Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: "saĝeco" gardas sekuran funkciadon de elektra reto
2026-07-20

Pro la pintperiodoj de somera elektrokonsumo, la elektroŝarĝo de elektra reto daŭre altiĝas. La Baoji-a Elektroproviza Kompanio sub Shaanxi-a Elektrokompanio konstruis ĉiuflankan kaj realtempan sistemon por elektra reto, plibonigante la efikecon kaj stabilecon de elektroprovizo dum la somero.


Helpite de AI kaj robot-proceza aŭtomatigo (RPA), la kompanio daŭre riĉigas la aplikaĵan matricon de elektra reto. Kaj la progreso de teknologio kaj la apliko de intelekteco finfine devas atingos la uzantojn.


S-ro Zhang, loĝanta en la kvartalo Chengguoheyuan de Baoji, diris: "Estas tre oportune pagi elektrokostojn per la poŝtelefona apo. Se estas bezono pri elektro, mi rekte kontaktos prizorgiston de nia kvartalo, kaj ili venos tre rapide."


La praktikado de la kompanio spegulas ĝiajn klopodojn por akceli la konstruadon de "AI + saĝa elektroreto". La Shaanxi-a Elektrokompanio daŭre plifirmigas la fundamenton por sekura funkciado de la elektra reto, permesante al "saĝeco" ludi ŝlosilan rolon en la elektroprovizo dum la someraj pintperiodoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio