| Dana kompanio Novo Nordisk serĉas pli profundan integriĝon por ĉina merkato |
| 2026-07-21 |
Maziar Mike Doustdar, prezidanto kaj ĉefoficisto de dana farmacia kompanio Novo Nordisk, diris lastatempe, ke la kompanio, vidinte la grandegan merkatan potencialon de Ĉinio, volas plu integri la ĉinan merkaton en sian tutmondan kompanian strategion.
"Ni bezonas daŭre, multe kaj plie integri Ĉinion en nian kompanian strategion, kaj provi duobligi kelkajn el la bonaj aferoj, kiuj okazas ĉi tie, por aliaj merkatoj," diris Doustdar. Dum la Kvara Ĉina Internacia Ekspozicio pri Provizĉeno okazinta en Pekino, la kompanio, kiu ellaboris novajn biologiajn medikamentojn por diabeto kaj obezeco, montris siajn ampleksajn kunlaborojn kun lokaj partneroj en esplorado kaj evoluigo, produktado kaj operacioj. Rekonante la rolon de malferma kunlaboro en antaŭenigo de novig-evoluigo de la industria ĉeno, la kompanio promesis kontentigi pacientajn bezonojn kaj labori man-en-mane kun supren-ĉenaj kaj malsupren-ĉenaj partneroj en Ĉinio por kune konstrui sanan ekosistemon kovrantan preventadon de malsanoj, diagnozon, traktadon kaj longdaŭran administradon. La skalo de Novo Nordisk en Ĉinio daŭre vastiĝas kaj la graveco de la merkato plu kreskas, oni atendas por pli da atento, pli da investo kaj pli profunda integriĝo, laŭ Doustdar. "Mia kompreno estas, ke averaĝe nun eblas registri kaj alporti produktojn al la merkato en Ĉinio ene de unu jaro. Tio estas ekstrema rapideco kompare kun antaŭ kelkaj jaroj," li diris. "Oni ne povas ignori Ĉinion kaj la novigon, kiu okazas," aldonis Doustdar. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|