Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel Ĉinio reagas al naturaj katastrofoj per AI kaj moderna teknologio?
2026-07-22

Matene de la 9-a de julio, en la urbo Guigang de Guangxi-a Zhuang-a Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio, motorizita pramo estis deplojita en inundita areo por evakui 6 000 instruistojn kaj studentojn, kiuj restis kaptitaj de la inundo. Samtempe, en aliaj lokoj de Guangxi, flugrobotoj senĉese ekflugis. Iuj portis manĝaĵojn kaj akvon al izolitaj lokoj. Aliaj transportis elektrogeneratorojn al komandocentro. Kelkaj flugis super la katastrofejo por helpi restarigi komunikadon kaj sendi bildojn de la inunditaj regionoj al la komandocentro. Krome, sistemoj de AI prilaboris datumojn pri pluvegoj, inundoj, la elektra reto kaj satelitaj bildoj. Satelitoj urĝe observis la trafitajn regionojn. AI helpis analizi bildojn, identigi inunditajn areojn kaj kunigi informojn por taksi riskojn. La okazaĵoj en Guangxi montras, ke teknologio nun partoprenas en multaj kampoj de la reago al naturaj katastrofoj. AI ne funkcias aparte, sed kune kun satelitoj, flugrobotoj, komunikaj retoj kaj savrimedoj. De datumoj ĝis la katastrofejo, ĉiu teknologio plenumas sian propran taskon.


Inundo sub la rezervujo Liulan


Kiel AI prilaboras katastrofajn datumojn?


Dum granda inundo, informoj povas samtempe veni de meteologiaj stacioj, hidrologiaj sistemoj, kameraoj, satelitoj, flugrobotoj, la elektra reto kaj savantoj surloke. La defio estas ne nur kolekti datumojn, sed ankaŭ rapide kompreni, kio okazas kaj kiuj lokoj bezonas prioritaton. Por la elektra sektoro, unu el la gravaj taskoj estas rapide ekscii, kiuj regionoj kaj instalaĵoj povas esti minacataj de pluvegoj kaj inundoj. Dum la lastatempa katastrofo en Guangxi, la kompanio China Southern Power Grid uzis du proprajn AI-ilojn, nomatajn "Xunjie" kaj "Yuli".


Katastrofa analizo en la komandcentro de China Southern Power Grid


"Xunjie" estis konstruita surbaze de datumoj kolektitaj dum preskaŭ dek jaroj, inkluzive de 206 inundoj kaj 45 tajfunoj. La sistemo uzas historiajn datumojn por rimarki nekutimajn meteologiajn ŝanĝojn kaj identigi riskojn, kiuj povus influi la elektran reton. "Yuli" kunigas datumojn el satelitoj, aeraj rimedoj kaj surteraj sistemoj. Poste ĝi aŭtomate produktas raporton pri la katastrofa situacio ĉiun duan horon. La du iloj mallongigas la vojon de krudaj datumoj ĝis uzeblaj informoj. Kiam la situacio rapide ŝanĝiĝas, pli rapida prilaborado donas al decidantoj pli da tempo por taksi la riskojn kaj organizi la respondon.


Satelita bildo de la rezervujo Liulan (fotita la 7an de julio 2026)


La observado samtempe etendiĝis de la tero ĝis la kosmo. La 7-an de julio, laŭ kunordigo de la ĉina Ministerio pri Akvaj Rimedoj, la firmao PIESAT mobilizis la sateliton "Nüwa" por urĝe observi la regionon ĉirkaŭ la rezervujo Liulan en Guangxi. La ricevitaj klare distingeblaj bildoj kovris pli ol 15 000 kvadratajn kilometrojn. Post la ricevo de la datumoj, la granda AI-modelo "Tianquan" estis uzataj por analizi la bildojn. La sistemo helpis identigi akvosurfacojn, klasifiki trafitajn objektojn, difini inunditajn areojn kaj, kune kun historiaj datumoj, ellabori mapojn pri la katastrofa situacio.


La satelita platformo de PIESAT


Satelitoj donas vastan superrigardon, dum AI helpas prilabori la grandan kvanton da ricevitaj bildoj. Tia kunlaboro estas aparte utila, kiam vojoj estas interrompitaj kaj surteraj teamoj ankoraŭ ne povas atingi iujn lokojn. En ĉi tiu kazo, la rolo de AI estas sufiĉe konkreta: trakti datumojn, rimarki nekutimajn ŝanĝojn kaj helpi al la koncernaj institucioj pli rapide kompreni la situacion en la katastrofa regiono. La finaj decidoj tamen restas en la manoj de homoj.


Flugrobotoj ligas la komandocentron kun la katastrofejo


Se satelitoj donas vastan superrigardon, flugrobotoj povas alproksimiĝi al la lokoj rekte trafitaj de la katastrofo. Dum la inundoj en Guangxi, ili estis uzataj por diversaj taskoj, interalie observado, subteno de komunikado kaj transporto de provizoj.


En la urbo Hengzhou, kiam vojoj estis inunditaj kaj kelkaj loĝlokoj izolitaj, flugteamoj malfermis aerajn provizvojojn por transporti manĝaĵojn, akvon kaj aliajn necesaĵojn al la trafitaj regionoj. En Guigang, granda transporta senpilota aviadilo de China Southern Power Grid portis du elektrogeneratorojn, ĉiu kun povo de 10 kilovattoj, sur la tegmenton de la urba akvoadministra konstruaĵo. Tio helpis konservi la elektroprovizon por la komanda laboro kontraŭ la inundo.


Savistoj uzas flugroboton por evakui homojn


Aliaj estis uzataj por subteni komunikadon. Kiam surteraj stacioj estis trafitaj, flugantaj aparatoj kun komunikaj ekipaĵoj povis provizore krei interretan kovradon. Flugrobotoj ankaŭ observis la terenon kaj sendis bildojn de inunditaj lokoj, terglitoj kaj akvaj instalaĵoj al la komandocentro. Per observado, transdono de datumoj kaj transporto, ili povas plenumi plurajn taskojn, kiam surteraj vojoj kaj komunikado estas interrompitaj. Sed kiam necesas evakui milojn da homoj, alia speco de rimedo fariĝis necesa.


De informoj al agado


En la eduka zono Xijiang de Guigang, la inundo kaptis milojn da instruistoj kaj studentoj. Savteamoj deplojis grandan motorizitan pramon por transporti ilin el la inundita regiono. La moduloj estis kunigitaj sur la akvo por formi flosantan platformon longan ĉirkaŭ 60 metrojn. En unu fojo ĝi povis transporti pli ol 500 homojn. Nur el unu universitato pli ol 6 000 instruistoj kaj studentoj estis evakuitaj. La prama ponto ne estas AI. Sed ĝuste tiu ekzemplo montras, ke savteknologio ne povas esti komprenata nur kiel algoritmoj kaj programaro.


Uzata motorizita pramo en Guigang


Satelitoj kaj dronoj helpas observi. AI helpas prilabori informojn. Komunikaj retoj ligas la katastrofejon kun la komandocentro. Pramoj, boatoj kaj savantoj fine transportas homojn el danĝero. Neniu sola teknologio povas solvi la tutan problemon. La efikeco dependas de la elekto de taŭga ilo por ĉiu tasko kaj de la kunligo de la diversaj etapoj, de la rimarko de risko ĝis la savado.


AI ekster la laboratorio


La sperto de Guangxi montras, ke la teknologioj uzataj dum la inundoj ne estas izolitaj eksperimentoj. Ili apartenas al pli vasta direkto de la AI-disvolvado en Ĉinio. Ekde la publikigo de la Disvolva Plano pri Novgeneracia Artefarita Intelekto en 2017, Ĉinio konsideras AI strategia teknologio. En la lastaj jaroj, la atento iom post iom moviĝis de la disvolvado de modeloj kaj komputika kapablo al la praktika uzo de AI en diversaj sektoroj. La 15-a Kvinjara Plano (2026-2030) plu emfazas tiun direkton. En la kampo de publika sekureco AI estas uzata por pli frue rimarki riskojn, subteni avertojn kaj helpi krizadministradon.


La okazaĵoj en Guangxi montras, kiel tio funkcias en la praktiko. AI analizas historiajn datumojn por identigi riskojn, prilaboras satelitajn bildojn kaj kunigas informojn el diversaj fontoj. Flugrobotoj transportas datumojn kaj provizojn inter la katastrofejo kaj la komandocentro. Samtempe katastrofa administrado montras ankaŭ la limojn de AI. Malĝustaj aŭ malfruaj informoj povus influi evakuadon kaj la laboron de savteamoj. Tial AI ne anstataŭas fakulojn aŭ komandantojn. Ĝia ĉefa rolo estas helpi homojn kompreni la situacion pli rapide kaj fari pli bonajn decidojn.


La sperto de Guangxi havas signifon ankaŭ por Vjetnamio kaj Sudorienta Azio, kie tajfunoj kaj inundoj okazas ofte. Naturaj katastrofoj ne haltas ĉe landlimoj, tial kunhavigo de datumoj, frua averto kaj kunlaboro pri kriza administrado povas esti utilaj por la tuta regiono.


La vera mezuro troviĝas surloke


En inundita Guigang, la motorizita pramo estis la plej videbla parto de la savoperacio. Sed malantaŭ ĉiu vojaĝo de la pramo troviĝas tuta serio da taskoj: trovi izolitajn lokojn, taksi la situacion, konservi komunikadon, organizi savfortojn kaj elekti taŭgajn rimedojn. AI, satelitoj, flugrobotoj kaj pramoj troviĝas en malsamaj partoj de tiu ĉeno. En katastrofa administrado, la mezuro de teknologio estas konkreta: ĉu ĝi helpas pli frue rimarki danĝeron, pli rapide prilabori informojn kaj ebligi al savantoj agi ĝustatempe? De datumoj sur ekrano ĝis pramo meze de inundakvo, la valoro de teknologio fine estas pruvata surloke. Dum katastrofo, la tempo gajnita inter averto kaj agado povas esti la plej grava rezulto.


Verkita de Bui Hai Mung






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio