Gao Shuyuan






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio