| Okazis lanĉ-ceremonio de Esperanto-laborgrupo kaj Ekspozicio de Esperanto-poŝtmarkoj en Linyi |
| 2026-07-23 |
La 30-an de junio, okazis lanĉ-ceremonio de la Esperanto-laborgrupo kaj la Ekspozicio de Esperanto-poŝtmarkoj en Linyi-a Metia Kolegio. Partoprenis en la evento membraro de la laborgrupo, lernantoj de la nedevigaj Esperanto-kursoj de la kolegio kaj reprezentantoj de Linyi-a Esperanto-Asocio. Zhang Zhaogeng, membro de Linyi-a Esperanto-Asocio, prezentis la eksponitajn 60 poŝtmarkojn de pli ol 20 landoj. Inter tiuj, la plej aĝa estis emisiita en la komenco de la 20-a jarcento. Sinjoro Zhang speciale prezentis la poŝtmarkon pri la portreto de Zamenhof kaj tiujn pri UK. La poŝtmarkoj estas ekzemploj de la valoro de Esperanto por interkultura komunikado. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|